1Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.
1דברי קהלת בן דוד מלך בירושלם׃
2Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo.
2הבל הבלים אמר קהלת הבל הבלים הכל הבל׃
3Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?
3מה יתרון לאדם בכל עמלו שיעמל תחת השמש׃
4Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
4דור הלך ודור בא והארץ לעולם עמדת׃
5Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi levigxas.
5וזרח השמש ובא השמש ואל מקומו שואף זורח הוא שם׃
6Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.
6הולך אל דרום וסובב אל צפון סובב סבב הולך הרוח ועל סביבתיו שב הרוח׃
7CXiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne plenigxas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas cxiam denove.
7כל הנחלים הלכים אל הים והים איננו מלא אל מקום שהנחלים הלכים שם הם שבים ללכת׃
8CXiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado, kaj ne plenigxas la orelo de auxdado.
8כל הדברים יגעים לא יוכל איש לדבר לא תשבע עין לראות ולא תמלא אזן משמע׃
9Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.
9מה שהיה הוא שיהיה ומה שנעשה הוא שיעשה ואין כל חדש תחת השמש׃
10Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, cxi tio estas nova; sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni.
10יש דבר שיאמר ראה זה חדש הוא כבר היה לעלמים אשר היה מלפננו׃
11Ne restis memoro pri la antauxuloj; kaj ankaux pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro cxe tiuj, kiuj estos poste.
11אין זכרון לראשנים וגם לאחרנים שיהיו לא יהיה להם זכרון עם שיהיו לאחרנה׃
12Mi, Predikanto, estis regxo super Izrael en Jerusalem.
12אני קהלת הייתי מלך על ישראל בירושלם׃
13Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la sagxo cxion, kio farigxas sub la cxielo:cxi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.
13ונתתי את לבי לדרוש ולתור בחכמה על כל אשר נעשה תחת השמים הוא ענין רע נתן אלהים לבני האדם לענות בו׃
14Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.
14ראיתי את כל המעשים שנעשו תחת השמש והנה הכל הבל ורעות רוח׃
15Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
15מעות לא יוכל לתקן וחסרון לא יוכל להמנות׃
16Mi meditis kun mia koro tiele:Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da sagxo kaj scio.
16דברתי אני עם לבי לאמר אני הנה הגדלתי והוספתי חכמה על כל אשר היה לפני על ירושלם ולבי ראה הרבה חכמה ודעת׃
17Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux cxi tio estas ventajxo.
17ואתנה לבי לדעת חכמה ודעת הוללות ושכלות ידעתי שגם זה הוא רעיון רוח׃
18CXar cxe multe da sagxeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.
18כי ברב חכמה רב כעס ויוסיף דעת יוסיף מכאוב׃