1Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone.
1שמר רגליך כאשר תלך אל בית האלהים וקרוב לשמע מתת הכסילים זבח כי אינם יודעים לעשות רע׃
2Ne rapidu kun via busxo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.
2אל תבהל על פיך ולבך אל ימהר להוציא דבר לפני האלהים כי האלהים בשמים ואתה על הארץ על כן יהיו דבריך מעטים׃
3CXar songxo prezentigxas per multe da agado, kaj parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj.
3כי בא החלום ברב ענין וקול כסיל ברב דברים׃
4Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar malagrablaj al Li estas malsagxuloj:kion vi promesis, tion plenumu.
4כאשר תדר נדר לאלהים אל תאחר לשלמו כי אין חפץ בכסילים את אשר תדר שלם׃
5Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi.
5טוב אשר לא תדר משתדור ולא תשלם׃
6Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj?
6אל תתן את פיך לחטיא את בשרך ואל תאמר לפני המלאך כי שגגה היא למה יקצף האלהים על קולך וחבל את מעשה ידיך׃
7CXe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion.
7כי ברב חלמות והבלים ודברים הרבה כי את האלהים ירא׃
8Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan, kaj plej altaj ilin kontrolas.
8אם עשק רש וגזל משפט וצדק תראה במדינה אל תתמה על החפץ כי גבה מעל גבה שמר וגבהים עליהם׃
9Kaj superecon en cxio havas tiu lando, en kiu la regxo servas al la tero.
9ויתרון ארץ בכל היא מלך לשדה נעבד׃
10Kiu amas monon, tiu ne satigxos per mono; kaj kiu amas ricxecon, al tiu gxi ne donos utilon:ankaux cxi tio estas vantajxo.
10אהב כסף לא ישבע כסף ומי אהב בהמון לא תבואה גם זה הבל׃
11Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro, krom vidi gxin per siaj okuloj?
11ברבות הטובה רבו אוכליה ומה כשרון לבעליה כי אם ראית עיניו׃
12Dolcxa estas la dormo de laboranto, cxu li mangxas malmulte aux multe; sed trosateco ne lasas la ricxulon dormi.
12מתוקה שנת העבד אם מעט ואם הרבה יאכל והשבע לעשיר איננו מניח לו לישון׃
13Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro.
13יש רעה חולה ראיתי תחת השמש עשר שמור לבעליו לרעתו׃
14Kaj pereas cxi tiu ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano.
14ואבד העשר ההוא בענין רע והוליד בן ואין בידו מאומה׃
15Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.
15כאשר יצא מבטן אמו ערום ישוב ללכת כשבא ומאומה לא ישא בעמלו שילך בידו׃
16Kaj cxi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?
16וגם זה רעה חולה כל עמת שבא כן ילך ומה יתרון לו שיעמל לרוח׃
17Kaj cxiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitigxo, en malsano kaj malagrablajxoj!
17גם כל ימיו בחשך יאכל וכעס הרבה וחליו וקצף׃
18Jen, kion mi vidis:ke estas bone kaj bele mangxi kaj trinki kaj gxui plezurojn de cxiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; cxar tio estas lia apartenajxo.
18הנה אשר ראיתי אני טוב אשר יפה לאכול ולשתות ולראות טובה בכל עמלו שיעמל תחת השמש מספר ימי חיו אשר נתן לו האלהים כי הוא חלקו׃
19Kaj se al iu homo Dio donis ricxecon kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj gxui plezuron de siaj laboroj, cxi tio estas dono de Dio.
19גם כל האדם אשר נתן לו האלהים עשר ונכסים והשליטו לאכל ממנו ולשאת את חלקו ולשמח בעמלו זה מתת אלהים היא׃
20CXar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio donas al li gxojon de lia koro.
20כי לא הרבה יזכר את ימי חייו כי האלהים מענה בשמחת לבו׃