1Kaj frue matene levigxis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron cxe la fonto HXarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.
1基甸带三百人攻打米甸人
2Kaj la Eternulo diris al Gideon:La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fierigxos kontraux Mi Izrael, dirante:Mia mano helpis min.
2耶和华对基甸说:“与你在一起的人太多,我不能把米甸人交在你们手中,免得以色列人向我自夸:‘是我们自己的手救了我们。’
3Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene:Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek mil restis.
3现在你要向众民宣告:‘害怕战栗的,可以回去,离开基列山。’”于是众民中有二万二千人回去,只剩下一万人。
4Kaj la Eternulo diris al Gideon:Ankoraux estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu iru kun vi-tiu devas iri kun vi; kaj cxiu, pri kiu Mi diros al vi:CXi tiu ne iru kun vi-tiu ne devas iri.
4耶和华对基甸说:“人还是太多,你要领他们下到水旁去,我要在那里为你试验他们。我指着谁对你说:‘这人可以与你同去’,他就可以与你同去;我指着谁对你说:‘这人不可以与你同去’,他就不可以与你同去。”
5Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon:CXiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaux cxiun, kiu klinigxos sur siaj genuoj, por trinki.
5于是基甸带他们下到水边去;耶和华对基甸说:“用舌头舔水,像狗舔水的,你要把他们安置在一处;屈膝跪下喝水的,也要把他们安置在一处。”
6Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la busxo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo klinigxis sur siaj genuoj, por trinki la akvon.
6用手捧到嘴边舔水的,总数共有三百人;其余的人都屈膝跪下喝水。
7Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al sia loko.
7耶和华对基甸说:“我要用这舔水的三百人拯救你们,把米甸人交在你们的手里,所有其他的人都可以各回自己的地方去。”
8Kaj ili prenis al si la mangxotajxon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj cxiujn Izraelidojn li forsendis cxiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.
8于是众民手里拿着食物和号角;所有其他的以色列人,基甸都打发他们各回自己的帐棚去,只留下这三百人。当时米甸营就在他们下面的平原里。
9En tiu nokto la Eternulo diris al li:Levigxu, iru malsupren en la tendaron; cxar Mi transdonas gxin en viajn manojn.
9当夜,耶和华对基甸说:“起来,下去攻营,因为我已经把他们交在你手里了。
10Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,
10如果你害怕一人下去,可以带着你的童仆普拉一同下到营地那里去;
11kaj auxskultu, kion oni parolas; tiam fortigxos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita tacxmenteto de la tendaro.
11你要听听他们说什么,然后你的手就必坚强起来,有胆量下去攻营了。”于是基甸带着他的童仆普拉一同下去,到营中驻军的边缘。
12La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj cxiuj orientanoj kusxis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.
12那时米甸人、亚玛力人和所有的东方人,都散布在平原上,好像蝗虫那么多;他们的骆驼无数,好像海边的沙那么多。
13Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado songxon, kaj diras:Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la tendo tute kusxis.
13基甸到了,就听见一个人正在把他的梦告诉他的同伴,说:“我作了一个梦,梦见一个大麦饼滚入米甸营中,到了帐幕,把帐幕撞倒,帐幕就翻转朝上了。”
14Tiam lia kamarado respondis, dirante:Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joasx, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
14他的同伴回答:“这不是别的,这是以色列人约阿施的儿子基甸的刀; 神已经把米甸和全营交在他手中了。”
15Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Levigxu, cxar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
15基甸听见了这梦的叙述和梦的讲解,就敬拜 神;然后返回以色列营中,说:“起来,因为耶和华已经把米甸的军队交在你们手里了。”
16Kaj li dividis la tricent homojn en tri tacxmentojn, kaj donis al cxiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn krucxojn, kun torcxoj interne de la krucxoj.
16于是他把三百人分作三队,把角和空瓶交在各人手里,又把火把放在瓶里。
17Kaj li diris al ili:Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaux vi.
17然后对他们说:“你们要看着我,也要照样行事。注意!我到了营的边缘,我怎样行事,你们也要怎样行事。
18Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaux vi blovu per la trumpetoj cxirkaux la tuta tendaro, kaj kriu:Pro la Eternulo kaj pro Gideon!
18我和所有与我在一起的人吹角的时候,你们也要在全营的四周吹角,喊叫说:‘为耶和华!为基甸!’”
19Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam jxus starigxis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la krucxojn, kiujn ili havis en la manoj.
19基甸用计策惊溃敌人基甸和所有与他在一起的一百人,在半夜三更的起初,换更的时候,来到了营的边缘,就吹起角来,打破手中的瓦瓶。
20Tiam ekblovis la tri tacxmentoj per la trumpetoj kaj rompis la krucxojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torcxojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis:Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon!
20三队的人就都吹角,打破瓦瓶,左手紧握着火把,右手紧握着角不住地吹,并且喊叫说:“耶和华和基甸的刀!”
21Kaj ili staris cxiu sur sia loko cxirkaux la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj cxiuj ekkriis kaj forkuris.
21他们在营的四周各站在自己的位置;全营的人都乱跑,他们一面叫喊,一面逃跑。
22Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraux alian; kaj la tendaranoj kuris gxis Bet-SXita, al Cerera, gxis la limo de Abel-Mehxola apud Tabat.
22三百人吹那三百枝角的时候,耶和华使全营的人用刀互相击杀,然后他们向着西利拉逃到伯.哈示他,直到靠近他巴的亚伯.米何拉河边。
23Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Asxer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn.
23米甸人大败以色列人就从拿弗他利、亚设和玛拿西全地被召来,追赶米甸人。
24Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri:Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon gxis Bet-Bara kaj gxis Jordan. Kaj kolektigxis cxiuj Efraimidoj kaj baris la vojon gxis Bet-Bara kaj gxis Jordan.
24基甸派遣了使者走遍以法莲山地,说:“你们要下来迎战米甸人,在他们前面把守约旦河的渡口,直到伯.巴拉。”于是以法莲的人都被召来,把守约旦河的渡口,直到伯.巴拉。
25Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon cxe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis cxe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.
25他们捉住了米甸人的两个首领:俄立和西伊伯;把俄立杀在俄立磐石上,把西伊伯杀在西伊伯榨酒池那里;然后追赶米甸人,又把俄立和西伊伯的人头带到约旦河对岸,基甸那里。