Esperanto

Hebrew: Modern

Amos

9

1Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos.
1ראיתי את אדני נצב על המזבח ויאמר הך הכפתור וירעשו הספים ובצעם בראש כלם ואחריתם בחרב אהרג לא ינוס להם נס ולא ימלט להם פליט׃
2Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.
2אם יחתרו בשאול משם ידי תקחם ואם יעלו השמים משם אורידם׃
3Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.
3ואם יחבאו בראש הכרמל משם אחפש ולקחתים ואם יסתרו מנגד עיני בקרקע הים משם אצוה את הנחש ונשכם׃
4Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.
4ואם ילכו בשבי לפני איביהם משם אצוה את החרב והרגתם ושמתי עיני עליהם לרעה ולא לטובה׃
5La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektusxas landon, kaj gxi tiam fandigxas, kaj cxiuj logxantoj ploras; gxi tuta ekskuigxas kiel lago, mallevigxas kiel la Rivero de Egiptujo.
5ואדני יהוה הצבאות הנוגע בארץ ותמוג ואבלו כל יושבי בה ועלתה כיאר כלה ושקעה כיאר מצרים׃
6Li konstruis Sian logxejon en la cxielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
6הבונה בשמים מעלותו ואגדתו על ארץ יסדה הקרא למי הים וישפכם על פני הארץ יהוה שמו׃
7CXu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; cxu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?
7הלוא כבני כשיים אתם לי בני ישראל נאם יהוה הלוא את ישראל העליתי מארץ מצרים ופלשתיים מכפתור וארם מקיר׃
8Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.
8הנה עיני אדני יהוה בממלכה החטאה והשמדתי אתה מעל פני האדמה אפס כי לא השמיד אשמיד את בית יעקב נאם יהוה׃
9Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.
9כי הנה אנכי מצוה והנעותי בכל הגוים את בית ישראל כאשר ינוע בכברה ולא יפול צרור ארץ׃
10De glavo mortos cxiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras:Malfelicxo ne alproksimigxos al ni kaj ne trafos nin.
10בחרב ימותו כל חטאי עמי האמרים לא תגיש ותקדים בעדינו הרעה׃
11En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi resxtopos gxiajn brecxojn, Mi restarigos la detruitajxon, kaj Mi rekonstruos gxin, kiel en la tempo antikva,
11ביום ההוא אקים את סכת דויד הנפלת וגדרתי את פרציהן והרסתיו אקים ובניתיה כימי עולם׃
12por ke ili ekposedu la restajxon de Edom kaj ankaux cxiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.
12למען יירשו את שארית אדום וכל הגוים אשר נקרא שמי עליהם נאם יהוה עשה זאת׃
13Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj farigxos fruktoportaj.
13הנה ימים באים נאם יהוה ונגש חורש בקצר ודרך ענבים במשך הזרע והטיפו ההרים עסיס וכל הגבעות תתמוגגנה׃
14Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.
14ושבתי את שבות עמי ישראל ובנו ערים נשמות וישבו ונטעו כרמים ושתו את יינם ועשו גנות ואכלו את פריהם׃
15Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.
15ונטעתים על אדמתם ולא ינתשו עוד מעל אדמתם אשר נתתי להם אמר יהוה אלהיך׃