1Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas gxin kaj sxangxas gxian aspekton kaj disjxetas gxiajn logxantojn.
1הנה יהוה בוקק הארץ ובולקה ועוה פניה והפיץ ישביה׃
2Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.
2והיה כעם ככהן כעבד כאדניו כשפחה כגברתה כקונה כמוכר כמלוה כלוה כנשה כאשר נשא בו׃
3Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; cxar la Eternulo tion diris.
3הבוק תבוק הארץ והבוז תבוז כי יהוה דבר את הדבר הזה׃
4Funebras kaj velkas la lando, senfortigxas kaj velkas la mondo, senfortigxas la eminentuloj de la popolo de la lando.
4אבלה נבלה הארץ אמללה נבלה תבל אמללו מרום עם הארץ׃
5Kaj la tero estas malpurigita de siaj logxantoj; cxar ili malobeis la instruon, sxangxis la legxon, detruis la eternan interligon.
5והארץ חנפה תחת ישביה כי עברו תורת חלפו חק הפרו ברית עולם׃
6Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpigxis tiuj, kiuj logxas sur gxi; pro tio forbrulis la logxantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.
6על כן אלה אכלה ארץ ויאשמו ישבי בה על כן חרו ישבי ארץ ונשאר אנוש מזער׃
7Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.
7אבל תירוש אמללה גפן נאנחו כל שמחי לב׃
8CXesigxis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la gajeco de harpo.
8שבת משוש תפים חדל שאון עליזים שבת משוש כנור׃
9Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj.
9בשיר לא ישתו יין ימר שכר לשתיו׃
10Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.
10נשברה קרית תהו סגר כל בית מבוא׃
11Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.
11צוחה על היין בחוצות ערבה כל שמחה גלה משוש הארץ׃
12En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.
12נשאר בעיר שמה ושאיה יכת שער׃
13CXar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj:kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.
13כי כה יהיה בקרב הארץ בתוך העמים כנקף זית כעוללת אם כלה בציר׃
14Ili levos sian vocxon kaj gxojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.
14המה ישאו קולם ירנו בגאון יהוה צהלו מים׃
15Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.
15על כן בארים כבדו יהוה באיי הים שם יהוה אלהי ישראל׃
16De la rando de la tero ni auxdis kantadon:Gloro al la justulo; sed mi diras:Ho mi malfelicxa, ho mi malfelicxa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.
16מכנף הארץ זמרת שמענו צבי לצדיק ואמר רזי לי רזי לי אוי לי בגדים בגדו ובגד בוגדים בגדו׃
17Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxantoj de la tero.
17פחד ופחת ופח עליך יושב הארץ׃
18Kaj tiu, kiu forkuros de la vocxo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; cxar la aperturoj de alte malfermigxis kaj la fundamento de la tero ekskuigxis.
18והיה הנס מקול הפחד יפל אל הפחת והעולה מתוך הפחת ילכד בפח כי ארבות ממרום נפתחו וירעשו מוסדי ארץ׃
19Forte diskrevis la tero, forte dispecigxis la tero, forte skuigxis la tero.
19רעה התרעעה הארץ פור התפוררה ארץ מוט התמוטטה ארץ׃
20SXanceligxas la tero kiel ebriulo, kaj balancigxas kiel hamako; kaj pezas sur gxi gxia krimeco; kaj gxi falis, kaj ne plu levigxos.
20נוע תנוע ארץ כשכור והתנודדה כמלונה וכבד עליה פשעה ונפלה ולא תסיף קום׃
21Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la tacxmentojn de la alto en la cxielo kaj la regxojn de la tero sur la tero.
21והיה ביום ההוא יפקד יהוה על צבא המרום במרום ועל מלכי האדמה על האדמה׃
22Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos ensxlositaj en sxlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.
22ואספו אספה אסיר על בור וסגרו על מסגר ומרב ימים יפקדו׃
23Kaj rugxigxos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekregxos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaux Liaj plejagxuloj.
23וחפרה הלבנה ובושה החמה כי מלך יהוה צבאות בהר ציון ובירושלם ונגד זקניו כבוד׃