1Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.
1ויהי אחרי כלותו לדבר את כל דבריו באזני העם ויבא אל כפר נחום׃
2Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaux mortanta.
2ועבד לאחד משרי המאות חלה למות והוא יקר לו מאד׃
3Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.
3וישמע את שמע ישוע וישלח אליו מזקני היהודים וישאל מאתו לבוא ולהושיע את עבדו׃
4Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;
4ויבאו אל ישוע ויתחננו לו מאד ויאמרו ראוי הוא אשר תעשה בקשתו׃
5cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.
5כי אהב עמנו הוא והוא בנה לנו את בית הכנסת׃
6Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;
6וילך אתם ישוע ויהי כאשר קרב אל הבית וישלח אליו שר המאה על ידי רעיו לאמר לו בי אדני אל נא תטריח את עצמך כי אינני כדי שתבוא בצל קורתי׃
7pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos.
7ובעבור זאת גם את עצמי לא חשבתי ראוי לבוא אליך אך דבר נא דבר וירפא נערי׃
8CXar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.
8כי גם אנכי איש נתון תחת השלטון יש תחת ידי אנשי צבא ואמרתי לזה לך והלך ולזה בוא ובא ולעבדי עשה זאת ועשה׃
9Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.
9וישמע ישוע את דבריו ויתמה עליו ויפן ויאמר אל ההמון ההלך אחריו אמר אני לכם גם בישראל לא מצאתי אמונה גדולה כזאת׃
10Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.
10וישובו השלוחים אל הבית וימצאו את העבד החלה והוא נרפא׃
11Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.
11ויהי ממחרת וילך אל עיר ושמה נעים ורבים מתלמידיו הלכים אתו והמון עם רב׃
12Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.
12הוא קרב אל שער העיר והנה מוציאים מת בן יחיד לאמו והיא אלמנה ועמה רבים מעם העיר׃
13Kaj kiam la Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi:Ne ploru.
13וכראות אתה האדון נכמרו רחמיו עליה ויאמר לה אל תבכי׃
14Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Levigxu.
14ויגש ויגע בארון והנשאים עמדו ויאמר עלם אמר אני אליך קומה׃
15Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.
15ויתעודד המת ויחל לדבר ויתנהו לאמו׃
16Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.
16ותאחז כלם רעדה וישבחו את האלהים ויאמרו כי נביא גדול קם בקרבנו וכי פקד האלהים את עמו׃
17Kaj cxi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta cxirkauxajxo.
17ויצא הדבר הזה בכל יהודה ובכל הככר׃
18Kaj la discxiploj de Johano sciigis lin pri cxio tio.
18ותלמידי יוחנן הגידו לו את כל אלה׃
19Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?
19ויקרא אליו יוחנן שנים מתלמידיו וישלחם אל ישוע לאמר לו האתה הוא הבא אם נחכה לאחר׃
20Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris:Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?
20ויבאו אליו האנשים ויאמרו יוחנן המטביל שלחנו אליך לאמר האתה הוא הבא אם נחכה לאחר׃
21En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.
21בעת ההיא רפא רבים מחליים ומנגעים ומרוחות רעות ולעורים רבים נתן ראות עינים׃
22Kaj li respondis kaj diris al ili:Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj auxdis:blinduloj vidas, lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, mortintoj levigxas, al malricxuloj evangelio estas predikata.
22ויען ישוע ויאמר להם לכו והגידו ליוחנן את אשר ראיתם ואשר שמעתם כי עורים ראים ופסחים מתהלכים ומצרעים מטהרים וחרשים שומעים ומתים קמים ועניים מתבשרים׃
23Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.
23ואשרי אשר לא יכשל בי׃
24Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?
24ויהי כאשר הלכו להם שלוחי יוחנן ויחל לדבר אל המון העם על אדות יוחנן ויאמר מה זה יצאתם המדברה לראות הקנה אשר ינוע ברוח׃
25Sed kion vi eliris, por vidi? cxu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, trovigxas en domoj de regxoj.
25ואם לא מה זה יצאתם לראות האיש לבוש בגדי עדנים הנה המלבשים בגדי תפארת והמענגים בחצרות המלכים המה׃
26Sed kion vi eliris, por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
26ועתה מה זה יצאתם לראות אם לראות איש נביא הן אני אמר לכם כי אף גדול הוא מנביא׃
27CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.
27זה הוא אשר כתוב עליו הנני שלח מלאכי לפניך ופנה דרכך לפניך׃
28Mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.
28כי אמר אני לכם אין איש בילודי אשה גדול מיוחנן המטביל אך הקטן במלכות האלהים גדול הוא ממנו׃
29Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, auxdinte, pravigis Dion, cxar ili ricevis la bapton de Johano.
29וכל העם והמכסים כשמעם הצדיקו את האלהים ויטבלו בטבילת יוחנן׃
30Sed la Fariseoj kaj la legxistoj rifuzis por si la intencon de Dio, cxar ili ne estis baptitaj de li.
30אך הפרושים ובעלי התורה נאצו את עצת האלהים על נפשם ולא נטבלו על ידו׃
31Al kio do mi komparos la homojn de cxi tiu generacio? kaj al kio ili similas?
31ויאמר האדון עתה אל מי אדמה את אנשי הדור הזה ואל מי הם דמים׃
32Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
32דמים הם לילדים הישבים בשוק וקראים זה אל זה ואמרים חללנו לכם בחלילים ולא רקדתם קוננו לכם קינה ולא בכיתם׃
33CXar Johano, la Baptisto, venis, nek mangxante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras:Li havas demonon.
33כי בא יוחנן המטביל לחם לא אכל ויין לא שתה ואמרתם שד בו׃
34La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante; kaj vi diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!
34ובא בן האדם והוא אכל ושתה ואמרתם הנה זולל וסבא ורע למוכסים ולחטאים׃
35Kaj la sagxeco estas pravigita de cxiuj siaj infanoj.
35ותצדק החכמה על ידי כל בניה׃
36Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li mangxu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidigxis cxe mangxo.
36ויבקש ממנו אחד מן הפרושים לאכל אתו לחם ויבא אל בית הפרוש ויסב׃
37Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo,
37והנה אשה אחת בעיר והיא חטאת שמעה כי הוא מסב בית הפרוש ותבא פך שמן המור׃
38kaj starante malantauxe cxe liaj piedoj, plorante, sxi komencis priversxi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj visxis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj sxmiris ilin per la sxmirajxo.
38ותעמד לרגליו מאחריו ותבך ותחל להרטיב את רגליו בדמעות ותנגב אתן בשערות ראשה ותשק את רגליו ותמשח אתן בשמן׃
39Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:CXi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tusxas, ke sxi estas pekulino.
39וירא הפרוש הקרא אתו ויאמר בלבו אלו היה זה נביא כי עתה ידע ידע מי היא זאת ואי זו היא הנגעת בו כי אשה חטאת היא׃
40Kaj responde Jesuo diris al li:Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:Majstro, parolu.
40ויען ישוע ויאמר אליו שמעון דבר לי אליך ויאמר רבי דבר׃
41Unu pruntedoninto havis du sxuldantojn; unu sxuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.
41שני חיבים היו לנשה אחד האחד חיב לו דינרים חמש מאות והשני דינרים חמשים׃
42Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaux la sxuldon. Kiu el ili do lin pli amos?
42ויהי באשר לא השיגה ידם לשלם וישמט את שניהם ועתה אמר נא מי משניהם ירבה לאהבה אתו׃
43Simon responde diris:Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan sxuldon. Kaj li diris al li:Vi prave jugxis.
43ויען שמעון ויאמר אחשב כי האיש ההוא אשר הרבה להשמיט לו ויאמר אליו כן שפטת׃
44Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:CXu vi vidas cxi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed sxi priversxis miajn piedojn per siaj larmoj kaj visxis ilin per siaj haroj.
44ויפן אל האשה ויאמר אל שמעון הראית את האשה הזאת הנה באתי אל ביתך ומים על רגלי לא נתת והיא הרטיבה את רגלי בדמעות ותנגב בשערותיה׃
45Vi ne donis al mi kison; sed sxi, de la tempo, kiam mi eniris, ne cxesis kisadi miajn piedojn.
45נשיקה לא נשקתני והיא מאז באתי לא חדלה מנשק את רגלי׃
46Vi ne sxmiris mian kapon per oleo; sed sxi sxmiris miajn piedojn per sxmirajxo.
46בשמן לא משחת את ראשי והיא בשמן המור משחה את רגלי׃
47Pro tio mi diras al vi:SXiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; cxar sxi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.
47לכן אני אמר אליך נסלחו לה חטאתיה הרבות כי הרבה אהבה ואשר נסלח לו מעט הוא אהב מעט׃
48Kaj li diris al sxi:Viaj pekoj estas pardonitaj.
48ויאמר אליה נסלחו לך חטאתיך׃
49Kaj tiuj, kiuj sidis cxe mangxo kun li, komencis diri inter si:Kiu estas cxi tiu, kiu ecx pardonas pekojn?
49ויחלו המסבים עמו לאמר בלבם מי הוא זה אשר גם יסלח חטאים׃
50Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.
50ויאמר אל האשה אמונתך הושיעה לך לכי לשלום׃