1Oni raportis al David la sciigon:Jen la Filisxtoj militas kontraux Keila kaj prirabas la drasxejojn.
1ויגדו לדוד לאמר הנה פלשתים נלחמים בקעילה והמה שסים את הגרנות׃
2Tiam David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kaj frapu tiujn Filisxtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filisxtojn, kaj savu Keilan.
2וישאל דוד ביהוה לאמר האלך והכיתי בפלשתים האלה ויאמר יהוה אל דוד לך והכית בפלשתים והושעת את קעילה׃
3Sed la viroj de David diris al li:Jen cxi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la tacxmentoj de la Filisxtoj?
3ויאמרו אנשי דוד אליו הנה אנחנו פה ביהודה יראים ואף כי נלך קעלה אל מערכות פלשתים׃
4Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante:Levigxu, iru al Keila, cxar Mi transdonos la Filisxtojn en viajn manojn.
4ויוסף עוד דוד לשאל ביהוה ויענהו יהוה ויאמר קום רד קעילה כי אני נתן את פלשתים בידך׃
5Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraux la Filisxtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la logxantojn de Keila.
5וילך דוד ואנשו קעילה וילחם בפלשתים וינהג את מקניהם ויך בהם מכה גדולה וישע דוד את ישבי קעילה׃
6Kiam Ebjatar, filo de Ahximelehx, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.
6ויהי בברח אביתר בן אחימלך אל דוד קעילה אפוד ירד בידו׃
7Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris:Dio transdonis lin en mian manon, cxar li estas ensxlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.
7ויגד לשאול כי בא דוד קעילה ויאמר שאול נכר אתו אלהים בידי כי נסגר לבוא בעיר דלתים ובריח׃
8Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por siegxi Davidon kaj liajn virojn.
8וישמע שאול את כל העם למלחמה לרדת קעילה לצור אל דוד ואל אנשיו׃
9Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraux li, li diris al la pastro Ebjatar:Donu la efodon.
9וידע דוד כי עליו שאול מחריש הרעה ויאמר אל אביתר הכהן הגישה האפוד׃
10Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo auxdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.
10ויאמר דוד יהוה אלהי ישראל שמע שמע עבדך כי מבקש שאול לבוא אל קעילה לשחת לעיר בעבורי׃
11CXu transdonos min la logxantoj de Keila en lian manon? cxu venos cxi tien Saul, kiel auxdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris:Li venos.
11היסגרני בעלי קעילה בידו הירד שאול כאשר שמע עבדך יהוה אלהי ישראל הגד נא לעבדך ויאמר יהוה ירד׃
12Kaj David diris:CXu la logxantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris:Ili transdonos.
12ויאמר דוד היסגרו בעלי קעילה אתי ואת אנשי ביד שאול ויאמר יהוה יסגירו׃
13Tiam levigxis David kun siaj viroj, cxirkaux sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David forigxis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.
13ויקם דוד ואנשיו כשש מאות איש ויצאו מקעלה ויתהלכו באשר יתהלכו ולשאול הגד כי נמלט דוד מקעילה ויחדל לצאת׃
14Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul cxiam sercxis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.
14וישב דוד במדבר במצדות וישב בהר במדבר זיף ויבקשהו שאול כל הימים ולא נתנו אלהים בידו׃
15David vidis, ke Saul eliris, por sercxi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetajxoj.
15וירא דוד כי יצא שאול לבקש את נפשו ודוד במדבר זיף בחרשה׃
16Kaj levigxis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetajxojn, kaj kuragxigis lin per la nomo de Dio,
16ויקם יהונתן בן שאול וילך אל דוד חרשה ויחזק את ידו באלהים׃
17kaj diris al li:Ne timu, cxar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi regxos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj ecx mia patro Saul tion bone scias.
17ויאמר אליו אל תירא כי לא תמצאך יד שאול אבי ואתה תמלך על ישראל ואנכי אהיה לך למשנה וגם שאול אבי ידע כן׃
18Kaj ili ambaux faris interligon antaux la Eternulo; kaj David restis en la arbetajxaro, kaj Jonatan iris al sia domo.
18ויכרתו שניהם ברית לפני יהוה וישב דוד בחרשה ויהונתן הלך לביתו׃
19Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris:David sin kasxas cxe ni en nealirebla loko, inter arbetajxoj, sur la monteto HXahxila, kiu estas sude de la dezerto;
19ויעלו זפים אל שאול הגבעתה לאמר הלוא דוד מסתתר עמנו במצדות בחרשה בגבעת החכילה אשר מימין הישימון׃
20kaj nun laux la tuta deziro de via koro, ho regxo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la regxo.
20ועתה לכל אות נפשך המלך לרדת רד ולנו הסגירו ביד המלך׃
21Kaj Saul diris:La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.
21ויאמר שאול ברוכים אתם ליהוה כי חמלתם עלי׃
22Iru, mi petas, informigxu ankoraux, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie pasxas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; cxar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.
22לכו נא הכינו עוד ודעו וראו את מקומו אשר תהיה רגלו מי ראהו שם כי אמר אלי ערום יערם הוא׃
23Kaj rigardu kaj eksciu cxiujn kasxejojn, kie li sin kasxas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li trovigxas en la lando, mi sercxos lin en cxiuj milejoj de Jehuda.
23וראו ודעו מכל המחבאים אשר יתחבא שם ושבתם אלי אל נכון והלכתי אתכם והיה אם ישנו בארץ וחפשתי אתו בכל אלפי יהודה׃
24Ili levigxis kaj iris en Zifon antaux Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenajxo sude de la dezerto.
24ויקומו וילכו זיפה לפני שאול ודוד ואנשיו במדבר מעון בערבה אל ימין הישימון׃
25Kiam Saul kun siaj homoj iris, por sercxi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul auxdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.
25וילך שאול ואנשיו לבקש ויגדו לדוד וירד הסלע וישב במדבר מעון וישמע שאול וירדף אחרי דוד מדבר מעון׃
26Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.
26וילך שאול מצד ההר מזה ודוד ואנשיו מצד ההר מזה ויהי דוד נחפז ללכת מפני שאול ושאול ואנשיו עטרים אל דוד ואל אנשיו לתפשם׃
27Sed venis sendito al Saul, kaj diris:Rapide iru, cxar la Filisxtoj atakis la landon.
27ומלאך בא אל שאול לאמר מהרה ולכה כי פשטו פלשתים על הארץ׃
28Tiam Saul cxesis postkuri Davidon, kaj iris kontraux la Filisxtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disigxo.
28וישב שאול מרדף אחרי דוד וילך לקראת פלשתים על כן קראו למקום ההוא סלע המחלקות׃
29Kaj David levigxis de tie, kaj eklogxis sur nealirebla loko de En-Gedi.
29ויעל דוד משם וישב במצדות עין גדי׃