Esperanto

Hebrew: Modern

Obadiah

1

1Vizio de Obadja. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Levigxu, ni iru milite kontraux lin.
1חזון עבדיה כה אמר אדני יהוה לאדום שמועה שמענו מאת יהוה וציר בגוים שלח קומו ונקומה עליה למלחמה׃
2Vidu, Mi faris vin malgranda inter la nacioj; vi estas tre malestimata.
2הנה קטן נתתיך בגוים בזוי אתה מאד׃
3La fiereco de via koro delogis vin; logxante en la fendegoj de rokoj, sur via alta sidejo, vi diras en via koro: Kiu depusxos min sur la teron?
3זדון לבך השיאך שכני בחגוי סלע מרום שבתו אמר בלבו מי יורדני ארץ׃
4Sed se vi ecx levigxus tiel alte, kiel aglo, aux se vi arangxus vian neston inter la steloj, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.
4אם תגביה כנשר ואם בין כוכבים שים קנך משם אורידך נאם יהוה׃
5CXu sxtelistoj venis al vi, aux noktaj rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili sxtelus nur tiom, kiom suficxus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus ja forgesitajn berojn.
5אם גנבים באו לך אם שודדי לילה איך נדמיתה הלוא יגנבו דים אם בצרים באו לך הלוא ישאירו עללות׃
6Kiel forte Esav estas prisercxita kaj liaj kasxejoj estas traesploritaj!
6איך נחפשו עשו נבעו מצפניו׃
7Al la limo vin pusxis cxiuj viaj interliganoj, trompis kaj perfortis vin viaj amikoj; la mangxantoj de via pano metis sub vin kaptilon, kiun vi ecx ne rimarkis.
7עד הגבול שלחוך כל אנשי בריתך השיאוך יכלו לך אנשי שלמך לחמך ישימו מזור תחתיך אין תבונה בו׃
8En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la sagxulojn cxe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav.
8הלוא ביום ההוא נאם יהוה והאבדתי חכמים מאדום ותבונה מהר עשו׃
9Ektimos viaj kuragxuloj, ho Teman, por ke cxiuj sur la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo.
9וחתו גבוריך תימן למען יכרת איש מהר עשו מקטל׃
10Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por cxiam.
10מחמס אחיך יעקב תכסך בושה ונכרת לעולם׃
11En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaux estis kiel unu el ili.
11ביום עמדך מנגד ביום שבות זרים חילו ונכרים באו שערו ועל ירושלם ידו גורל גם אתה כאחד מהם׃
12Vi devus ne rigardi la malfelicxan tagon de via frato, la tagon de lia forpusxiteco, kaj vi devus ne gxoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero.
12ואל תרא ביום אחיך ביום נכרו ואל תשמח לבני יהודה ביום אבדם ואל תגדל פיך ביום צרה׃
13Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfelicxo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfelicxo, nek tusxi ilian havajxon en la tago de ilia malfelicxo.
13אל תבוא בשער עמי ביום אידם אל תרא גם אתה ברעתו ביום אידו ואל תשלחנה בחילו ביום אידו׃
14Vi devus ne stari cxe la vojdisigxo, por ekstermi iliajn forsavigxintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfelicxo.
14ואל תעמד על הפרק להכרית את פליטיו ואל תסגר שרידיו ביום צרה׃
15CXar proksima estas la tago de la Eternulo kontraux cxiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon.
15כי קרוב יום יהוה על כל הגוים כאשר עשית יעשה לך גמלך ישוב בראשך׃
16CXar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos cxiam cxiuj nacioj; ili trinkos, trinkos gxisfunde, gxis ili farigxos kiel tute ne ekzistintaj.
16כי כאשר שתיתם על הר קדשי ישתו כל הגוים תמיד ושתו ולעו והיו כלוא היו׃
17Sed sur la monto Cion estos savigxo, kaj gxi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis.
17ובהר ציון תהיה פליטה והיה קדש וירשו בית יעקב את מורשיהם׃
18La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos gxin kaj ekstermos gxin, kaj neniu restos el la domo de Esav; cxar la Eternulo tion diris.
18והיה בית יעקב אש ובית יוסף להבה ובית עשו לקש ודלקו בהם ואכלום ולא יהיה שריד לבית עשו כי יהוה דבר׃
19Kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la logxantoj de la malaltajxo la Filisxtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon.
19וירשו הנגב את הר עשו והשפלה את פלשתים וירשו את שדה אפרים ואת שדה שמרון ובנימן את הגלעד׃
20Kaj tiu multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana gxis Carfat kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn sudajn.
20וגלת החל הזה לבני ישראל אשר כנענים עד צרפת וגלת ירושלם אשר בספרד ירשו את ערי הנגב׃
21Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por jugxi la monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo.
21ועלו מושעים בהר ציון לשפט את הר עשו והיתה ליהוה המלוכה׃