Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Joshua

7

1Sed la Izraelidoj pekis kontraux la anatemo:Ahxan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitajxo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraux la Izraelidoj.
1亚干犯罪
2Kaj Josuo sendis virojn el Jerihxo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene:Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.
2以色列人战败那时,约书亚从耶利哥派人到伯特利东边,靠近伯.亚文的艾城去,吩咐他们说:“你们上去窥探那地。”那些人就上去,窥探艾城。
3Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li:Ne iru la tuta popolo, nur du mil aux tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, cxar ili estas malgrandnombraj.
3他们回来,对约书亚说:“不需要全体人民都上去;只要大约二三千人就可以上去攻打艾城了;不必劳动全体人民都上那里去,因为那里的人很少。”
4Kaj iris tien el la popolo cxirkaux tri mil viroj; sed ili forkuris de antaux la logxantoj de Aj.
4于是人民中约有三千人上那里去,但他们竟在艾城的人面前逃跑了。
5Kaj la logxantoj de Aj mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego gxis SXebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj malkuragxigxis la koro de la popolo kaj farigxis kiel akvo.
5艾城的人击杀了他们约三十六人;从城门前追赶他们,一直追到示巴琳;在山坡上把他们击溃;人民的心就极其惊怕。
6Tiam Josuo dissxiris siajn vestojn, kaj jxetis sin vizagxaltere antaux la keston de la Eternulo, restante tiel gxis la vespero, li kaj la plejagxuloj de Izrael; kaj ili sxutis polvon sur siajn kapojn.
6约书亚和众长老的求问约书亚就撕裂自己的衣服,和以色列人的长老,在耶和华的约柜前,一同俯伏在地,直到晚上,也把尘土撒在头上。
7Kaj Josuo diris:Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis cxi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?
7约书亚说:“唉!主耶和华啊,你为什么领这人民过约旦河,为要把我们交在亚摩利人的手中,使我们灭亡呢?我们宁愿住在约旦河那边倒好。
8Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj?
8主啊!以色列人既然在仇敌面前转身逃跑,我还有什么可说的呢?
9Kiam auxdos la Kanaanidoj kaj cxiuj logxantoj de la lando, ili cxirkauxos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
9迦南人和这地所有的居民听见了,就必围困我们,把我们的名字从这世上剪除,那时你为你的大名要怎样行呢?”
10Tiam la Eternulo diris al Josuo:Levigxu! por kio vi jxetis vin vizagxaltere?
10耶和华的回答耶和华对约书亚说:“你起来,为什么这样脸伏在地呢?
11Izrael pekis, kaj ili agis kontraux Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitajxo, kaj sxtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
11以色列人犯了罪,违背了我吩咐他们的约定,因为他们取了那当毁灭的物,他们偷窃,并且说谎,又把那当毁灭的物放在自己的物件中。
12Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaux siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, cxar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitajxon el inter vi.
12所以,以色列人在他们的仇敌面前站立不住,在他们的仇敌面前转身逃跑,因为他们成了当毁灭的。如果你们不把那当毁灭的物从你们中间除掉,我就必不再与你们同在了。
13Levigxu, sanktigu la popolon, kaj diru:Sanktigu vin por morgaux; cxar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Anatemitajxo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaux viaj malamikoj, gxis vi forigos la anatemitajxon el inter vi.
13你起来,要人民自洁,对他们说:‘你们要自洁,预备明天;因为耶和华以色列的 神这样说:以色列啊!你们中间有那当毁灭的物;除非你们把那当毁灭的物从你们中间除去,你们在仇敌的面前就不能站立得住。
14Kaj vi aliros matene laux viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laux la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laux la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laux apartaj homoj.
14到了早晨,你们要按着支派前来,耶和华抽签抽中的支派,要按着宗族前来;耶和华抽签抽中的宗族,要按着家庭前来;耶和华抽签抽中的家庭,男丁要一个一个前来。
15Kaj tiun, cxe kiu montrigxos la anatemitajxo, oni forbruligu per fajro, lin kaj cxion, kio apartenas al li; cxar li agis kontraux la interligo de la Eternulo, kaj cxar li faris malnoblajxon en Izrael.
15如果那藏有当毁灭的物的人被抽签抽中了,他和他所有的一切都要用火焚烧;因为他违背了耶和华的约,又因为他在以色列中作了愚昧的事。’”
16Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj alirigis Izraelon laux liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.
16抽签抽中亚干约书亚清早起来,要以色列人按着支派前来;结果,犹大支派被抽签抽中了;
17Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zerahxidoj; kaj li alirigis la familion de la Zerahxidoj laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.
17他要犹大宗族前来,结果,谢拉的家族被抽签抽中了;他要谢拉家族的男丁一个一个前来,结果,撒底被抽签抽中了;
18Kaj li alirigis lian domon laux apartaj homoj, kaj la montro falis sur Ahxanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zerahx, el la tribo de Jehuda.
18他要撒底家中的男丁一个一个前来,结果,亚干被抽签抽中了,亚干是迦米的儿子、撒底的孙子、谢拉的曾孙,是属于犹大支派的。
19Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.
19约书亚对亚干说:“我儿,我劝你把荣耀归给耶和华以色列的 神,向他认罪,告诉我你作了什么事,不可向我隐瞒。”
20Kaj Ahxan respondis al Josuo, kaj diris:Efektive, mi pekis antaux la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
20亚干认罪与受罚亚干回答约书亚,说:“我实在得罪了耶和华以色列的 神;我作过的事是这样的。
21Mi vidis inter la militakirajxo belan SXinaran mantelon, kaj ducent siklojn da argxento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kasxitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la argxento estas sub tio.
21我在战利品中,看见了一件美丽的示拿衣服、二千二百八十克银子,和一条重五百七十克的金条;我因贪爱这些物件,就把它们拿去了;现在埋藏在我帐棚的地里,银子在底下。”
22Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montrigxis, ke tio estas kasxita en lia tendo kaj la argxento estas sub tio.
22约书亚就派人跑到亚干的帐棚里,果然见到东西埋藏在那里,银子在底下。
23Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaux la Eternulo.
23他们就把东西从帐棚中拿出来,带到约书亚和以色列人那里,摆在耶和华面前。
24Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Ahxanon, filon de Zerahx, kaj la argxenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn sxafojn, kaj lian tendon, kaj cxion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Ahxor.
24约书亚和全体以色列人一起把谢拉的曾孙亚干和那银子、那件衣服、那金条,以及亚干的儿女、牛、驴、羊、帐棚和他所有的一切,都带上亚割谷去。
25Kaj Josuo diris:Pro tio, ke vi malgxojigis nin, la Eternulo malgxojigos vin en cxi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per sxtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj jxetis sur ilin sxtonojn.
25约书亚说:“你为什么给我们招惹灾祸呢?今天耶和华必使你遭受灾祸。”于是全体以色列人用石头把他打死。他们用石头打死他们以后,就把一切用火烧了。
26Kaj oni amasigis super li grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Ahxor gxis hodiaux.
26众人又在亚干身上堆起了一大堆石头,这堆石头一直存到今日;于是耶和华就回心转意,不发烈怒。因此那地方名叫亚割谷,直到今日。