Esperanto

Hebrew: Modern

1 Kings

10

1Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, sxi venis, por elprovi lin per enigmoj.
1ומלכת שבא שמעת את שמע שלמה לשם יהוה ותבא לנסתו בחידות׃
2Kaj sxi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, tre multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis en sia koro.
2ותבא ירושלמה בחיל כבד מאד גמלים נשאים בשמים וזהב רב מאד ואבן יקרה ותבא אל שלמה ותדבר אליו את כל אשר היה עם לבבה׃
3Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la regxo ne scius kaj kion li ne solvus al sxi.
3ויגד לה שלמה את כל דבריה לא היה דבר נעלם מן המלך אשר לא הגיד לה׃
4Kaj la regxino de SXeba vidis la tutan sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
4ותרא מלכת שבא את כל חכמת שלמה והבית אשר בנה׃
5kaj la mangxajxon cxe lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinversxistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita.
5ומאכל שלחנו ומושב עבדיו ומעמד משרתו ומלבשיהם ומשקיו ועלתו אשר יעלה בית יהוה ולא היה בה עוד רוח׃
6Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco;
6ותאמר אל המלך אמת היה הדבר אשר שמעתי בארצי על דבריך ועל חכמתך׃
7mi ne kredis al la diroj, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon; vi havas pli da sagxo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi auxdis.
7ולא האמנתי לדברים עד אשר באתי ותראינה עיני והנה לא הגד לי החצי הוספת חכמה וטוב אל השמועה אשר שמעתי׃
8Felicxaj estas viaj homoj, felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon.
8אשרי אנשיך אשרי עבדיך אלה העמדים לפניך תמיד השמעים את חכמתך׃
9Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin regxo, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco.
9יהי יהוה אלהיך ברוך אשר חפץ בך לתתך על כסא ישראל באהבת יהוה את ישראל לעלם וישימך למלך לעשות משפט וצדקה׃
10Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.
10ותתן למלך מאה ועשרים ככר זהב ובשמים הרבה מאד ואבן יקרה לא בא כבשם ההוא עוד לרב אשר נתנה מלכת שבא למלך שלמה׃
11Kaj la sxiparo de HXiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn sxtonojn.
11וגם אני חירם אשר נשא זהב מאופיר הביא מאפיר עצי אלמגים הרבה מאד ואבן יקרה׃
12Kaj el la santala ligno la regxo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, gxis la nuna tago.
12ויעש המלך את עצי האלמגים מסעד לבית יהוה ולבית המלך וכנרות ונבלים לשרים לא בא כן עצי אלמגים ולא נראה עד היום הזה׃
13Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion li donis al sxi el la mano de la regxo Salomono mem. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.
13והמלך שלמה נתן למלכת שבא את כל חפצה אשר שאלה מלבד אשר נתן לה כיד המלך שלמה ותפן ותלך לארצה היא ועבדיה׃
14La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
14ויהי משקל הזהב אשר בא לשלמה בשנה אחת שש מאות ששים ושש ככר זהב׃
15krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de cxiuj regxoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
15לבד מאנשי התרים ומסחר הרכלים וכל מלכי הערב ופחות הארץ׃
16Kaj la regxo Salomono faris ducent grandajn sxildojn el forgxita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por cxiu sxildo)
16ויעש המלך שלמה מאתים צנה זהב שחוט שש מאות זהב יעלה על הצנה האחת׃
17kaj tricent malgrandajn sxildojn el forgxita oro (tri min�oj da oro estis uzitaj por cxiu el tiuj sxildoj); kaj la regxo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
17ושלש מאות מגנים זהב שחוט שלשת מנים זהב יעלה על המגן האחת ויתנם המלך בית יער הלבנון׃
18Kaj la regxo faris grandan tronon el eburo kaj tegis gxin per pura oro.
18ויעש המלך כסא שן גדול ויצפהו זהב מופז׃
19Ses sxtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantauxe, kaj brakapogojn ambauxflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
19שש מעלות לכסה וראש עגל לכסה מאחריו וידת מזה ומזה אל מקום השבת ושנים אריות עמדים אצל הידות׃
20Kaj ankoraux dek du leonoj tie staris sur la ses sxtupoj ambauxflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
20ושנים עשר אריים עמדים שם על שש המעלות מזה ומזה לא נעשה כן לכל ממלכות׃
21Kaj cxiuj trinkvazoj de la regxo Salomono estis el oro, kaj cxiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el argxento; en la tempo de Salomono gxi estis rigardata kiel senvalora.
21וכל כלי משקה המלך שלמה זהב וכל כלי בית יער הלבנון זהב סגור אין כסף לא נחשב בימי שלמה למאומה׃
22CXar Tarsxisxan sxiparon la regxo havis sur la maro kun la sxiparo de HXiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarsxisxa sxiparo, alportante oron, argxenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
22כי אני תרשיש למלך בים עם אני חירם אחת לשלש שנים תבוא אני תרשיש נשאת זהב וכסף שנהבים וקפים ותכיים׃
23Tiel la regxo Salomono superis cxiujn regxojn de la tero per ricxeco kaj per sagxeco.
23ויגדל המלך שלמה מכל מלכי הארץ לעשר ולחכמה׃
24Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron.
24וכל הארץ מבקשים את פני שלמה לשמע את חכמתו אשר נתן אלהים בלבו׃
25Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.
25והמה מבאים איש מנחתו כלי כסף וכלי זהב ושלמות ונשק ובשמים סוסים ופרדים דבר שנה בשנה׃
26Kaj Salomono kolektis al si cxarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent cxarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de cxaroj kaj cxe la regxo en Jerusalem.
26ויאסף שלמה רכב ופרשים ויהי לו אלף וארבע מאות רכב ושנים עשר אלף פרשים וינחם בערי הרכב ועם המלך בירושלם׃
27Kaj la regxo atingis tion, ke la argxento estis en Jerusalem kiel sxtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
27ויתן המלך את הכסף בירושלם כאבנים ואת הארזים נתן כשקמים אשר בשפלה לרב׃
28La cxevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la regxo acxetadis ilin amase laux difinita prezo.
28ומוצא הסוסים אשר לשלמה ממצרים ומקוה סחרי המלך יקחו מקוה במחיר׃
29CXiu cxaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da argxento, kaj cxiu cxevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al cxiuj regxoj de la HXetidoj kaj al la regxoj de Sirio.
29ותעלה ותצא מרכבה ממצרים בשש מאות כסף וסוס בחמשים ומאה וכן לכל מלכי החתים ולמלכי ארם בידם יצאו׃