1Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraux Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; cxar li prenis al si edzinon Etiopinon.
1米利暗和亚伦毁谤摩西
2Kaj ili diris:CXu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaux kun ni. Kaj la Eternulo tion auxdis.
2他们说:“难道耶和华单单与摩西说话,不也与我们说话吗?”这话耶和华听见了。
3Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol cxiuj homoj sur la tero.
3摩西为人十分谦和,胜过世上所有的人。
4Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam:Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris cxiuj tri.
4耶和华忽然对摩西、亚伦和米利暗说:“你们三个人都出来,到会幕那里去。”他们三个人就出来。
5Kaj la Eternulo mallevigxis en nuba kolono kaj starigxis cxe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaux eliris.
5耶和华在云柱中降临,停在会幕门口,呼召亚伦和米利暗;他们二人就前去。
6Kaj Li diris:Auxskultu Miajn vortojn:se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en songxo;
6耶和华说:“现在你们要听我的话,如果你们中间有先知,我耶和华必在异象中向他显现,在梦中与他说话。
7sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo:en Mia tuta domo li estas konfidato.
7可是,对我的仆人摩西却不是这样,他是在我全家忠心的。
8Busxon kontraux busxo Mi parolas kun li, kaj malkasxe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraux Mia sklavo Moseo?
8我要与他面对面说话,是亲自说的,不是用谜语;他必看见耶和华的形象,你们出言反对我的仆人摩西,为什么不惧怕呢?”
9Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux ili, kaj Li foriris.
9耶和华向他们发怒,就走了。
10Kaj la nubo forturnigxis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovrigxis per lepro, kiel per negxo. Kaj Aaron turnigxis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke sxi estas lepra.
10米利暗患大痲风云彩从会幕上离开,米利暗就长了大痲风,像雪那样白;亚伦转身过来看米利暗,见她长了大痲风。
11Kaj Aaron diris al Moseo:Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsagxe kaj ke ni pekis;
11亚伦就对摩西说:“我主啊,求你不要因我们行事愚昧所犯的罪,就把这罪加在我们身上。
12ho, sxi ne estu kiel malvivulo, cxe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumigxis jam duono de la korpo.
12求你不要叫她像个死胎,一出母腹,肉就半腐烂了。”
13Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante:Mi petas Vin, ho Dio, sanigu sxin.
13于是摩西向耶和华哀求,说:“ 神啊,求你医好她。”
14Kaj la Eternulo diris al Moseo:Se sxia patro estus kracxinta sur sxian vizagxon, cxu sxi tiam ne hontus sep tagojn? sxi estu do ensxlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste sxi revenu.
14耶和华对摩西说:“如果她的父亲吐唾沫在她脸上,她不是要蒙羞七天吗?现在把她关在营外七天,然后才让她回来。”
15Kaj Mirjam estis ensxlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmovigxis, gxis Mirjam revenis.
15于是米利暗被关在营外七天;人民没有启程,直到把米利暗接回来。
16Poste la popolo ekvojiris de HXacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.
16然后,人民从哈洗录起行,在巴兰的旷野安营。