Esperanto

Hebrew: Modern

2 Samuel

23

1Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jisxaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:
1ואלה דברי דוד האחרנים נאם דוד בן ישי ונאם הגבר הקם על משיח אלהי יעקב ונעים זמרות ישראל׃
2La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
2רוח יהוה דבר בי ומלתו על לשוני׃
3La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaux Dio.
3אמר אלהי ישראל לי דבר צור ישראל מושל באדם צדיק מושל יראת אלהים׃
4Kaj li estas kiel la lumo de mateno, Kiam levigxas la suno, De mateno sennuba, Kiam post la pluvo Elkreskas la verdajxo el la tero.
4וכאור בקר יזרח שמש בקר לא עבות מנגה ממטר דשא מארץ׃
5CXu ne tiel estas mia domo cxe la Eternulo? CXar Li faris kun mi eternan interligon, Kiu estas bone arangxita en cxio, kaj observata; CXar mia tuta savo, kaj cxio, kion mi deziras, bone prosperas.
5כי לא כן ביתי עם אל כי ברית עולם שם לי ערוכה בכל ושמרה כי כל ישעי וכל חפץ כי לא יצמיח׃
6La malbonaguloj cxiuj estas kiel dornoj forjxetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;
6ובליעל כקוץ מנד כלהם כי לא ביד יקחו׃
7Sed se iu volas ektusxi ilin, Tiu devas armi sin per fero aux per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.
7ואיש יגע בהם ימלא ברזל ועץ חנית ובאש שרוף ישרפו בשבת׃
8Jen estas la nomoj de la herooj, kiuj estis cxe David:sidanta en la konsilantaro de la sagxuloj, estro de trio, estis Adino, la Ecnido, kiu mortigis okcent malamikojn per unu fojo.
8אלה שמות הגברים אשר לדוד ישב בשבת תחכמני ראש השלשי הוא עדינו העצנו על שמנה מאות חלל בפעם אחד׃
9Post li estis Eleazar, filo de Dodo, filo de Ahxohxido, en la nombro de la tri herooj cxe David. Kiam ili mokis la Filisxtojn kaj kolektigxis tie por batalo kaj la Izraelidoj eliris,
9ואחרו אלעזר בן דדי בן אחחי בשלשה גברים עם דוד בחרפם בפלשתים נאספו שם למלחמה ויעלו איש ישראל׃
10tiam li levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri.
10הוא קם ויך בפלשתים עד כי יגעה ידו ותדבק ידו אל החרב ויעש יהוה תשועה גדולה ביום ההוא והעם ישבו אחריו אך לפשט׃
11Post li estis SXama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filisxtoj kolektigxis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filisxtoj,
11ואחריו שמא בן אגא הררי ויאספו פלשתים לחיה ותהי שם חלקת השדה מלאה עדשים והעם נס מפני פלשתים׃
12tiam li starigxis en la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.
12ויתיצב בתוך החלקה ויצילה ויך את פלשתים ויעש יהוה תשועה גדולה׃
13Kaj iris tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare en la valo Refaim.
13וירדו שלשים מהשלשים ראש ויבאו אל קציר אל דוד אל מערת עדלם וחית פלשתים חנה בעמק רפאים׃
14David tiam estis en fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.
14ודוד אז במצודה ומצב פלשתים אז בית לחם׃
15Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?
15ויתאוה דוד ויאמר מי ישקני מים מבאר בית לחם אשר בשער׃
16Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,
16ויבקעו שלשת הגברים במחנה פלשתים וישאבו מים מבאר בית לחם אשר בשער וישאו ויבאו אל דוד ולא אבה לשתותם ויסך אתם ליהוה׃
17kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.
17ויאמר חלילה לי יהוה מעשתי זאת הדם האנשים ההלכים בנפשותם ולא אבה לשתותם אלה עשו שלשת הגברים׃
18Abisxaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
18ואבישי אחי יואב בן צרויה הוא ראש השלשי והוא עורר את חניתו על שלש מאות חלל ולו שם בשלשה׃
19De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.
19מן השלשה הכי נכבד ויהי להם לשר ועד השלשה לא בא׃
20Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago.
20ובניהו בן יהוידע בן איש חי רב פעלים מקבצאל הוא הכה את שני אראל מואב והוא ירד והכה את האריה בתוך הבאר ביום השלג׃
21Li ankaux mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
21והוא הכה את איש מצרי אשר מראה וביד המצרי חנית וירד אליו בשבט ויגזל את החנית מיד המצרי ויהרגהו בחניתו׃
22Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
22אלה עשה בניהו בן יהוידע ולו שם בשלשה הגברים׃
23Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
23מן השלשים נכבד ואל השלשה לא בא וישמהו דוד אל משמעתו׃
24Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem,
24עשה אל אחי יואב בשלשים אלחנן בן דדו בית לחם׃
25SXama el HXarod, Elika el HXarod,
25שמה החרדי אליקא החרדי׃
26HXelec, la Paltido, Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano,
26חלץ הפלטי עירא בן עקש התקועי׃
27Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la HXusxaido,
27אביעזר הענתתי מבני החשתי׃
28Calmon, la Ahxohxido, Maharaj, la Netofaano,
28צלמון האחחי מהרי הנטפתי׃
29HXeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,
29חלב בן בענה הנטפתי אתי בן ריבי מגבעת בני בנימן׃
30Benaja, la Piratonano, Hidaj el Nahxale-Gaasx,
30בניהו פרעתני הדי מנחלי געש׃
31Abi-Albon, la Arbatano, Azmavet, la Bahxurimano,
31אבי עלבון הערבתי עזמות הברחמי׃
32Eljahxba, la SXaalbonano, Jonatan el la filoj de Jasxen,
32אליחבא השעלבני בני ישן יהונתן׃
33SXama, la Hararano, Ahxiam, filo de SXarar, la Hararano,
33שמה ההררי אחיאם בן שרר האררי׃
34Elifelet, filo de Ahxasbaj, la Maahxatano, Eliam, filo de Ahxitofel, la Giloano,
34אליפלט בן אחסבי בן המעכתי אליעם בן אחיתפל הגלני׃
35HXecraj, la Karmelano, Paaraj, la Arbano,
35חצרו הכרמלי פערי הארבי׃
36Jigal, filo de Natan, el Coba, Bani, la Gadido,
36יגאל בן נתן מצבה בני הגדי׃
37Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
37צלק העמני נחרי הבארתי נשאי כלי יואב בן צריה׃
38Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,
38עירא היתרי גרב היתרי׃
39Urija, la HXetido. La nombro de cxiuj estas tridek sep.
39אוריה החתי כל שלשים ושבעה׃