1Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda gxi estas por la homo:
1יש רעה אשר ראיתי תחת השמש ורבה היא על האדם׃
2se al iu homo Dio donas ricxecon kaj havon kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus, sed Dio ne donas al li la povon konsumi gxin, nur fremda homo gxin konsumas-cxi tio estas vantajxo kaj malfacila doloro.
2איש אשר יתן לו האלהים עשר ונכסים וכבוד ואיננו חסר לנפשו מכל אשר יתאוה ולא ישליטנו האלהים לאכל ממנו כי איש נכרי יאכלנו זה הבל וחלי רע הוא׃
3Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon, kaj ecx bonan enterigon li ne havus-tiam mi dirus:Pli felicxa ol li estas abortito.
3אם יוליד איש מאה ושנים רבות יחיה ורב שיהיו ימי שניו ונפשו לא תשבע מן הטובה וגם קבורה לא היתה לו אמרתי טוב ממנו הנפל׃
4CXar cxi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kasxigxos lia nomo.
4כי בהבל בא ובחשך ילך ובחשך שמו יכסה׃
5Ecx la sunon li ne vidis kaj ne konis-al li estas pli trankvile ol al tiu.
5גם שמש לא ראה ולא ידע נחת לזה מזה׃
6Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne gxuus, cxu ne al unu loko cxiuj iros?
6ואלו חיה אלף שנים פעמים וטובה לא ראה הלא אל מקום אחד הכל הולך׃
7CXiuj laboroj de homo estas por lia busxo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.
7כל עמל האדם לפיהו וגם הנפש לא תמלא׃
8Kaj kian superecon havas la sagxulo antaux malsagxulo, la inteligenta malricxulo antaux aliaj vivaj estajxoj?
8כי מה יותר לחכם מן הכסיל מה לעני יודע להלך נגד החיים׃
9Pli bone estas vidi per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.
9טוב מראה עינים מהלך נפש גם זה הבל ורעות רוח׃
10Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate, kia estas la homo, kaj ke li ne povas jugxe batali kun Tiu, kiu estas pli forta ol li.
10מה שהיה כבר נקרא שמו ונודע אשר הוא אדם ולא יוכל לדין עם שהתקיף ממנו׃
11CXar ekzistas multe da aferoj, kiuj plimultigas la vantajxon; kian do superecon havas la homo?
11כי יש דברים הרבה מרבים הבל מה יתר לאדם׃
12CXar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?
12כי מי יודע מה טוב לאדם בחיים מספר ימי חיי הבלו ויעשם כצל אשר מי יגיד לאדם מה יהיה אחריו תחת השמש׃