1Post tiuj okazintajxoj, dum la regxado de Artahxsxast, regxo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de HXilkija,
1ואחר הדברים האלה במלכות ארתחשסתא מלך פרס עזרא בן שריה בן עזריה בן חלקיה׃
2filo de SXalum, filo de Cadok, filo de Ahxitub,
2בן שלום בן צדוק בן אחיטוב׃
3filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot,
3בן אמריה בן עזריה בן מריות׃
4filo de Zerahxja, filo de Uzi, filo de Buki,
4בן זרחיה בן עזי בן בקי׃
5filo de Abisxua, filo de Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la cxefpastro.
5בן אבישוע בן פינחס בן אלעזר בן אהרן הכהן הראש׃
6Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la regxo donis al li cxion laux lia deziro, cxar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.
6הוא עזרא עלה מבבל והוא ספר מהיר בתורת משה אשר נתן יהוה אלהי ישראל ויתן לו המלך כיד יהוה אלהיו עליו כל בקשתו׃
7Ankaux kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la regxo Artahxsxast.
7ויעלו מבני ישראל ומן הכהנים והלוים והמשררים והשערים והנתינים אל ירושלם בשנת שבע לארתחשסתא המלך׃
8Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la regxo.
8ויבא ירושלם בחדש החמישי היא שנת השביעית למלך׃
9CXar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, cxar la mano de lia Dio favore estis super li.
9כי באחד לחדש הראשון הוא יסד המעלה מבבל ובאחד לחדש החמישי בא אל ירושלם כיד אלהיו הטובה עליו׃
10CXar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi gxin, kaj por instrui en Izrael legxojn kaj ordonojn.
10כי עזרא הכין לבבו לדרוש את תורת יהוה ולעשת וללמד בישראל חק ומשפט׃
11Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la regxo Artahxsxast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn legxojn pri Izrael:
11וזה פרשגן הנשתון אשר נתן המלך ארתחשסתא לעזרא הכהן הספר ספר דברי מצות יהוה וחקיו על ישראל׃
12Artahxsxast, regxo de la regxoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri la legxoj de Dio de la cxielo, pacon kaj saluton.
12ארתחשסתא מלך מלכיא לעזרא כהנא ספר דתא די אלה שמיא גמיר וכענת׃
13De mi estas ordonite, ke en mia regno cxiu el la popolo de Izrael kaj el gxiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi.
13מני שים טעם די כל מתנדב במלכותי מן עמה ישראל וכהנוהי ולויא למהך לירושלם עמך יהך׃
14CXar vi estas sendata de la regxo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laux la en via mano trovigxanta legxo de via Dio,
14כל קבל די מן קדם מלכא ושבעת יעטהי שליח לבקרא על יהוד ולירושלם בדת אלהך די בידך׃
15kaj por tien forporti la argxenton kaj oron, kiun la regxo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies logxejo estas en Jerusalem,
15ולהיבלה כסף ודהב די מלכא ויעטוהי התנדבו לאלה ישראל די בירושלם משכנה׃
16kaj la tutan argxenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem.
16וכל כסף ודהב די תהשכח בכל מדינת בבל עם התנדבות עמא וכהניא מתנדבין לבית אלההם די בירושלם׃
17Acxetu tuj pro tiu mono bovojn, sxafojn, kaj sxafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj versxoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem.
17כל קבל דנה אספרנא תקנא בכספא דנה תורין דכרין אמרין ומנחתהון ונסכיהון ותקרב המו על מדבחה די בית אלהכם די בירושלם׃
18Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera argxento kaj oro, tion laux la volo de via Dio faru.
18ומה די עליך ועל אחיך ייטב בשאר כספא ודהבה למעבד כרעות אלהכם תעבדון׃
19Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaux la Dio de Jerusalem.
19ומאניא די מתיהבין לך לפלחן בית אלהך השלם קדם אלה ירושלם׃
20Kaj cxion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la regxa trezorejo.
20ושאר חשחות בית אלהך די יפל לך למנתן תנתן מן בית גנזי מלכא׃
21Kaj de mi, Artahxsxast, la regxo, estas farata ordono al cxiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke cxio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la legxoj de Dio de la cxielo, estu tuj plenumata,
21ומני אנה ארתחשסתא מלכא שים טעם לכל גזבריא די בעבר נהרה די כל די ישאלנכון עזרא כהנה ספר דתא די אלה שמיא אספרנא יתעבד׃
22gxis jena kvanto:argxento gxis cent kikaroj, tritiko gxis cent kor�oj, vino gxis cent bat�oj, ankaux oleo gxis cent bat�oj, kaj salo en kvanto senlima.
22עד כסף ככרין מאה ועד חנטין כרין מאה ועד חמר בתין מאה ועד בתין משח מאה ומלח די לא כתב׃
23CXio, kio estas ordonita de Dio de la cxielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la cxielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la regxon, aux liajn infanojn.
23כל די מן טעם אלה שמיא יתעבד אדרזדא לבית אלה שמיא די למה להוא קצף על מלכות מלכא ובנוהי׃
24Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn.
24ולכם מהודעין די כל כהניא ולויא זמריא תרעיא נתיניא ופלחי בית אלהא דנה מנדה בלו והלך לא שליט למרמא עליהם׃
25Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.
25ואנת עזרא כחכמת אלהך די בידך מני שפטין ודינין די להון דאנין לכל עמה די בעבר נהרה לכל ידעי דתי אלהך ודי לא ידע תהודעון׃
26Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon.
26וכל די לא להוא עבד דתא די אלהך ודתא די מלכא אספרנא דינה להוא מתעבד מנה הן למות הן לשרשו הן לענש נכסין ולאסורין׃
27Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,
27ברוך יהוה אלהי אבותינו אשר נתן כזאת בלב המלך לפאר את בית יהוה אשר בירושלם׃
28kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.
28ועלי הטה חסד לפני המלך ויועציו ולכל שרי המלך הגברים ואני התחזקתי כיד יהוה אלהי עלי ואקבצה מישראל ראשים לעלות עמי׃