Esperanto

Hebrew: Modern

Isaiah

25

1Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi lauxdos Vian nomon; cxar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj farigxis efektivajxoj kaj verajxoj.
1יהוה אלהי אתה ארוממך אודה שמך כי עשית פלא עצות מרחוק אמונה אמן׃
2CXar Vi faris el urbo amason da sxtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruigxos.
2כי שמת מעיר לגל קריה בצורה למפלה ארמון זרים מעיר לעולם לא יבנה׃
3Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.
3על כן יכבדוך עם עז קרית גוים עריצים ייראוך׃
4CXar Vi farigxis fortikajxo por senhavulo, fortikajxo por malricxulo en lia mizero, rifugxejo kontraux pluvego, ombro kontraux varmego; cxar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraux muron.
4כי היית מעוז לדל מעוז לאביון בצר לו מחסה מזרם צל מחרב כי רוח עריצים כזרם קיר׃
5Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallauxtigita la kantado de la potenculoj.
5כחרב בציון שאון זרים תכניע חרב בצל עב זמיר עריצים יענה׃
6Kaj la Eternulo Cebaot faros por cxiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasajxoj, festenon el bona vino, el grasajxoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.
6ועשה יהוה צבאות לכל העמים בהר הזה משתה שמנים משתה שמרים שמנים ממחים שמרים מזקקים׃
7Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras cxiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super cxiuj gentoj.
7ובלע בהר הזה פני הלוט הלוט על כל העמים והמסכה הנסוכה על כל הגוים׃
8Li neniigos la morton por cxiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forvisxos la larmojn de cxiuj vizagxoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; cxar la Eternulo tion diris.
8בלע המות לנצח ומחה אדני יהוה דמעה מעל כל פנים וחרפת עמו יסיר מעל כל הארץ כי יהוה דבר׃
9Kaj oni diros en tiu tago:Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni gxoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
9ואמר ביום ההוא הנה אלהינו זה קוינו לו ויושיענו זה יהוה קוינו לו נגילה ונשמחה בישועתו׃
10CXar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
10כי תנוח יד יהוה בהר הזה ונדוש מואב תחתיו כהדוש מתבן במי מדמנה׃
11Kaj se li etendos siajn manojn meze de gxi, kiel nagxanto etendas, por nagxi, tiam humiligxos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj.
11ופרש ידיו בקרבו כאשר יפרש השחה לשחות והשפיל גאותו עם ארבות ידיו׃
12Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, jxetos sur la teron al la polvo.
12ומבצר משגב חומתיך השח השפיל הגיע לארץ עד עפר׃