Esperanto

Hebrew: Modern

Ezra

8

1Jen estas la cxefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de regxado de la regxo Artahxsxast:
1ואלה ראשי אבתיהם והתיחשם העלים עמי במלכות ארתחשסתא המלך מבבל׃
2el la idoj de Pinehxas:Gersxom; el la idoj de Itamar:Daniel; el la idoj de David:HXatusx;
2מבני פינחס גרשם מבני איתמר דניאל מבני דויד חטוש׃
3el la idoj de SXehxanja:el la idoj de Parosx:Zehxarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
3מבני שכניה מבני פרעש זכריה ועמו התיחש לזכרים מאה וחמשים׃
4el la idoj de Pahxat-Moab:Eljehoenaj, filo de Zerahxja, kaj kun li ducent virseksuloj;
4מבני פחת מואב אליהועיני בן זרחיה ועמו מאתים הזכרים׃
5el la idoj de SXehxanja:la filo de Jahxaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;
5מבני שכניה בן יחזיאל ועמו שלש מאות הזכרים׃
6el la idoj de Adin:Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;
6ומבני עדין עבד בן יונתן ועמו חמשים הזכרים׃
7el la idoj de Elam:Jesxaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;
7ומבני עילם ישעיה בן עתליה ועמו שבעים הזכרים׃
8el la idoj de SXefatja:Zebadja, filo de Mihxael, kaj kun li okdek virseksuloj;
8ומבני שפטיה זבדיה בן מיכאל ועמו שמנים הזכרים׃
9el la idoj de Joab:Obadja, filo de Jehxiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;
9מבני יואב עבדיה בן יחיאל ועמו מאתים ושמנה עשר הזכרים׃
10el la idoj de SXelomit:la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;
10ומבני שלומית בן יוספיה ועמו מאה וששים הזכרים׃
11el la idoj de Bebaj:Zehxarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;
11ומבני בבי זכריה בן בבי ועמו עשרים ושמנה הזכרים׃
12el la idoj de Azgad:Johxanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;
12ומבני עזגד יוחנן בן הקטן ועמו מאה ועשרה הזכרים׃
13el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj:Elifelet, Jeiel, kaj SXemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;
13ומבני אדניקם אחרנים ואלה שמותם אליפלט יעיאל ושמעיה ועמהם ששים הזכרים׃
14el la idoj de Bigvaj:Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.
14ומבני בגוי עותי וזבוד ועמו שבעים הזכרים׃
15Kaj mi kolektis ilin cxe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
15ואקבצם אל הנהר הבא אל אהוא ונחנה שם ימים שלשה ואבינה בעם ובכהנים ומבני לוי לא מצאתי שם׃
16Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, SXemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zehxarjan, kaj Mesxulamon, la cxefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn;
16ואשלחה לאליעזר לאריאל לשמעיה ולאלנתן וליריב ולאלנתן ולנתן ולזכריה ולמשלם ראשים וליויריב ולאלנתן מבינים׃
17kaj mi donis al ili komision al Ido, la cxefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.
17ואוצאה אותם על אדו הראש בכספיא המקום ואשימה בפיהם דברים לדבר אל אדו אחיו הנתונים בכספיא המקום להביא לנו משרתים לבית אלהינו׃
18Kaj ili venigis al ni, cxar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon sagxan el la idoj de Mahxli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,
18ויביאו לנו כיד אלהינו הטובה עלינו איש שכל מבני מחלי בן לוי בן ישראל ושרביה ובניו ואחיו שמנה עשר׃
19kaj HXasxabjan, kaj kun li Jesxajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek;
19ואת חשביה ואתו ישעיה מבני מררי אחיו ובניהם עשרים׃
20kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; cxiuj ili estis registritaj laux siaj nomoj.
20ומן הנתינים שנתן דויד והשרים לעבדת הלוים נתינים מאתים ועשרים כלם נקבו בשמות׃
21Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaux nia Dio, por peti de Li gxustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
21ואקרא שם צום על הנהר אהוא להתענות לפני אלהינו לבקש ממנו דרך ישרה לנו ולטפנו ולכל רכושנו׃
22CXar mi hontis peti de la regxo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraux malamikoj sur la vojo; cxar ni tiele diris al la regxo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por cxiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraux cxiuj, kiuj Lin forlasas.
22כי בשתי לשאול מן המלך חיל ופרשים לעזרנו מאויב בדרך כי אמרנו למלך לאמר יד אלהינו על כל מבקשיו לטובה ועזו ואפו על כל עזביו׃
23Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li auxskultis nin.
23ונצומה ונבקשה מאלהינו על זאת ויעתר לנו׃
24Kaj mi apartigis el la cxefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili SXerebjan kaj HXasxabjan kaj dek el iliaj fratoj.
24ואבדילה משרי הכהנים שנים עשר לשרביה חשביה ועמהם מאחיהם עשרה׃
25Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj cxiuj Izraelidoj, kiuj tie trovigxis.
25ואשקולה להם את הכסף ואת הזהב ואת הכלים תרומת בית אלהינו ההרימו המלך ויעציו ושריו וכל ישראל הנמצאים׃
26Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn, da argxentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;
26ואשקלה על ידם כסף ככרים שש מאות וחמשים וכלי כסף מאה לככרים זהב מאה ככר׃
27da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro.
27וכפרי זהב עשרים לאדרכנים אלף וכלי נחשת מצהב טובה שנים חמודת כזהב׃
28Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaux la argxento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.
28ואמרה אלהם אתם קדש ליהוה והכלים קדש והכסף והזהב נדבה ליהוה אלהי אבתיכם׃
29Maldormu, kaj gardu tion, gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj, Levidoj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la cxambroj de la domo de la Eternulo.
29שקדו ושמרו עד תשקלו לפני שרי הכהנים והלוים ושרי האבות לישראל בירושלם הלשכות בית יהוה׃
30Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.
30וקבלו הכהנים והלוים משקל הכסף והזהב והכלים להביא לירושלם לבית אלהינו׃
31Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo.
31ונסעה מנהר אהוא בשנים עשר לחדש הראשון ללכת ירושלם ויד אלהינו היתה עלינו ויצילנו מכף אויב ואורב על הדרך׃
32Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.
32ונבוא ירושלם ונשב שם ימים שלשה׃
33En la kvara tago la argxento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pinehxas, kune kun Jozabad, filo de Jesxua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.
33וביום הרביעי נשקל הכסף והזהב והכלים בבית אלהינו על יד מרמות בן אוריה הכהן ועמו אלעזר בן פינחס ועמהם יוזבד בן ישוע ונועדיה בן בנוי הלוים׃
34CXio estis farita lauxnombre kaj lauxpeze, kaj cxio pesita estis tiutempe enskribita.
34במספר במשקל לכל ויכתב כל המשקל בעת ההיא׃
35La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael:dek du bovojn, pro la tuta Izrael, nauxdek ses sxafojn, sepdek sep sxafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, cxion kiel bruloferon al la Eternulo.
35הבאים מהשבי בני הגולה הקריבו עלות לאלהי ישראל פרים שנים עשר על כל ישראל אילים תשעים וששה כבשים שבעים ושבעה צפירי חטאת שנים עשר הכל עולה ליהוה׃
36Kaj oni transdonis la ordonojn de la regxo al la satrapoj de la regxo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj cxi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.
36ויתנו את דתי המלך לאחשדרפני המלך ופחוות עבר הנהר ונשאו את העם ואת בית האלהים׃