Esperanto

Hebrew: Modern

Isaiah

23

1Profetajxo pri Tiro: Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.
1משא צר הילילו אניות תרשיש כי שדד מבית מבוא מארץ כתים נגלה למו׃
2Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;
2דמו ישבי אי סחר צידון עבר ים מלאוך׃
3sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.
3ובמים רבים זרע שחר קציר יאור תבואתה ותהי סחר גוים׃
4Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.
4בושי צידון כי אמר ים מעוז הים לאמר לא חלתי ולא ילדתי ולא גדלתי בחורים רוממתי בתולות׃
5Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro.
5כאשר שמע למצרים יחילו כשמע צר׃
6Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.
6עברו תרשישה הילילו ישבי אי׃
7CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime.
7הזאת לכם עליזה מימי קדם קדמתה יבלוה רגליה מרחוק לגור׃
8Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?
8מי יעץ זאת על צר המעטירה אשר סחריה שרים כנעניה נכבדי ארץ׃
9La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de cxiu gloro, por humiligi cxiujn eminentulojn de la lando.
9יהוה צבאות יעצה לחלל גאון כל צבי להקל כל נכבדי ארץ׃
10Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarsxisx; jam nenio vin zonas.
10עברי ארצך כיאר בת תרשיש אין מזח עוד׃
11Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikajxojn.
11ידו נטה על הים הרגיז ממלכות יהוה צוה אל כנען לשמד מעזניה׃
12Kaj Li diris:Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Levigxu, transiru al la Kitidoj; sed ankaux tie vi ne havos trankvilecon.
12ויאמר לא תוסיפי עוד לעלוז המעשקה בתולת בת צידון כתיים קומי עברי גם שם לא ינוח לך׃
13Jen la lando de la HXaldeoj:cxi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano gxin fondis por la logxantoj de la dezerto; ili starigis siegxajn turojn, detruis gxiajn palacojn, faris gxin ruino.
13הן ארץ כשדים זה העם לא היה אשור יסדה לציים הקימו בחיניו עררו ארמנותיה שמה למפלה׃
14Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar detruita estas via potenco.
14הילילו אניות תרשיש כי שדד מעזכן׃
15En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu regxo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malcxastistino:
15והיה ביום ההוא ונשכחת צר שבעים שנה כימי מלך אחד מקץ שבעים שנה יהיה לצר כשירת הזונה׃
16Prenu la harpon, cxirkauxiru la urbon, ho forgesita malcxastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin.
16קחי כנור סבי עיר זונה נשכחה היטיבי נגן הרבי שיר למען תזכרי׃
17Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalcxastajn donacojn kaj malcxastados kun cxiuj regnoj de la mondo sur la suprajxo de la tero.
17והיה מקץ שבעים שנה יפקד יהוה את צר ושבה לאתננה וזנתה את כל ממלכות הארץ על פני האדמה׃
18Kaj gxia komercenspezo kaj gxiaj promalcxastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj logxas antaux la vizagxo de la Eternulo, estos gxia komercenspezo, por ke ili mangxu sate kaj havu belajn vestojn.
18והיה סחרה ואתננה קדש ליהוה לא יאצר ולא יחסן כי לישבים לפני יהוה יהיה סחרה לאכל לשבעה ולמכסה עתיק׃