1Jehosxafat havis multe da ricxeco kaj honoro; kaj li boparencigxis kun Ahxab.
1ויהי ליהושפט עשר וכבוד לרב ויתחתן לאחאב׃
2Post kelke da jaroj li veturis al Ahxab en Samarion. Kaj Ahxab bucxis multe da sxafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraux Ramoton en Gilead.
2וירד לקץ שנים אל אחאב לשמרון ויזבח לו אחאב צאן ובקר לרב ולעם אשר עמו ויסיתהו לעלות אל רמות גלעד׃
3Kaj Ahxab, regxo de Izrael, diris al Jehosxafat, regxo de Judujo:CXu vi iros kun mi kontraux Ramoton en Gilead? Kaj cxi tiu respondis al li:Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.
3ויאמר אחאב מלך ישראל אל יהושפט מלך יהודה התלך עמי רמת גלעד ויאמר לו כמוני כמוך וכעמך עמי ועמך במלחמה׃
4Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Demandu hodiaux la vorton de la Eternulo.
4ויאמר יהושפט אל מלך ישראל דרש נא כיום את דבר יהוה׃
5Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, kaj Dio gxin transdonos en la manon de la regxo.
5ויקבץ מלך ישראל את הנבאים ארבע מאות איש ויאמר אלהם הנלך אל רמת גלעד למלחמה אם אחדל ויאמרו עלה ויתן האלהים ביד המלך׃
6Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?
6ויאמר יהושפט האין פה נביא ליהוה עוד ונדרשה מאתו׃
7Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.
7ויאמר מלך ישראל אל יהושפט עוד איש אחד לדרוש את יהוה מאתו ואני שנאתיהו כי איננו מתנבא עלי לטובה כי כל ימיו לרעה הוא מיכיהו בן ימלא ויאמר יהושפט אל יאמר המלך כן׃
8Tiam la regxo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Mihxajan, filon de Jimla.
8ויקרא מלך ישראל אל סריס אחד ויאמר מהר מיכהו בן ימלא׃
9La regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, sidis cxiu sur sia segxo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaux la pordego de Samario, kaj cxiuj profetoj profetadis antaux ili.
9ומלך ישראל ויהושפט מלך יהודה יושבים איש על כסאו מלבשים בגדים וישבים בגרן פתח שער שמרון וכל הנביאים מתנבאים לפניהם׃
10Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.
10ויעש לו צדקיהו בן כנענה קרני ברזל ויאמר כה אמר יהוה באלה תנגח את ארם עד כלותם׃
11Kaj cxiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraux Ramoton en Gilead kaj sukcesu, cxar la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.
11וכל הנבאים נבאים כן לאמר עלה רמת גלעד והצלח ונתן יהוה ביד המלך׃
12La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.
12והמלאך אשר הלך לקרא למיכיהו דבר אליו לאמר הנה דברי הנבאים פה אחד טוב אל המלך ויהי נא דברך כאחד מהם ודברת טוב׃
13Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.
13ויאמר מיכיהו חי יהוה כי את אשר יאמר אלהי אתו אדבר׃
14Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu diris:Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.
14ויבא אל המלך ויאמר המלך אליו מיכה הנלך אל רמת גלעד למלחמה אם אחדל ויאמר עלו והצליחו וינתנו בידכם׃
15Tiam la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.
15ויאמר אליו המלך עד כמה פעמים אני משביעך אשר לא תדבר אלי רק אמת בשם יהוה׃
16Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.
16ויאמר ראיתי את כל ישראל נפוצים על ההרים כצאן אשר אין להן רעה ויאמר יהוה לא אדנים לאלה ישובו איש לביתו בשלום׃
17Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?
17ויאמר מלך ישראל אל יהושפט הלא אמרתי אליך לא יתנבא עלי טוב כי אם לרע׃
18Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.
18ויאמר לכן שמעו דבר יהוה ראיתי את יהוה יושב על כסאו וכל צבא השמים עמדים על ימינו ושמאלו׃
19Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, regxon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.
19ויאמר יהוה מי יפתה את אחאב מלך ישראל ויעל ויפל ברמות גלעד ויאמר זה אמר ככה וזה אמר ככה׃
20Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?
20ויצא הרוח ויעמד לפני יהוה ויאמר אני אפתנו ויאמר יהוה אליו במה׃
21Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.
21ויאמר אצא והייתי לרוח שקר בפי כל נביאיו ויאמר תפתה וגם תוכל צא ועשה כן׃
22Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
22ועתה הנה נתן יהוה רוח שקר בפי נביאיך אלה ויהוה דבר עליך רעה׃
23Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?
23ויגש צדקיהו בן כנענה ויך את מיכיהו על הלחי ויאמר אי זה הדרך עבר רוח יהוה מאתי לדבר אתך׃
24Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.
24ויאמר מיכיהו הנך ראה ביום ההוא אשר תבוא חדר בחדר להחבא׃
25Tiam la regxo de Izrael diris:Prenu Mihxajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la regxido Joasx,
25ויאמר מלך ישראל קחו את מיכיהו והשיבהו אל אמון שר העיר ואל יואש בן המלך׃
26kaj diru:Tiele diras la regxo:Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.
26ואמרתם כה אמר המלך שימו זה בית הכלא והאכלהו לחם לחץ ומים לחץ עד שובי בשלום׃
27Sed Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.
27ויאמר מיכיהו אם שוב תשוב בשלום לא דבר יהוה בי ויאמר שמעו עמים כלם׃
28Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.
28ויעל מלך ישראל ויהושפט מלך יהודה אל רמת גלעד׃
29Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.
29ויאמר מלך ישראל אל יהושפט התחפש ובוא במלחמה ואתה לבש בגדיך ויתחפש מלך ישראל ויבאו במלחמה׃
30Kaj la regxo de Sirio ordonis al siaj cxarestroj jene:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.
30ומלך ארם צוה את שרי הרכב אשר לו לאמר לא תלחמו את הקטן את הגדול כי אם את מלך ישראל לבדו׃
31Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio estas la regxo de Izrael, kaj ili cxirkauxis lin, por batali kontraux li; sed Jehosxafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.
31ויהי כראות שרי הרכב את יהושפט והמה אמרו מלך ישראל הוא ויסבו עליו להלחם ויזעק יהושפט ויהוה עזרו ויסיתם אלהים ממנו׃
32Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.
32ויהי כראות שרי הרכב כי לא היה מלך ישראל וישבו מאחריו׃
33Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj vundis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.
33ואיש משך בקשת לתמו ויך את מלך ישראל בין הדבקים ובין השרין ויאמר לרכב הפך ידיך והוצאתני מן המחנה כי החליתי׃
34Sed la batalo plifortigxis en tiu tago; kaj la regxo de Izrael staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj gxis la vespero, kaj li mortis en la momento de la mallevigxo de la suno.
34ותעל המלחמה ביום ההוא ומלך ישראל היה מעמיד במרכבה נכח ארם עד הערב וימת לעת בוא השמש׃