1Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne vidataj.
1כי האמונה היא חסן הבטחון במקוה והוכחת דברים לא נראים׃
2CXar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston.
2ובה נחלו האבות עדות׃
3Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantajxoj.
3באמונה נבין כי העולמות נעשו בדבר האלהים למען אשר יצא הנראה מן הנעלם׃
4Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, cxar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per gxi li, mortinte, ankoraux parolas.
4באמונה הקריב הבל לאלהים זבח טוב מקין אשר היה לו לעדות כי צדיק הוא בהעיד אלהים על מנחתיו ובה עודנו מדבר אחרי מותו׃
5Per la fido HXanohx estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, cxar Dio lin transportis; cxar antaux lia transporto estis atestite pri li, ke li placxis al Dio;
5באמונה לקח חנוך לבלתי ראותו המות ואיננו כי לקח אתו אלהים והועד עליו לפני הלקחו כי את האלהים התהלך׃
6kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas.
6ובלי אמונה לא יוכל איש להיות רצוי אל האלהים כי כל הקרב אליו צריך להאמין כי יש אלהים וגמול הוא משיב לדרשיו׃
7Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux fido.
7באמונה בנה נח ביראת יהוה את התבה להצלת ביתו אתרי אשר צוה על דברים לא נראים עדין וירשע בה את העולם ויהי לירש הצדקה עקב האמונה׃
8Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.
8באמונה שמע אברהם כאשר נקרא ללכת אל הארץ אשר יירשנה ויצא ולא ידע אנה יבוא׃
9Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;
9באמונה היה גר בארץ ההבטחה כמו בנכריה וישב באהלים הוא ויצחק ויעקב אשר ירשו עמו ההבטחה ההיא׃
10cxar li sercxis la urbon havantan la fundamentojn, kies arhxitekturisto kaj konstruanto estas Dio.
10כי חכה לעיר אשר יסודתה נאמנה ובונה ומכוננה האלהים׃
11Per la fido ankaux Sara mem ricevis kapablon gravedigxi, ecx post la ordinara agxo, cxar sxi kredis la Promesinton fidela;
11באמונה שרה גם היא קבלה הכח להזריע ותלד אחרי בלתה כי חשבה לנאמן את המבטיח׃
12sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.
12על כן מאחד אשר כמעט מת גופו יצאו ככוכבי השמים לרב וכחול על שפת הים אשר לא יספר׃
13CXiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
13כפי אמונה מתו כל אלה ולא השיגו את ההבטחות רק מרחוק ראו אותן ויבטחו וישמחו לקראתן ויודו כי גרים הם ותושבים בארץ׃
14CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.
14הלא המדברים כזאת יודיעו כי הם מבקשי ארץ מושב׃
15Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri.
15ואם היתה דעתם על הארץ ההיא אשר יצאו ממנה הלא היה בידם לשוב אליה׃
16Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.
16אכן נכספו למושב טוב ממנו והוא בשמים ועל כן לא בוש האלהים להקרא אלהיהם כי הכין להם עיר׃
17Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
17באמונה העלה אברהם את יצחק כאשר נסה ואת יחידו הקריב המקבל את ההבטחות׃
18nome tiu, al kiu estis dirite:Per Isaak oni nomos vian idaron;
18אשר נאמר לו כי ביצחק יקרא לך זרע׃
19pensante, ke Dio povas relevi lin ecx el la mortintoj; el kie ankaux li en similajxo lin retrovis.
19ויחשב בלבו כי יכול יוכל אלהים להחיות גם את המתים על כן גם הושב אליו להיות למשל׃
20Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj.
20באמונה ברך יצחק את יעקב ואת עשו וידבר על העתידות׃
21Per la fido Jakob, mortante, benis cxiun el la filoj de Jozef, kaj adorklinigxis sur la supro de sia bastono.
21באמונה ברך יעקב את שני בני יוסף לפני מותו וישתחו על ראש המטה׃
22Per la fido Jozef, cxe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis.
22באמונה הזכיר יוסף בקרב קצו את יציאת בני ישראל ויצו על אדות עצמותיו׃
23Per la fido Moseo, naskigxinte, estis kasxata tri monatojn de la gepatroj, cxar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la regxo.
23באמונה הצפינו את משה אבותיו שלשה ירחים אהרי הולדו כראתם את הילד כי טוב הוא ולא יראו את מצות המלך׃
24Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono,
24באמונה מאן משה כאשר גדל להקרא בן לבת פרעה׃
25plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan gxuadon de peko,
25ויבחר לסבל את עני עם אלהים מלהתענג לשעה בתענוגי החטא׃
26taksante la riprocxon de Kristo pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la estonta rekompenco.
26בחשבו את חרפת המשיח לעשר גדול מאצרות מצרים כי הביט אל הגמול׃
27Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la regxo; cxar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.
27באמונה עזב את ארץ מצרים ולא ירא מחמת המלך כי היה כראה אשר איננו נראה ויתחזק׃
28Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tusxu ilin.
28באמונה עשה את הפסח ונתינת הדם למען אשר לא יגע המשחית בבכוריהם׃
29Per la fido li trapasis la Rugxan Maron kvazaux sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.
29באמונה עברו את ים סוף ביבשה אשר נסו מצרים גם המה לעבר בו ויטבעו׃
30Per la fido la muroj de Jerihxo falis, cxirkauxirite sep tagojn.
30באמונה נפלו חומות יריחו אחרי הקיפו אותן שבעת ימים׃
31Per la fido la malcxastistino Rahxab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco.
31באמונה לא אבדה רחב הזונה עם הסוררים כי אספה את המרגלים אל ביתה בשלום׃
32Kaj kion mi diru plu? cxar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj SXimsxon kaj Jiftahx kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
32ומה אמר עוד הן תקצר לי העת אם אספר מעשי גדעון וברק ושמשון ויפתח ודוד ושמואל והנביאים׃
33kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la busxojn de leonoj,
33אשר באמונה כבשו ממלכות ופעלו צדק והשגו הבטחות וסכרו פי אריות׃
34estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.
34וכבו גבורת האש ונמלטו מפי החרב והתחזקו מחלים ועשו חיל במלחמה והפילו מחנות זרים׃
35Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan relevigxon;
35נשים לקחו מתחיה את מתיהן ואחרים רטשו בענוים ולא אבו להנצל למען יזכו לתחיה טובה ממנה׃
36kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo;
36מהם נסו בתעלולים ובמכות וגם נמסרו לכבל ומסגר׃
37ili estis sxtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate
37נסקלו באבנים נסרו במגרה נבחנו ביסורים מתו לפי חרב וינעו עטופי עורת כבשים ועזים בחסר ובעצר רעה ויגון׃
38(je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kasxejoj de la tero.
38אשר העולם לא היה כדי להם הם תעו במדבר ובהרים ובמערות ובנקיקי הארץ׃
39Kaj cxiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson,
39וכל אלה אף היתה להם העדות בגלל אמונתם לא קבלו את ההבטחה׃
40cxar Dio antauxvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.
40למען אשר לא ישלמו בלעדינו כי צפה לנו אלהים מקדם טובה יתרה׃