1Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektigxis sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael.
1经学家以斯拉宣读律法书
2Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaux la komunumon, antaux la virojn kaj virinojn, antaux cxiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.
2七月初一日,以斯拉祭司把律法书带到所有听了能明白的男女会众面前。
3Kaj li legis el gxi sur la placo, kiu estas antaux la Pordego de la Akvo, de la tagigxo gxis la tagmezo, antaux la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.
3在水门前面的广场,从清早到中午,向众男女和听了能明白的人宣读出来。众民都侧耳倾听这律法书的话。
4Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, SXema, Anaja, Urija, HXilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Misxael, Malkija, HXasxum, HXasxbadana, Zehxarja, kaj Mesxulam.
4经学家以斯拉站在为这事特制的木台上;站在他右边的,有玛他提雅、示玛、亚奈雅、乌利亚、希勒家和玛西雅;站在他左边的,有毗大雅、米沙利、玛基雅、哈顺、哈拔大拿、撒迦利亚和米书兰。
5Kaj Ezra malfermis la libron antaux la okuloj de la tuta popolo, cxar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li gxin malfermis, la tuta popolo starigxis.
5以斯拉在众人眼前展开那书卷;他高高地站在众民以上,他把书卷展开,众民就站起来。
6Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili klinigxis kaj faris adoron antaux la Eternulo vizagxaltere.
6以斯拉称颂耶和华至大的 神,众民举手应声说:“阿们!阿们!”然后跪下,脸伏在地,敬拜耶和华。
7Kaj Jesxua, Bani, SXerebja, Jamin, Akub, SXabtaj, HXodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, HXanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.
7然后利未人耶书亚、巴尼、示利比、雅悯、亚谷、沙比太、荷第雅、玛西雅、基利他、亚撒利雅、约撒拔、哈难和毗莱雅就教导他们明白律法。众人一直站在原处聆听。
8Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legatajxon.
8他们宣读 神的律法,把意义清楚翻译出来,使众民明白所宣读的。
9Kaj Nehxemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:CXi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malgxoju kaj ne ploru. CXar la tuta popolo ploris, auxskultante la vortojn de la instruo.
9省长尼希米和祭司兼经学家以斯拉,以及教导人民明白律法的利未人对众民说:“今天是耶和华你们的 神的圣日,你们不要悲哀哭泣。”因为众人听见律法书上的话,都哭了。
10Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto.
10尼希米又对他们说:“你们应当去吃肥美的肉,喝甘甜的酒,把部分饮食分给没有能力预备的人,因为今天是我们的主的圣日;你们不要忧愁,因为靠耶和华而得的喜乐是你们的力量。”
11Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju.
11于是利未人使众民安静下来,说:“你们安静吧,因为今天是圣日,也不要再忧愁!”
12Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.
12众民就去吃喝,也把部分饮食与人分享,大大欢乐。因为他们明白教训他们的话。
13En la dua tago kunvenis la cxefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaux la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.
13守住棚节第二天,众民的族长、祭司和利未人都聚集到经学家以斯拉那里,研究律法的话。
14Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en lauxboj en la festo de la sepa monato,
14他们发现律法上记载,耶和华曾借着摩西吩咐以色列人,要在七月的节期中,住在棚里,
15kaj ke ili auxdigu kaj proklamu en cxiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante:Iru sur la monton, kaj prenu brancxojn de olivarbo, brancxojn de oleastraj arboj, brancxojn de mirto, brancxojn de palmoj, kaj brancxojn de densfoliaj arboj, por fari lauxbojn, kiel estas skribite.
15并且要在自己的城里和在耶路撒冷宣扬布告说:“你们要上到山上,把橄榄树枝、油木树枝、番石榴枝、棕树枝和树叶繁茂大树的枝子带回来,照着律法所写的搭棚。”
16Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si lauxbojn, cxiu sur sia tegmento, aux sur sia korto, aux sur la kortoj de la domo de Dio, aux sur la placo de la Pordego de la Akvo, aux sur la placo de la Pordego de Efraim.
16于是众民出去,把树枝带回来,各人在自己的房顶上,在院子里, 神的院中,水门的广场,或是在以法莲门的广场搭棚。
17Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris lauxbojn kaj logxis en la lauxboj; cxar de la tempo de Josuo, filo de Nun, gxis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda gxojo.
17从被掳归回的全体会众都搭了棚,并且住在棚里;从嫩的儿子约书亚的时候,直到那日,以色列人都没有这样行过。大家都非常快乐。
18Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio cxiutage, de la unua tago gxis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laux la preskribo.
18从头一天直到最后一天,每天都宣读 神的律法书。他们守节七天,第八天照典章有严肃会。