Esperanto

Hebrew: Modern

2 Samuel

4

1Kiam la filo de Saul auxdis, ke mortis Abner en HXebron, tiam liaj manoj mallevigxis kaj la tuta Izrael konsternigxis.
1וישמע בן שאול כי מת אבנר בחברון וירפו ידיו וכל ישראל נבהלו׃
2Du viroj tacxmentestroj estis cxe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Rehxab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; cxar Beerot ankaux estis kalkulata kiel apartenajxo de la Benjamenidoj.
2ושני אנשים שרי גדודים היו בן שאול שם האחד בענה ושם השני רכב בני רמון הבארתי מבני בנימן כי גם בארות תחשב על בנימן׃
3Sed la Beerotanoj forkuris en Gitaimon kaj logxis tie kiel fremduloj gxis nun.
3ויברחו הבארתים גתימה ויהיו שם גרים עד היום הזה׃
4De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la agxon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj sxi rapidis forkuri, li falis kaj farigxis lama. Lia nomo estis Mefibosxet.
4וליהונתן בן שאול בן נכה רגלים בן חמש שנים היה בבא שמעת שאול ויהונתן מיזרעאל ותשאהו אמנתו ותנס ויהי בחפזה לנוס ויפל ויפסח ושמו מפיבשת׃
5Rehxab kaj Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, iris kaj venis en la varmego de la tago en la domon de Isx-Bosxet, kiam li kusxis sian tagmezan kusxadon.
5וילכו בני רמון הבארתי רכב ובענה ויבאו כחם היום אל בית איש בשת והוא שכב את משכב הצהרים׃
6Kaj jen ili eniris en la mezon de la domo, kvazaux por preni tritikon, kaj frapis lin en la ventron; poste Rehxab kaj lia frato Baana forkuris.
6והנה באו עד תוך הבית לקחי חטים ויכהו אל החמש ורכב ובענה אחיו נמלטו׃
7Kiam ili eniris en la domon, li kusxis sur sia lito en sia dormocxambro; tial ili frapis lin kaj mortigis lin, kaj dehakis lian kapon, kaj prenis lian kapon, kaj iris laux la vojo al la ebenajxo dum la tuta nokto.
7ויבאו הבית והוא שכב על מטתו בחדר משכבו ויכהו וימתהו ויסירו את ראשו ויקחו את ראשו וילכו דרך הערבה כל הלילה׃
8Kaj ili alportis la kapon de Isx-Bosxet al David en HXebronon, kaj diris al la regxo:Jen estas la kapo de Isx-Bosxet, filo de Saul, via malamiko, kiu sercxis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la regxo, vengxon hodiaux pro Saul kaj pro lia idaro.
8ויבאו את ראש איש בשת אל דוד חברון ויאמרו אל המלך הנה ראש איש בשת בן שאול איבך אשר בקש את נפשך ויתן יהוה לאדני המלך נקמות היום הזה משאול ומזרעו׃
9Sed David respondis al Rehxab kaj al lia frato Baana, filoj de Rimon, la Beerotano, kaj diris al ili:Kiel vivas la Eternulo, kiu savis mian animon el cxiuj malfelicxoj,
9ויען דוד את רכב ואת בענה אחיו בני רמון הבארתי ויאמר להם חי יהוה אשר פדה את נפשי מכל צרה׃
10se tiun, kiu sciigis al mi, ke Saul mortis, kaj kiu pensis, ke li estas agrabla sciiganto, mi kaptis kaj mortigis en Ciklag, por rekompenci lin pro la sciigo:
10כי המגיד לי לאמר הנה מת שאול והוא היה כמבשר בעיניו ואחזה בו ואהרגהו בצקלג אשר לתתי לו בשרה׃
11kiel do oni devas agi kun malpiaj homoj, kiuj mortigis homon senkulpan en lia domo, sur lia lito? cxu mi ne devas repostuli lian sangon el viaj manoj, kaj ekstermi vin de sur la tero?
11אף כי אנשים רשעים הרגו את איש צדיק בביתו על משכבו ועתה הלוא אבקש את דמו מידכם ובערתי אתכם מן הארץ׃
12Kaj David ordonis al la servantoj; kaj cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en HXebron; kaj la kapon de Isx-Bosxet oni prenis kaj enterigis en la tombo de Abner en HXebron.
12ויצו דוד את הנערים ויהרגום ויקצצו את ידיהם ואת רגליהם ויתלו על הברכה בחברון ואת ראש איש בשת לקחו ויקברו בקבר אבנר בחברון׃