Esperanto

Hebrew: Modern

1 Samuel

22

1Kaj David foriris de tie, kaj savigxis en la kaverno Adulam. Kiam tion auxdis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro, ili venis al li tien.
1וילך דוד משם וימלט אל מערת עדלם וישמעו אחיו וכל בית אביו וירדו אליו שמה׃
2Kaj kolektigxis al li cxiuj viroj premataj, sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun li cxirkaux kvarcent viroj.
2ויתקבצו אליו כל איש מצוק וכל איש אשר לו נשא וכל איש מר נפש ויהי עליהם לשר ויהיו עמו כארבע מאות איש׃
3Kaj de tie David iris en Micpen de Moab, kaj li diris al la regxo de Moab:Permesu al mia patro kaj al mia patrino resti cxe vi, gxis mi ekscios, kion faros al mi Dio.
3וילך דוד משם מצפה מואב ויאמר אל מלך מואב יצא נא אבי ואמי אתכם עד אשר אדע מה יעשה לי אלהים׃
4Kaj li alkondukis ilin al la regxo de Moab, kaj ili restis cxe li la tutan tempon, kiun David estis en la fortikajxo.
4וינחם את פני מלך מואב וישבו עמו כל ימי היות דוד במצודה׃
5Sed la profeto Gad diris al David:Ne restu en la fortikajxo; iru kaj venu en la landon de Jehuda. Kaj David iris kaj venis en la arbaron HXeret.
5ויאמר גד הנביא אל דוד לא תשב במצודה לך ובאת לך ארץ יהודה וילך דוד ויבא יער חרת׃
6Saul auxdis, ke aperis David kaj la viroj, kiuj estis kun li. Saul tiam sidis en Gibea sub la tamarisko sur la altajxo, kaj lia lanco estis en lia mano, kaj cxiuj liaj servantoj staris apud li.
6וישמע שאול כי נודע דוד ואנשים אשר אתו ושאול יושב בגבעה תחת האשל ברמה וחניתו בידו וכל עבדיו נצבים עליו׃
7Kaj Saul diris al siaj servantoj, kiuj staris apud li:Auxskultu, idoj de Benjamen:cxu al cxiuj el vi la filo de Jisxaj donos kampojn kaj vinbergxardenojn? cxu vin cxiujn li faros milestroj kaj centestroj?
7ויאמר שאול לעבדיו הנצבים עליו שמעו נא בני ימיני גם לכלכם יתן בן ישי שדות וכרמים לכלכם ישים שרי אלפים ושרי מאות׃
8cxar vi cxiuj faris konspiron kontraux mi, kaj neniu sciigis al miaj oreloj, ke mia filo faris interligon kun la filo de Jisxaj, kaj neniu el vi kompatas min kaj sciigis al miaj oreloj, ke mia filo instigis mian sklavon kontraux mi, por fari insidon, kiel nun.
8כי קשרתם כלכם עלי ואין גלה את אזני בכרת בני עם בן ישי ואין חלה מכם עלי וגלה את אזני כי הקים בני את עבדי עלי לארב כיום הזה׃
9Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub.
9ויען דאג האדמי והוא נצב על עבדי שאול ויאמר ראיתי את בן ישי בא נבה אל אחימלך בן אחטוב׃
10Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li.
10וישאל לו ביהוה וצידה נתן לו ואת חרב גלית הפלשתי נתן לו׃
11Tiam la regxo sendis voki la pastron Ahximelehx, filo de Ahxitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili cxiuj venis al la regxo.
11וישלח המלך לקרא את אחימלך בן אחיטוב הכהן ואת כל בית אביו הכהנים אשר בנב ויבאו כלם אל המלך׃
12Kaj Saul diris:Auxskultu, filo de Ahxitub! Kaj cxi tiu respondis:Jen mi estas, mia sinjoro.
12ויאמר שאול שמע נא בן אחיטוב ויאמר הנני אדני׃
13Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun?
13ויאמר אלו שאול למה קשרתם עלי אתה ובן ישי בתתך לו לחם וחרב ושאול לו באלהים לקום אלי לארב כיום הזה׃
14Kaj Ahximelehx respondis al la regxo kaj diris:Kiu do el cxiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la regxo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo?
14ויען אחימלך את המלך ויאמר ומי בכל עבדיך כדוד נאמן וחתן המלך וסר אל משמעתך ונכבד בביתך׃
15cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan.
15היום החלתי לשאול לו באלהים חלילה לי אל ישם המלך בעבדו דבר בכל בית אבי כי לא ידע עבדך בכל זאת דבר קטן או גדול׃
16Sed la regxo diris:Vi devas morti, Ahximelehx, vi kaj la tuta domo de via patro.
16ויאמר המלך מות תמות אחימלך אתה וכל בית אביך׃
17Kaj la regxo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li:Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, cxar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la regxo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo.
17ויאמר המלך לרצים הנצבים עליו סבו והמיתו כהני יהוה כי גם ידם עם דוד וכי ידעו כי ברח הוא ולא גלו את אזנו ולא אבו עבדי המלך לשלח את ידם לפגע בכהני יהוה׃
18Tiam la regxo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn.
18ויאמר המלך לדויג סב אתה ופגע בכהנים ויסב דויג האדמי ויפגע הוא בכהנים וימת ביום ההוא שמנים וחמשה איש נשא אפוד בד׃
19Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akrajxo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj sxafojn, cxion per la akrajxo de la glavo.
19ואת נב עיר הכהנים הכה לפי חרב מאיש ועד אשה מעולל ועד יונק ושור וחמור ושה לפי חרב׃
20Sed forsavigxis unu filo de Ahximelehx, filo de Ahxitub; lia nomo estis Ebjatar; li forkuris al David.
20וימלט בן אחד לאחימלך בן אחטוב ושמו אביתר ויברח אחרי דוד׃
21Kaj Ebjatar rakontis al David, ke Saul mortigis la pastrojn de la Eternulo.
21ויגד אביתר לדוד כי הרג שאול את כהני יהוה׃
22Tiam David diris al Ebjatar:Mi sciis en tiu tago, kiam tie estis Doeg la Edomido, ke li certe raportos al Saul; mi estas kulpa pri cxiuj animoj de via patrodomo.
22ויאמר דוד לאביתר ידעתי ביום ההוא כי שם דויג האדמי כי הגד יגיד לשאול אנכי סבתי בכל נפש בית אביך׃
23Restu cxe mi, ne timu; cxar kiu sercxos mian animon, tiu sercxos ankaux vian animon; sed vi estos gardata cxe mi.
23שבה אתי אל תירא כי אשר יבקש את נפשי יבקש את נפשך כי משמרת אתה עמדי׃