Esperanto

Hebrew: Modern

Amos

8

1Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.
1כה הראני אדני יהוה והנה כלוב קיץ׃
2Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin.
2ויאמר מה אתה ראה עמוס ואמר כלוב קיץ ויאמר יהוה אלי בא הקץ אל עמי ישראל לא אוסיף עוד עבור לו׃
3La kantoj de la palaco farigxos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur cxiu loko oni jxetos ilin silente.
3והילילו שירות היכל ביום ההוא נאם אדני יהוה רב הפגר בכל מקום השליך הס׃
4Auxskultu cxi tion, vi, kiuj penas engluti la malricxulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero,
4שמעו זאת השאפים אביון ולשבית ענוי ארץ׃
5kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;
5לאמר מתי יעבר החדש ונשבירה שבר והשבת ונפתחה בר להקטין איפה ולהגדיל שקל ולעות מאזני מרמה׃
6ni acxetos senhavulojn per mono kaj malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun la greno.
6לקנות בכסף דלים ואביון בעבור נעלים ומפל בר נשביר׃
7La Eternulo jxuris per la gloro de Jakob:Neniam Mi forgesos cxiujn iliajn farojn.
7נשבע יהוה בגאון יעקב אם אשכח לנצח כל מעשיהם׃
8CXu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros cxiuj gxiaj logxantoj? GXi tuta ekskuigxos kiel lago, gxi levigxos kaj mallevigxos kiel la Rivero de Egiptujo.
8העל זאת לא תרגז הארץ ואבל כל יושב בה ועלתה כאר כלה ונגרשה ונשקה כיאור מצרים׃
9En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.
9והיה ביום ההוא נאם אדני יהוה והבאתי השמש בצהרים והחשכתי לארץ ביום אור׃
10Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.
10והפכתי חגיכם לאבל וכל שיריכם לקינה והעליתי על כל מתנים שק ועל כל ראש קרחה ושמתיה כאבל יחיד ואחריתה כיום מר׃
11Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por auxskultado de la vortoj de la Eternulo.
11הנה ימים באים נאם אדני יהוה והשלחתי רעב בארץ לא רעב ללחם ולא צמא למים כי אם לשמע את דברי יהוה׃
12Kaj ili vagados de maro gxis maro, kaj de nordo gxis oriento ili migrados, por sercxi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos.
12ונעו מים עד ים ומצפון ועד מזרח ישוטטו לבקש את דבר יהוה ולא ימצאו׃
13En tiu tago senfortigxos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj,
13ביום ההוא תתעלפנה הבתולת היפות והבחורים בצמא׃
14kiuj nun jxuras per la peko de Samario, kaj diras:Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-SXeba! ili falos, kaj ne plu relevigxos.
14הנשבעים באשמת שמרון ואמרו חי אלהיך דן וחי דרך באר שבע ונפלו ולא יקומו עוד׃