1La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn,
1והמלך שלמה אהב נשים נכריות רבות ואת בת פרעה מואביות עמניות אדמית צדנית חתית׃
2el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo.
2מן הגוים אשר אמר יהוה אל בני ישראל לא תבאו בהם והם לא יבאו בכם אכן יטו את לבבכם אחרי אלהיהם בהם דבק שלמה לאהבה׃
3Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.
3ויהי לו נשים שרות שבע מאות ופלגשים שלש מאות ויטו נשיו את לבו׃
4En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
4ויהי לעת זקנת שלמה נשיו הטו את לבבו אחרי אלהים אחרים ולא היה לבבו שלם עם יהוה אלהיו כלבב דויד אביו׃
5Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj.
5וילך שלמה אחרי עשתרת אלהי צדנים ואחרי מלכם שקץ עמנים׃
6Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.
6ויעש שלמה הרע בעיני יהוה ולא מלא אחרי יהוה כדוד אביו׃
7Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj.
7אז יבנה שלמה במה לכמוש שקץ מואב בהר אשר על פני ירושלם ולמלך שקץ בני עמון׃
8Kaj tiel li faris por cxiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.
8וכן עשה לכל נשיו הנכריות מקטירות ומזבחות לאלהיהן׃
9Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,
9ויתאנף יהוה בשלמה כי נטה לבבו מעם יהוה אלהי ישראל הנראה אליו פעמים׃
10kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.
10וצוה אליו על הדבר הזה לבלתי לכת אחרי אלהים אחרים ולא שמר את אשר צוה יהוה׃
11Kaj la Eternulo diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio farigxis cxe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forsxiros de vi la regnon kaj donos gxin al via servanto.
11ויאמר יהוה לשלמה יען אשר היתה זאת עמך ולא שמרת בריתי וחקתי אשר צויתי עליך קרע אקרע את הממלכה מעליך ונתתיה לעבדך׃
12Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi gxin forsxiros.
12אך בימיך לא אעשנה למען דוד אביך מיד בנך אקרענה׃
13Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.
13רק את כל הממלכה לא אקרע שבט אחד אתן לבנך למען דוד עבדי ולמען ירושלם אשר בחרתי׃
14Kaj la Eternulo aperigis kontrauxulon kontraux Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la regxa semo de Edom.
14ויקם יהוה שטן לשלמה את הדד האדמי מזרע המלך הוא באדום׃
15Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo
15ויהי בהיות דוד את אדום בעלות יואב שר הצבא לקבר את החללים ויך כל זכר באדום׃
16(cxar ses monatojn tie restis Joab kaj cxiuj Izraelidoj, gxis ili ekstermis cxiujn virseksulojn en Edomujo);
16כי ששת חדשים ישב שם יואב וכל ישראל עד הכרית כל זכר באדום׃
17tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.
17ויברח אדד הוא ואנשים אדמיים מעבדי אביו אתו לבוא מצרים והדד נער קטן׃
18Ili elmovigxis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj cxi tiu donis al li domon kaj nutrajxon, kaj ankaux landon li donis al li.
18ויקמו ממדין ויבאו פארן ויקחו אנשים עמם מפארן ויבאו מצרים אל פרעה מלך מצרים ויתן לו בית ולחם אמר לו וארץ נתן לו׃
19Hadad tre ekplacxis al Faraono, kaj cxi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la regxino Tahxpenes.
19וימצא הדד חן בעיני פרעה מאד ויתן לו אשה את אחות אשתו אחות תחפניס הגבירה׃
20Kaj la fratino de Tahxpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Tahxpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat logxis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono.
20ותלד לו אחות תחפניס את גנבת בנו ותגמלהו תחפנס בתוך בית פרעה ויהי גנבת בית פרעה בתוך בני פרעה׃
21Kiam Hadad auxdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono:Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.
21והדד שמע במצרים כי שכב דוד עם אבתיו וכי מת יואב שר הצבא ויאמר הדד אל פרעה שלחני ואלך אל ארצי׃
22Faraono diris al li:CXu io mankas al vi cxe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis:Ne, tamen forliberigu min.
22ויאמר לו פרעה כי מה אתה חסר עמי והנך מבקש ללכת אל ארצך ויאמר לא כי שלח תשלחני׃
23Dio starigis kontraux li ankoraux kontrauxulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, regxo de Coba.
23ויקם אלהים לו שטן את רזון בן אלידע אשר ברח מאת הדדעזר מלך צובה אדניו׃
24Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj eklogxis tie kaj ekregis en Damasko.
24ויקבץ עליו אנשים ויהי שר גדוד בהרג דוד אתם וילכו דמשק וישבו בה וימלכו בדמשק׃
25Kaj li estis kontrauxulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.
25ויהי שטן לישראל כל ימי שלמה ואת הרעה אשר הדד ויקץ בישראל וימלך על ארם׃
26Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraux la regxon.
26וירבעם בן נבט אפרתי מן הצרדה ושם אמו צרועה אשה אלמנה עבד לשלמה וירם יד במלך׃
27Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu li levis la manon kontraux la regxon:Salomono konstruis Milon; li riparis la brecxojn de la urbo de sia patro David.
27וזה הדבר אשר הרים יד במלך שלמה בנה את המלוא סגר את פרץ עיר דוד אביו׃
28Jerobeam estis viro forta kaj kuragxa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.
28והאיש ירבעם גבור חיל וירא שלמה את הנער כי עשה מלאכה הוא ויפקד אתו לכל סבל בית יוסף׃
29En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Ahxija, la SXiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaux estis solaj sur la kampo.
29ויהי בעת ההיא וירבעם יצא מירושלם וימצא אתו אחיה השילני הנביא בדרך והוא מתכסה בשלמה חדשה ושניהם לבדם בשדה׃
30Kaj Ahxija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj dissxiris gxin en dek du pecojn.
30ויתפש אחיה בשלמה החדשה אשר עליו ויקרעה שנים עשר קרעים׃
31Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn
31ויאמר לירבעם קח לך עשרה קרעים כי כה אמר יהוה אלהי ישראל הנני קרע את הממלכה מיד שלמה ונתתי לך את עשרה השבטים׃
32(sed unu tribo restos cxe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el cxiuj triboj de Izrael);
32והשבט האחד יהיה לו למען עבדי דוד ולמען ירושלם העיר אשר בחרתי בה מכל שבטי ישראל׃
33pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.
33יען אשר עזבוני וישתחוו לעשתרת אלהי צדנין לכמוש אלהי מואב ולמלכם אלהי בני עמון ולא הלכו בדרכי לעשות הישר בעיני וחקתי ומשפטי כדוד אביו׃
34Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn.
34ולא אקח את כל הממלכה מידו כי נשיא אשתנו כל ימי חייו למען דוד עבדי אשר בחרתי אתו אשר שמר מצותי וחקתי׃
35Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn;
35ולקחתי המלוכה מיד בנו ונתתיה לך את עשרת השבטים׃
36kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
36ולבנו אתן שבט אחד למען היות ניר לדויד עבדי כל הימים לפני בירושלם העיר אשר בחרתי לי לשום שמי שם׃
37Vin Mi prenos, kaj vi regos super cxio, kion via animo deziros, kaj vi estos regxo super Izrael.
37ואתך אקח ומלכת בכל אשר תאוה נפשך והיית מלך על ישראל׃
38Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.
38והיה אם תשמע את כל אשר אצוך והלכת בדרכי ועשית הישר בעיני לשמור חקותי ומצותי כאשר עשה דוד עבדי והייתי עמך ובניתי לך בית נאמן כאשר בניתי לדוד ונתתי לך את ישראל׃
39Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por cxiam.
39ואענה את זרע דוד למען זאת אך לא כל הימים׃
40Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam levigxis kaj forkuris en Egiptujon, al SXisxak, regxo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo gxis la morto de Salomono.
40ויבקש שלמה להמית את ירבעם ויקם ירבעם ויברח מצרים אל שישק מלך מצרים ויהי במצרים עד מות שלמה׃
41La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.
41ויתר דברי שלמה וכל אשר עשה וחכמתו הלוא הם כתבים על ספר דברי שלמה׃
42La tempo, dum kiu Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.
42והימים אשר מלך שלמה בירושלם על כל ישראל ארבעים שנה׃
43Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.
43וישכב שלמה עם אבתיו ויקבר בעיר דוד אביו וימלך רחבעם בנו תחתיו׃