1Kaj la milito estis longedauxra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David farigxadis cxiam pli forta, kaj la domo de Saul farigxadis cxiam pli malforta.
1ותהי המלחמה ארכה בין בית שאול ובין בית דוד ודוד הלך וחזק ובית שאול הלכים ודלים׃
2Al David naskigxis filoj en HXebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Ahxinoam, la Jizreelanino;
2וילדו לדוד בנים בחברון ויהי בכורו אמנון לאחינעם היזרעאלת׃
3lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Absxalom, de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur;
3ומשנהו כלאב לאביגל אשת נבל הכרמלי והשלשי אבשלום בן מעכה בת תלמי מלך גשור׃
4la kvara, Adonija, filo de HXagit; la kvina, SXefatja, filo de Abital;
4והרביעי אדניה בן חגית והחמישי שפטיה בן אביטל׃
5la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. CXi tiuj naskigxis al David en HXebron.
5והששי יתרעם לעגלה אשת דוד אלה ילדו לדוד בחברון׃
6Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul.
6ויהי בהיות המלחמה בין בית שאול ובין בית דוד ואבנר היה מתחזק בבית שאול׃
7Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Isx- Bosxet diris al Abner:Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro?
7ולשאול פלגש ושמה רצפה בת איה ויאמר אל אבנר מדוע באתה אל פילגש אבי׃
8Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Isx-Bosxet, kaj li diris:CXu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraux Jehuda faras favorkorajxon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riprocxas al mi hodiaux krimon pro la virino!
8ויחר לאבנר מאד על דברי איש בשת ויאמר הראש כלב אנכי אשר ליהודה היום אעשה חסד עם בית שאול אביך אל אחיו ואל מרעהו ולא המציתך ביד דוד ותפקד עלי עון האשה היום׃
9Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo jxuris al David;
9כה יעשה אלהים לאבנר וכה יסיף לו כי כאשר נשבע יהוה לדוד כי כן אעשה לו׃
10por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan gxis Beer-SXeba.
10להעביר הממלכה מבית שאול ולהקים את כסא דוד על ישראל ועל יהודה מדן ועד באר שבע׃
11Kaj li ne povis plu respondi al Abner ecx unu vorton, cxar li timis lin.
11ולא יכל עוד להשיב את אבנר דבר מיראתו אתו׃
12Tiam Abner sendis senditojn al David anstataux si, por diri:Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon.
12וישלח אבנר מלאכים אל דוד תחתו לאמר למי ארץ לאמר כרתה בריתך אתי והנה ידי עמך להסב אליך את כל ישראל׃
13Kaj tiu diris:Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome:vi ne vidos mian vizagxon, se vi antauxe ne alkondukos al mi Mihxalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizagxon.
13ויאמר טוב אני אכרת אתך ברית אך דבר אחד אנכי שאל מאתך לאמר לא תראה את פני כי אם לפני הביאך את מיכל בת שאול בבאך לראות את פני׃
14Kaj David sendis senditojn al Isx-Bosxet, filo de Saul, por diri:Donu mian edzinon Mihxal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filisxtoj.
14וישלח דוד מלאכים אל איש בשת בן שאול לאמר תנה את אשתי את מיכל אשר ארשתי לי במאה ערלות פלשתים׃
15Tiam Isx-Bosxet sendis, kaj prenis sxin de la edzo, de Paltiel, filo de Laisx.
15וישלח איש בשת ויקחה מעם איש מעם פלטיאל בן לוש׃
16Kaj sxia edzo iris kun sxi, ne cxesante plori pro sxi gxis Bahxurim; sed Abner diris al li:Iru returne; kaj li iris returne.
16וילך אתה אישה הלוך ובכה אחריה עד בחרים ויאמר אליו אבנר לך שוב וישב׃
17Kaj Abner ekparolis kun la plejagxuloj de Izrael, dirante:Jam de longe vi volas havi Davidon kiel regxon super vi;
17ודבר אבנר היה עם זקני ישראל לאמר גם תמול גם שלשם הייתם מבקשים את דוד למלך עליכם׃
18nun faru do tion; cxar la Eternulo diris pri David jene:Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filisxtoj kaj el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj.
18ועתה עשו כי יהוה אמר אל דוד לאמר ביד דוד עבדי הושיע את עמי ישראל מיד פלשתים ומיד כל איביהם׃
19Ankaux al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaux iris, por diri al la oreloj de David en HXebron cxion, kio placxas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.
19וידבר גם אבנר באזני בנימין וילך גם אבנר לדבר באזני דוד בחברון את כל אשר טוב בעיני ישראל ובעיני כל בית בנימן׃
20Kiam Abner venis al David en HXebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon.
20ויבא אבנר אל דוד חברון ואתו עשרים אנשים ויעש דוד לאבנר ולאנשים אשר אתו משתה׃
21Kaj Abner diris al David:Mi levigxos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la regxo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi regxu super cxio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.
21ויאמר אבנר אל דוד אקומה ואלכה ואקבצה אל אדני המלך את כל ישראל ויכרתו אתך ברית ומלכת בכל אשר תאוה נפשך וישלח דוד את אבנר וילך בשלום׃
22Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en HXebron, cxar cxi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco.
22והנה עבדי דוד ויואב בא מהגדוד ושלל רב עמם הביאו ואבנר איננו עם דוד בחברון כי שלחו וילך בשלום׃
23Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun li, oni sciigis al Joab, dirante:Abner, filo de Ner, venis al la regxo; kaj cxi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco.
23ויואב וכל הצבא אשר אתו באו ויגדו ליואב לאמר בא אבנר בן נר אל המלך וישלחהו וילך בשלום׃
24Tiam Joab venis al la regxo, kaj diris:Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris?
24ויבא יואב אל המלך ויאמר מה עשיתה הנה בא אבנר אליך למה זה שלחתו וילך הלוך׃
25Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni cxiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii cxion, kion vi faras.
25ידעת את אבנר בן נר כי לפתתך בא ולדעת את מוצאך ואת מבואך ולדעת את כל אשר אתה עשה׃
26Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio.
26ויצא יואב מעם דוד וישלח מלאכים אחרי אבנר וישבו אתו מבור הסרה ודוד לא ידע׃
27Kiam Abner revenis HXebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel.
27וישב אבנר חברון ויטהו יואב אל תוך השער לדבר אתו בשלי ויכהו שם החמש וימת בדם עשה אל אחיו׃
28Kiam David poste auxdis pri tio, li diris:Senkulpa estas mi kaj mia regno antaux la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner.
28וישמע דוד מאחרי כן ויאמר נקי אנכי וממלכתי מעם יהוה עד עולם מדמי אבנר בן נר׃
29GXi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano.
29יחלו על ראש יואב ואל כל בית אביו ואל יכרת מבית יואב זב ומצרע ומחזיק בפלך ונפל בחרב וחסר לחם׃
30Tiel Joab kaj lia frato Abisxaj mortigis Abneron pro tio, ke li mortigis Asahelon, ilian fraton, en Gibeon dum la batalo.
30ויואב ואבישי אחיו הרגו לאבנר על אשר המית את עשהאל אחיהם בגבעון במלחמה׃
31Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li:Dissxiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la regxo David sekvis la mortintportilon.
31ויאמר דוד אל יואב ואל כל העם אשר אתו קרעו בגדיכם וחגרו שקים וספדו לפני אבנר והמלך דוד הלך אחרי המטה׃
32Kaj oni enterigis Abneron en HXebron; kaj la regxo levis sian vocxon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.
32ויקברו את אבנר בחברון וישא המלך את קולו ויבך אל קבר אבנר ויבכו כל העם׃
33Kaj la regxo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: CXu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?
33ויקנן המלך אל אבנר ויאמר הכמות נבל ימות אבנר׃
34Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraux pli ploris pro li la popolo.
34ידך לא אסרות ורגליך לא לנחשתים הגשו כנפול לפני בני עולה נפלת ויספו כל העם לבכות עליו׃
35Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon mangxi, dum estis ankoraux tago; sed David jxuris, dirante:Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaux la sunsubiro gustumos panon aux ion ajn.
35ויבא כל העם להברות את דוד לחם בעוד היום וישבע דוד לאמר כה יעשה לי אלהים וכה יסיף כי אם לפני בוא השמש אטעם לחם או כל מאומה׃
36Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio placxis al gxi, tiel same, kiel cxio, kion faris la regxo, placxis al la tuta popolo.
36וכל העם הכירו וייטב בעיניהם ככל אשר עשה המלך בעיני כל העם טוב׃
37Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la regxo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner.
37וידעו כל העם וכל ישראל ביום ההוא כי לא היתה מהמלך להמית את אבנר בן נר׃
38Kaj la regxo diris al siaj servantoj:CXu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaux en Izrael?
38ויאמר המלך אל עבדיו הלוא תדעו כי שר וגדול נפל היום הזה בישראל׃
39Sed mi hodiaux estas ankoraux malforta kaj apenaux sanktoleita kiel regxo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.
39ואנכי היום רך ומשוח מלך והאנשים האלה בני צרויה קשים ממני ישלם יהוה לעשה הרעה כרעתו׃