1Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilagxoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du,
1ויהי אחרי כן ויעבר מעיר אל עיר ומכפר אל כפר קורא ומבשר את מלכות האלהים ושנים העשר אתו׃
2kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj:Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,
2ונשים אשר נרפאו מרוחות רעות ומחליים מרים הנקראה מגדלית אשר גרשו ממנה שבעה שדים׃
3kaj Joana, edzino de HXuzas, la cxambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.
3ויוחנה אשת כוזא סוכן הורדוס ושושנה ואחרות רבות אשר שרתהו מנכסיהן׃
4Kaj kiam granda homamaso kolektigxis, kaj homoj el cxiu urbo venis al li, li diris per parabolo:
4ויהי בהתאסף המון עם רב אשר יצאו אליו מעיר ועיר וידבר במשל׃
5La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la cxielo formangxis ilin.
5הזורע יצא לזרע את זרעו ובזרעו נפל מן הזרע על יד הדרך וירמס ועוף השמים אכלו׃
6Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, cxar ili ne havis malsekajxon.
6ויש אשר נפל על הסלע ויצמח וייבש כי לא היתה לו לחה׃
7Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin.
7ויש אשר נפל בתוך הקצים ויצמחו הקצים עמו וימעכהו׃
8Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
8ויש אשר נפל על האדמה הטובה ויצמח ויעש פרי מאה שערים כזאת דבר ויזעק מי אשר אזנים לו לשמע ישמע׃
9Kaj liaj discxiploj demandis al li, kia estas cxi tiu parabolo.
9וישאלהו תלמידיו לאמר מה המשל הזה׃
10Kaj li diris:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj auxdante, ili ne komprenu.
10ויאמר לכם נתן לדעת את סודות מלכות האלהים ולאחרים במשלים למען בראתם לא יראו ובשמעם לא יבינו׃
11La parabolo estas jena:La semo estas la vorto de Dio.
11וזה הוא המשל הזרע דבר אלהים הוא׃
12Kaj la falintaj apud la vojo estas tiuj, kiuj auxdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.
12ואשר על יד הדרך הם השמעים ואחר כן בא השטן ונשא את הדבר מלבם פן יאמינו ונושעו׃
13Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.
13ואשר על הסלע הם המקבלים בשמחה את הדבר בשמעם ושרש אין להם רק לשעה מאמינים ובעת הנסיון יסגו אחור׃
14Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj auxdis, kaj dum sia irado sufokigxas per zorgoj kaj ricxo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.
14ואשר נפל בין הקצים הם השמעים והוליכם להם וימכו בדאגות ובעשר ובתאות החיים ופרי לא ישוו למו׃
15Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton.
15ואשר באדמה הטובה הם השמרים בלב טוב וטהור את הדבר אשר שמעו ועשים פרי בתוחלת׃
16Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras gxin per vazo, aux forsxovas gxin sub liton; sed metas gxin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.
16ואין איש מדליק נר אשר יכסה אותו בכלי או ישימהו תחת המטה כי אם על המנורה יעלהו למען יראו כל באי הבית את האור׃
17CXar estas kasxita nenio, kio ne malkasxigxos; kaj ne estas io sekreta, kio ne konigxos kaj klare elmontrigxos.
17כי אין דבר נעלם אשר לא יגלה ואין גנוז אשר לא יודע ובא לאור׃
18Atentu do, kiamaniere vi auxdas; cxar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita ecx tio, kion li sxajne havas.
18לכן ראו איך תשמעון כי כל אשר יש לו נתון ינתן לו וכל אשר אין לו גם את אשר הוא חשב להיות לו יקח ממנו׃
19Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.
19ויבאו אליו אמו ואחיו ולא יכלו לגשת אליו מפני העם׃
20Kaj oni sciigis lin:Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.
20ויגד לו לאמר אמך ואחיך עמדים בחוץ והם חפצים לראותך׃
21Sed respondante, li diris al ili:Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio, kaj gxin plenumas.
21ויען ויאמר אליהם אמי ואחי הם השמעים ועשים את דבר האלהים׃
22Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en sxipeton li kaj liaj discxiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmarigxis.
22ויהי היום וירד אל אניה הוא ותלמידיו ויאמר אליהם נעברה אל עבר הים וישוטו הימה׃
23Sed dum ili veturis, li endormigxis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute plenigxis de akvo, kaj estis en dangxero.
23ויהי בלכתם באניה וישכב ויישן ורוח סערה ירדה על הים וישטפו עליהם המים ויהיו בסכנה׃
24Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li levigxis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili cxesigxis, kaj farigxis sereno.
24ויגשו ויעירו אותו לאמר מורה מורה אבדנו ויעור ויגער ברוח ובמשברי ים וישתקו ותהי דממה׃
25Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar li ordonas ecx al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.
25ויאמר אליהם איה אמונתכם וייראו ויתמהו ויאמרו איש אל רעהו מי אפוא הוא המצוה גם את הרוחות ואת המים וישמעו לו׃
26Kaj ili sxipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraux Galileo.
26ויעברו ויבאו אל ארץ הגדריים אשר ממול הגליל׃
27Kaj kiam li surbordigxis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj logxis ne en domo, sed en la tomboj.
27ויצא אל היבשה ויפגשהו איש מן העיר אשר שדים בו מימים רבים ובגד לא לבש ובבית לא ישב כי אם בקברים׃
28Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.
28וירא את ישוע ויפל לפניו ויקרא בקול גדול מה לי ולך ישוע בן אל עליון מבקש אני ממך אשר לא תענני׃
29CXar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. CXar gxi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per cxenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.
29כי צוה את הרוח הטמא לצאת מן האיש כי ימים רבים חטף אתו ונאסר בזיקים ונשמר בכבלים והיה בנתקו את המוסרות ונדחף ביד השד אל המדברות׃
30Kaj Jesuo demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li diris:Legio; cxar multaj demonoj eniris en lin.
30וישאל אתו ישוע לאמר מה שמך ויאמר לגיון שמי כי שדים רבים נכנסו בו׃
31Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon.
31ויתחנן לו לבלתי צות אתם לרדת אל התהום׃
32Kaj estis tie granda grego da porkoj, pasxtigxantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.
32ויהי שם עדר חזירים רבים על המרעה בהר ויתחננו לו כי יניח להם לבוא אל תוכם וינח להם׃
33Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutajxo en la lagon, kaj sufokigxis.
33ויצאו השדים מן האדם ההוא ויבאו בחזירים וישתער העדר מן המורד אל הים ויטבע׃
34Kaj kiam iliaj pasxtistoj vidis la okazintajxon, ili forkuris, kaj rakontis gxin en la urbo kaj en la kamparo.
34וינוסו הרעים כראותם את אשר נעשה ויגידו הדבר בעיר ובכפרים׃
35Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, cxe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.
35ויצאו לראת את אשר נעשה ויבאו אל ישוע וימצאו שם את האדם אשר יצאו ממנו השדים ישב לרגלי ישוע מלבש וטוב שכל וייראו׃
36Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto sanigxis.
36ויספרו להם הראים איך נרפא אחוז השדים׃
37Kaj la tuta homamaso, el la cxirkauxajxo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; cxar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en sxipeton kaj returne veturis.
37ויבקשו ממנו כל המון חבל הגדריים ללכת מאתם כי אימה גדולה נפלה עליהם וירד אל האניה וישב׃
38Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante:
38ויבקש ממנו האיש אשר יצאו ממנו השדים לשבת אתו וישלח אתו ישוע באמרו׃
39Reiru al via domo, kaj rakontu cxion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo cxion, kion Jesuo faris por li.
39שוב לביתך וספר הגדלות אשר עשה לך האלהים וילך לו וישמע בכל העיר את הגדלות אשר עשה לו ישוע׃
40Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj atendis lin.
40ויהי בשוב ישוע ויקבל אתו העם כי כלם היו מחכים לו׃
41Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin jxetis antaux la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;
41והנה בא איש ושמו יאיר והוא ראש בית הכנסת ויפל לרגלי ישוע ויתחנן לו לבוא אתו אל ביתו׃
42cxar li havis unu solan filinon, proksimume dekdujaran, kaj sxi estis mortanta. Kaj dum li iris, la homamaso cxirkauxpremis lin.
42כי בת יחידה כשתים עשרה שנה היתה לו והיא נוטה למות ויהי בלכתו שמה וידחקהו המון העם׃
43Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti resanigita de iu,
43ואשה זבת דם שתים עשרה שנה אשר הוציאה כל קנינה לרפאים ואין איש יכל לרפאתה׃
44venis malantaux lin, kaj tusxis la randon de lia vestajxo; kaj tuj sxia sangofluo cxesigxis.
44היא קרבה מאחריו ותגע בציצת בגדו וזוב דמה עמד פתאם׃
45Kaj Jesuo diris:Kiu min tusxis? Kaj kiam cxiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso cxirkauxas kaj premas vin.
45ויאמר ישוע מי זה נגע בי וכלם כחשו ויאמר פטרוס והעמדים אצלו מורה המון העם דחקים ולחצים אתך ואתה תאמר מי נגע בי׃
46Sed Jesuo diris:Iu min tusxis; cxar mi sentis, ke de mi eliris potenco.
46ויאמר ישוע נגע בי אדם כי ידעתי אשר יצאה ממני גבורה׃
47Kaj kiam la virino ekvidis, ke sxi ne estas kasxita, sxi venis tremanta, kaj, sin jxetante antaux lin, sciigis antaux la tuta popolo, pro kia motivo sxi tusxis lin, kaj kiel sxi estas tuj sanigita.
47ותרא האשה כי לא נסתרה ממנו ותחרד לקראתו ותפל לפניו ותגד באזני כל העם על מה נגעה בו ואיך נרפאה פתאם׃
48Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en pacon.
48ויאמר אליה חזקי בתי אמונתך הושיעה לך לכי לשלום׃
49Dum li ankoraux parolis, jen iu venis de la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino jam mortis; ne gxenu la instruiston.
49עודנו מדבר ואיש בא מבית ראש הכנסת ויאמר מתה בתך אל תטריח את המורה׃
50Sed Jesuo, auxdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj sxi estos savita.
50וישמע ישוע ויען ויאמר לו אל תירא אך האמן והיא תושע׃
51Kaj kiam li venis al la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.
51ויבא הביתה ולא הניח לאיש לבוא אתו בלתי אם לפטרוס וליעקב וליוחנן ולאבי הילדה ולאמה׃
52Kaj cxiuj ploris kaj gxemis pro sxi; sed li diris:Ne ploru; cxar sxi ne mortis, sed dormas.
52וכלם בכים וספדים לה ויאמר אל תבכו כי לא מתה אך ישנה היא׃
53Kaj ili mokridis lin, sciante, ke sxi mortis.
53וישחקו עליו באשר ידעו כי מתה׃
54Sed li, preninte sxian manon, vokis sxin, dirante:Knabino, levigxu.
54והוא אחז בידה ויקרא לאמר הילדה קומי׃
55Kaj sxia spirito revenis, kaj sxi tuj starigxis; kaj li ordonis, ke oni donu al sxi mangxi.
55ותשב רוחה ותקם פתאם ויצו לתת לה לאכול׃
56Kaj sxiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al neniu tion, kio estis farita.
56וישתוממו אביה ואמה והוא צוה אתם לבלתי הגיד לאיש את אשר נעשה׃