1Anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat. Kaj li farigxis potenca kontraux Izrael.
1וימלך יהושפט בנו תחתיו ויתחזק על ישראל׃
2Li starigis militistaron en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.
2ויתן חיל בכל ערי יהודה הבצרות ויתן נציבים בארץ יהודה ובערי אפרים אשר לכד אסא אביו׃
3Kaj la Eternulo estis kun Jehosxafat, cxar li iradis laux la antauxaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,
3ויהי יהוה עם יהושפט כי הלך בדרכי דויד אביו הראשנים ולא דרש לבעלים׃
4sed nur la Dion de sia patro li sercxis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.
4כי לאלהי אביו דרש ובמצותיו הלך ולא כמעשה ישראל׃
5Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj cxiuj Judoj donacis donacojn al Jehosxafat, kaj li havis multe da ricxeco kaj da honoro.
5ויכן יהוה את הממלכה בידו ויתנו כל יהודה מנחה ליהושפט ויהי לו עשר וכבוד לרב׃
6Lia koro altigxis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaux forigis la altajxojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.
6ויגבה לבו בדרכי יהוה ועוד הסיר את הבמות ואת האשרים מיהודה׃
7En la tria jaro de lia regxado li sendis siajn eminentulojn Ben-HXail, Obadja, Zehxarja, Netanel, kaj Mihxaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;
7ובשנת שלוש למלכו שלח לשריו לבן חיל ולעבדיה ולזכריה ולנתנאל ולמיכיהו ללמד בערי יהודה׃
8kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram.
8ועמהם הלוים שמעיהו ונתניהו וזבדיהו ועשהאל ושמרימות ויהונתן ואדניהו וטוביהו וטוב אדוניה הלוים ועמהם אלישמע ויהורם הכהנים׃
9Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis cxiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.
9וילמדו ביהודה ועמהם ספר תורת יהוה ויסבו בכל ערי יהודה וילמדו בעם׃
10Kaj timo antaux la Eternulo estis en cxiuj regnoj de la landoj, kiuj estis cxirkaux Judujo, kaj ili ne militis kontraux Jehosxafat.
10ויהי פחד יהוה על כל ממלכות הארצות אשר סביבות יהודה ולא נלחמו עם יהושפט׃
11De la Filisxtoj oni alportadis al Jehosxafat donacojn, kaj argxenton kiel tributon; ankaux la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn:sep mil sepcent sxafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.
11ומן פלשתים מביאים ליהושפט מנחה וכסף משא גם הערביאים מביאים לו צאן אילים שבעת אלפים ושבע מאות ותישים שבעת אלפים ושבע מאות׃
12Jehosxafat farigxadis cxiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.
12ויהי יהושפט הלך וגדל עד למעלה ויבן ביהודה בירניות וערי מסכנות׃
13Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.
13ומלאכה רבה היה לו בערי יהודה ואנשי מלחמה גבורי חיל בירושלם׃
14Jen estas ilia ordo laux iliaj patrodomoj:cxe la Jehudaidoj estis milestroj:la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;
14ואלה פקדתם לבית אבותיהם ליהודה שרי אלפים עדנה השר ועמו גבורי חיל שלש מאות אלף׃
15apud li estis la estro Jehohxanan, kaj kun li ducent okdek mil;
15ועל ידו יהוחנן השר ועמו מאתים ושמונים אלף׃
16apud li estis Amasja, filo de Zihxri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.
16ועל ידו עמסיה בן זכרי המתנדב ליהוה ועמו מאתים אלף גבור חיל׃
17CXe la Benjamenidoj estis:brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj sxildo;
17ומן בנימן גבור חיל אלידע ועמו נשקי קשת ומגן מאתים אלף׃
18apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.
18ועל ידו יהוזבד ועמו מאה ושמונים אלף חלוצי צבא׃
19Tiuj servis al la regxo, krom tiuj, kiujn la regxo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.
19אלה המשרתים את המלך מלבד אשר נתן המלך בערי המבצר בכל יהודה׃