1Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la dauxro de sep jaroj.
1以色列人违背 神的恶果
2Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraux la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikajxojn.
2米甸人的势力胜过以色列人;以色列人因米甸人的缘故,就为自己在山上挖穴、挖洞,建营寨。
3Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin,
3每逢以色列人撒种以后,米甸人、亚玛力人和东方人都上来,欺压他们;
4kaj starigxadis tendare kontraux ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco gxis Gaza, kaj ne restigadis porvivajxon cxe la Izraelidoj, nek sxafon, nek bovon, nek azenon.
4对着他们安营,毁坏那地的出产,直到迦萨一带,他们没有留下牛、羊和驴,没有给以色列人留下一点养生之物。
5CXar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi gxin.
5因为他们带着牲畜和帐棚上来,像蝗虫那么多;他们来的人和骆驼无数,进入境内,毁坏全地。
6Kaj Izrael tre mizerigxis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
6以色列人在米甸人面前,落到极卑微的地步,他们就哀求耶和华。
7Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan,
7以色列人因米甸人的缘故,向耶和华呼求的时候,
8tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco,
8耶和华就差派一位先知到以色列人那里,对他们说:“耶和华以色列的 神这样说:‘我曾经把你们从埃及领上来,领你们出了为奴之家;
9kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon;
9我曾经把你们从埃及人的手拯救出来,拯救你们脱离所有欺压你们的人的手,把他们从你们面前赶走,把他们的地赐给你们。
10kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.
10我又对你们说:我是耶和华你们的 神;你们住在亚摩利人的地,不可敬畏他们的神。但你们没有听从我的话。’”
11Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.
11基甸蒙召耶和华的使者来到,坐在俄弗拉,一棵属于亚比以谢族人约阿施的橡树下;约阿施的儿子基甸正在压酒池里打麦子,为要躲避米甸人的抢夺。
12Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo!
12耶和华的使者向基甸显现,对他说:“大能的勇士啊,耶和华与你同在。”
13Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
13基甸回答他,说:“唉,我的主,如果耶和华与我们同在,我们怎会遭遇这一切事呢?我们的列祖向我们讲述的,耶和华的一切奇事在哪里呢?他们曾说:‘耶和华不是把我们从埃及领上来吗?’现在他却拋弃了我们,把我们交在米甸人手中!”
14Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris:Iru kun cxi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.
14耶和华转向基甸,对他说:“你靠着你这能力,去拯救以色列人脱离米甸人的手吧;我不是差派了你吗?”
15Kaj tiu diris al Li:Mia Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia patro!
15基甸对他说:“唉,我主啊,我凭着什么拯救以色列人呢?看哪,我的家族在玛拿西支派中是最卑微的,我在我的父家是最年轻的。”
16Kaj la Eternulo diris al li:Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.
16耶和华对他说:“因为我必与你同在,你就必击打米甸人,像击打一人一样。”
17Kaj li diris al Li:Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;
17基甸又对他说:“如果我在你眼前蒙恩,求你给我一个凭据,证实是你与我说话。
18ne foriru de cxi tie, gxis mi venos al Vi kaj alportos mian oferajxon kaj metos antaux Vin. Kaj Li diris:Mi restos, gxis vi revenos.
18求你不要离开这里,等我回来,把我的礼物带来,摆在你面前。”他回答:“我必等你回来。”
19Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.
19基甸去预备了一只山羊羔,和十公斤面粉做的无酵饼,把肉放在篮子里,把汤盛在锅中,带到橡树之下,献上给他。
20Kaj la angxelo de Dio diris al li:Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur cxi tiun rokon, kaj la brogajxon elversxu. Kaj li faris tiel.
20 神的使者对基甸说:“把肉和无酵饼拿出来,摆在这块磐石上,把汤倒出来。”他就这样行了。
21Kaj la angxelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektusxis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la angxelo de la Eternulo foriris de antaux liaj okuloj.
21耶和华的使者伸出手中的杖,杖头一触着肉和无酵饼,就有火从磐石中上来,把肉和无酵饼都烧尽了;耶和华的使者就从基甸的眼前消失了。
22Tiam Gideon vidis, ke tio estis angxelo de la Eternulo; kaj Gideon diris:Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! cxar mi vidis angxelon de la Eternulo, vizagxon kontraux vizagxo.
22基甸看出他是耶和华的使者,就说:“哀哉,我主耶和华啊,因为我面对面看见了耶和华的使者。”
23Sed la Eternulo diris al li:Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.
23耶和华对他说:“你放心好了,不要怕,你必不会死。”
24Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo estas Paco. GXis la nuna tago gxi estas ankoraux en Ofra de la Abiezridoj.
24基甸就在那里给耶和华筑了一座祭坛,称为耶和华沙龙;直到今日,这坛还在亚比以谢族的俄弗拉。
25Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo:Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas cxe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud gxi, dehaku;
25基甸毁巴力祭坛当夜,耶和华对基甸说:“取你父亲的牛和另一头七岁大的牛来,拆毁你父亲的巴力祭坛,砍下坛旁的亚舍拉。
26kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio, sur la supro de cxi tiu roko, laux la reguloj, kaj prenu la duan bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango, kiun vi dehakos.
26在这坚固的地方上面,你要整整齐齐为耶和华你的 神筑一座祭坛,拿第二头牛作燔祭,用你砍下来的亚舍拉作柴。”
27Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed cxar li timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en la tago, tial li faris en la nokto.
27基甸就从他的仆人中选出了十个人,照着耶和华告诉他的行了;但因为害怕他的父家和城里的人,就不敢在日间行事,只好在晚上作了。
28Kiam frue matene la urbanoj levigxis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud gxi, estas dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la konstruita altaro.
28城里的人清早起来,见巴力的祭坛已被拆毁,坛旁的亚舍拉也被砍下来,并且看见那第二头牛献在新筑的祭坛上的时候,
29Kaj ili diris unu al alia:Kiu tion faris? Kaj ili sercxis kaj demandis, kaj oni diris:Gideon, filo de Joasx, faris tion.
29就彼此说:“谁作了这事呢?”他们追查寻访之后,就说:“是约阿施的儿子基甸作的。”
30Tiam la urbanoj diris al Joasx:Elirigu vian filon; li devas morti, cxar li detruis la altaron de Baal, kaj cxar li dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud gxi.
30城里的人对约阿施说:“把你的儿子领出来,把他处死,因为他拆毁了巴力的祭坛,砍下了坛旁的亚舍拉。”
31Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antaux li:CXu vi bezonas batali por Baal? cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron.
31约阿施对所有站着攻击他的人说:“你们要为巴力辩护吗?或是你们要救他呢?谁为他辩护,到早晨就必死亡。巴力若是神,有人拆毁了他的祭坛,就让他为自己辩护吧。”
32Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante:Baal batalu kontraux li, cxar li detruis lian altaron.
32因此,当日基甸被称为耶路.巴力,意思说:他拆毁了巴力的祭坛,让巴力与他争辩吧。
33Kaj cxiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektigxis kune, kaj transiris kaj starigxis tendare en la valo Jizreel.
33那时,米甸人、亚玛力人和东方人,都聚集起来,过了河,在耶斯列平原安营。
34Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por sekvi lin.
34耶和华的灵降在基甸身上,他就吹角;亚比以谢族都应召来跟从他。
35Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj ankaux ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Asxer kaj al Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte.
35他派使者到玛拿西全地去,玛拿西人也都应召来跟从他;他又派使者到亚设、西布伦、拿弗他利去,他们也都上来与他们会合。
36Kaj Gideon diris al Dio:Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris,
36基甸向 神求证基甸对 神说:“如果你按着你所说的,要借着我的手拯救以色列人;
37en tia okazo jen mi metas sur la drasxejon tonditan lanon:se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris.
37看哪,我要把一团新剪的羊毛放在禾场上;露水若是单单落在羊毛上,而全地都是干的,我就知道你要照着你所说的,借着我的手拯救以色列了。”
38Kaj tiel farigxis:kiam la morgauxan tagon li matene levigxis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo.
38第二天,基甸清早起来,情形果然是这样;他把羊毛一挤,就从羊毛中挤出一满盆的露水来。
39Kaj Gideon diris al Dio:Ne koleru min, se mi ankoraux unu fojon ekparolos, kaj ankoraux nur unu fojon faros provon kun la lano:estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso.
39基甸又对 神说:“求你不要向我发怒,我要再说这一次;求你让我把羊毛再试一试,但愿单单羊毛是干的,而全地都有露水。”
40Kaj Dio faris tiel en tiu nokto:estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.
40那一夜, 神也这样行了;单单羊毛是干的,全地都有露水。