Esperanto

Hebrew: Modern

1 Chronicles

5

1La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;
1ובני ראובן בכור ישראל כי הוא הבכור ובחללו יצועי אביו נתנה בכרתו לבני יוסף בן ישראל ולא להתיחש לבכרה׃
2Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)
2כי יהודה גבר באחיו ולנגיד ממנו והבכרה ליוסף׃
3La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx, Palu, HXecron, kaj Karmi.
3בני ראובן בכור ישראל חנוך ופלוא חצרון וכרמי׃
4La idoj de Joel:lia filo estis SXemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis SXimei,
4בני יואל שמעיה בנו גוג בנו שמעי בנו׃
5lia filo estis Mihxa, lia filo estis Reaja, lia filo estis Baal,
5מיכה בנו ראיה בנו בעל בנו׃
6lia filo estis Beera, kiun forkondukis en kaptitecon Tiglat-Pileser, regxo de Asirio. Li estis princo de la Rubenidoj.
6בארה בנו אשר הגלה תלגת פלנאסר מלך אשר הוא נשיא לראובני׃
7Kaj liaj fratoj, laux iliaj familioj, laux ilia genealogia listo, estis:Jeiel, la cxefo, Zehxarja,
7ואחיו למשפחתיו בהתיחש לתלדותם הראש יעיאל וזכריהו׃
8kaj Bela, filo de Azaz, filo de SXema, filo de Joel. Li logxis en Aroer, gxis Nebo kaj Baal-Meon.
8ובלע בן עזז בן שמע בן יואל הוא יושב בערער ועד נבו ובעל מעון׃
9Oriente li logxis gxis la komenco de la dezerto cxe la rivero Euxfrato; cxar ili havis multe da brutoj en la lando Gilead.
9ולמזרח ישב עד לבוא מדברה למן הנהר פרת כי מקניהם רבו בארץ גלעד׃
10En la tempo de Saul ili militis kontraux la Hagaridoj, kaj cxi tiuj enfalis en iliajn manojn; kaj ili eklogxis en la tendoj de tiuj en la tuta orienta parto de Gilead.
10ובימי שאול עשו מלחמה עם ההגראים ויפלו בידם וישבו באהליהם על כל פני מזרח לגלעד׃
11La idoj de Gad logxis apude de ili, en la lando Basxan, gxis Salhxa;
11ובני גד לנגדם ישבו בארץ הבשן עד סלכה׃
12la cxefo estis Joel, la dua estis SXafam, poste Janaj kaj SXafat en Basxan.
12יואל הראש ושפם המשנה ויעני ושפט בבשן׃
13Iliaj fratoj, laux iliaj patrodomoj:Mihxael, Mesxulam, SXeba, Joraj, Jakan, Zia, kaj Eber-sep.
13ואחיהם לבית אבותיהם מיכאל ומשלם ושבע ויורי ויעכן וזיע ועבר שבעה׃
14Jen estas la filoj de Abihxail, filo de HXuri, filo de Jaroahx, filo de Gilead, filo de Mihxael, filo de Jesxisxaj, filo de Jahxdo, filo de Buz;
14אלה בני אביחיל בן חורי בן ירוח בן גלעד בן מיכאל בן ישישי בן יחדו בן בוז׃
15Ahxi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis cxefo de ilia patrodomo.
15אחי בן עבדיאל בן גוני ראש לבית אבותם׃
16Kaj ili logxis en Gilead en Basxan kaj gxiaj filinurboj, kaj sur cxiuj kampoj de SXaron, gxis iliaj finoj.
16וישבו בגלעד בבשן ובבנתיה ובכל מגרשי שרון על תוצאותם׃
17CXiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, regxo de Izrael.
17כלם התיחשו בימי יותם מלך יהודה ובימי ירבעם מלך ישראל׃
18La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.
18בני ראובן וגדי וחצי שבט מנשה מן בני חיל אנשים נשאי מגן וחרב ודרכי קשת ולמודי מלחמה ארבעים וארבעה אלף ושבע מאות וששים יצאי צבא׃
19Ili militis kontraux la Hagaridoj, kontraux Jetur, Nafisx, kaj Nodab.
19ויעשו מלחמה עם ההגריאים ויטור ונפיש ונודב׃
20Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin.
20ויעזרו עליהם וינתנו בידם ההגריאים וכל שעמהם כי לאלהים זעקו במלחמה ונעתור להם כי בטחו בו׃
21Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil sxafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.
21וישבו מקניהם גמליהם חמשים אלף וצאן מאתים וחמשים אלף וחמורים אלפים ונפש אדם מאה אלף׃
22Multe da mortigitoj falis, cxar de Dio estis la milito. Kaj ili logxis sur ilia loko gxis la elpatrujigo.
22כי חללים רבים נפלו כי מהאלהים המלחמה וישבו תחתיהם עד הגלה׃
23La idoj de la duontribo de Manase logxis en la lando de Basxan gxis Baal-HXermon, Senir, kaj la monto HXermon. Ili estis en granda nombro.
23ובני חצי שבט מנשה ישבו בארץ מבשן עד בעל חרמון ושניר והר חרמון המה רבו׃
24Kaj jen estas la cxefoj de iliaj patrodomoj:Efer, Jisxei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jahxdiel, viroj potencaj, viroj famaj, cxefoj de siaj patrodomoj.
24ואלה ראשי בית אבותם ועפר וישעי ואליאל ועזריאל וירמיה והודויה ויחדיאל אנשים גבורי חיל אנשי שמות ראשים לבית אבותם׃
25Sed ili defalis de Dio de iliaj patroj, kaj malcxaste sekvis la diojn de la enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaux ili;
25וימעלו באלהי אבותיהם ויזנו אחרי אלהי עמי הארץ אשר השמיד אלהים מפניהם׃
26tial Dio de Izrael ekscitis kontraux ili la spiriton de Pul, regxo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en HXalahxon, HXaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan gxis la nuna tago.
26ויער אלהי ישראל את רוח פול מלך אשור ואת רוח תלגת פלנסר מלך אשור ויגלם לראובני ולגדי ולחצי שבט מנשה ויביאם לחלח וחבור והרא ונהר גוזן עד היום הזה׃