1Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.
1כה הראני אדני יהוה והנה יוצר גבי בתחלת עלות הלקש והנה לקש אחר גזי המלך׃
2Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
2והיה אם כלה לאכול את עשב הארץ ואמר אדני יהוה סלח נא מי יקום יעקב כי קטן הוא׃
3Tiam la Eternulo bedauxris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo.
3נחם יהוה על זאת לא תהיה אמר יהוה׃
4Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
4כה הראני אדני יהוה והנה קרא לרב באש אדני יהוה ותאכל את תהום רבה ואכלה את החלק׃
5Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
5ואמר אדני יהוה חדל נא מי יקום יעקב כי קטן הוא׃
6La Eternulo bedauxris ankaux tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
6נחם יהוה על זאת גם היא לא תהיה אמר אדני יהוה׃
7Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
7כה הראני והנה אדני נצב על חומת אנך ובידו אנך׃
8Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin;
8ויאמר יהוה אלי מה אתה ראה עמוס ואמר אנך ויאמר אדני הנני שם אנך בקרב עמי ישראל לא אוסיף עוד עבור לו׃
9kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam.
9ונשמו במות ישחק ומקדשי ישראל יחרבו וקמתי על בית ירבעם בחרב׃
10Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn;
10וישלח אמציה כהן בית אל אל ירבעם מלך ישראל לאמר קשר עליך עמוס בקרב בית ישראל לא תוכל הארץ להכיל את כל דבריו׃
11cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
11כי כה אמר עמוס בחרב ימות ירבעם וישראל גלה יגלה מעל אדמתו׃
12Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;
12ויאמר אמציה אל עמוס חזה לך ברח לך אל ארץ יהודה ואכל שם לחם ושם תנבא׃
13sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.
13ובית אל לא תוסיף עוד להנבא כי מקדש מלך הוא ובית ממלכה הוא׃
14Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
14ויען עמוס ויאמר אל אמציה לא נביא אנכי ולא בן נביא אנכי כי בוקר אנכי ובולס שקמים׃
15sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.
15ויקחני יהוה מאחרי הצאן ויאמר אלי יהוה לך הנבא אל עמי ישראל׃
16Kaj nun auxskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;
16ועתה שמע דבר יהוה אתה אמר לא תנבא על ישראל ולא תטיף על בית ישחק׃
17tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
17לכן כה אמר יהוה אשתך בעיר תזנה ובניך ובנתיך בחרב יפלו ואדמתך בחבל תחלק ואתה על אדמה טמאה תמות וישראל גלה יגלה מעל אדמתו׃