Esperanto

Hebrew: Modern

Mark

5

1Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.
1ויבאו אל עבר הים אל ארץ הגדרים׃
2Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,
2והוא יצא מן האניה והנה איש בא לקראתו מבין הקברים אשר רוח טמאה בו׃
3kiu havis logxejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin ecx per kateno;
3ומושבו בקברים וגם בעבתים לא יכל איש לאסרו׃
4cxar li ofte estis cxirkauxligita per katenoj kaj cxenoj, kaj la cxenoj estis dissxiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovagxigi lin.
4כי פעמים הרבה אסרוהו בכבלים ובעבתים וינתק את העבתים וישבר את הכבלים ואין איש יכל לכבשו׃
5Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj.
5ותמיד לילה ויומם היה בהרים ובקברים צעק ופצע את עצמו באבנים׃
6Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li;
6ויהי כראותו את ישוע מרחוק וירץ וישתחו לו׃
7kaj kriante per lauxta vocxo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.
7ויצעק בקול גדול ויאמר מה לי ולך ישוע בן אל עליון באלהים אני משביעך אשר לא תענני׃
8CXar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro.
8כי הוא אמר אליו צא רוח טמא מן האדם הזה׃
9Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, cxar ni estas multaj.
9וישאל אתו מה שמך ויען ויאמר לגיון שמי כי רבים אנחנו׃
10Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.
10ויתחנן אליו מאד לבלתי שלחם אל מחוץ לארץ׃
11Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj.
11ועדר חזירים רבים היה שם במרעה ההרים׃
12Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.
12ויתחננו לו כל השדים לאמר שלחנו אל החזירים ונבאה אל תוכם׃
13Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro.
13וינח להם ויצאו רוחות הטמאה ויבאו בחזירים וישתער העדר מן המורד אל הים כאלפים במספר ויטבעו בים׃
14Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.
14וינוסו רעי החזירים ויגידו זאת בעיר ובשדות ויצאו לראות מה נהיתה׃
15Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.
15ויבאו אל ישוע ויראו את אחוז השדים אשר הלגיון בו והוא יושב מלבש וטוב שכל וייראו׃
16Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.
16ויספרו להם הראים את אשר נעשה לאחוז השדים ואת דבר החזירים׃
17Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.
17ויחלו להתחנן לו לסור מגבוליהם׃
18Kaj kiam li eniris en la sxipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.
18ויהי ברדתו אל האניה התחנן אליו האיש אשר היה אחוז שדים לתתו לשבת עמו׃
19Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili cxion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.
19ולא הניח לו כי אם אמר אליו שוב לביתך אל בני משפחתך והגד להם את הגדלות אשר עשה לך יהוה ויחנך׃
20Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis cxion, kion faris Jesuo por li; kaj cxiuj miregis.
20וילך לו ויחל לקרא בעשר הערים את הגדלות אשר עשה לו ישוע ויתמהו כלם׃
21Kaj kiam Jesuo retransiris en la sxipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektigxis al li; kaj li estis apud la maro.
21וישב ישוע לעבר באניה אל עבר הים ויקהל אליו המון רב והוא על שפת הים׃
22Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaux liaj piedoj,
22והנה בא אחד מראשי הכנסת ושמו יאיר וירא אתו ויפל לרגליו׃
23kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur sxin, por ke sxi savigxu kaj vivu.
23ויתחנן אליו מאד לאמר בתי הקטנה חלתה עד למות אנא בוא נא ושים ידיך עליה למען תרפא ותחיה׃
24Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
24וילך אתו וילכו אחריו המון רב וידחקהו׃
25Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,
25ואשה היתה זבת דם שתים עשרה שנה׃
26kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontrauxe ecx pli malsanigxis,
26והיא סבלה הרבה תחת ידי רפאים רבים והוציאה את כל אשר לה ולא להועיל ויהי חליה חזק מאד׃
27auxdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaux lin, kaj tusxis lian mantelon.
27ויהי כשמעה את שמע ישוע ותבוא בהמון העם מאחריו ותגע בבגדו׃
28CXar sxi diris:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
28כי אמרה רק אם אגע בבגדיו אושע׃
29Kaj tuj la fonto de sxia sango sekigxis, kaj sxi korpe sentis, ke sxi resanigxis el sia malsano.
29וייבש מקור דמיה פתאם ותבן בבשרה כי נרפא נגעה׃
30Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?
30וברגע ידע ישוע בנפשו כי גבורה יצאה ממנו ויפן בתוך העם ויאמר מי נגע בבגדי׃
31Kaj liaj discxiploj diris al li:Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj cxu vi diras:Kiu min tusxis?
31ויאמר אליו תלמידיו אתה ראה את ההמון דוחק אתך ואמרת מי נגע בי׃
32Kaj li cxirkauxrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.
32ויבט סביב לראות את אשר עשתה זאת׃
33Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio farigxis al sxi, venis kaj falis antaux li, kaj diris al li la tutan veron.
33ותירא האשה ותחרד כי ידעה את אשר נעשה לה ותבא ותפל לפניו ותגד לו את האמת כלה׃
34Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.
34ויאמר אליה בתי אמונתך הושיעה לך לכי לשלום וחיית מנגעך׃
35Dum li ankoraux parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraux gxenas la instruiston?
35עודנו מדבר והנה באים מבית ראש הכנסת לאמר בתך מתה למה תטריח עוד את המורה׃
36Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.
36וכשמע ישוע את הדבר אשר דברו ויאמר אל ראש הכנסת אל תירא רק האמינה׃
37Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.
37ולא הניח לאיש ללכת אתו בלתי אם לפטרוס וליעקב וליוחנן אחי יעקב׃
38Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre gxemantajn.
38ויבא בית ראש הכנסת וירא המון הבכים והמיללים הרבה׃
39Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.
39ובבאו אמר אליהם מה תהמו ותבכו הנערה לא מתה אך ישנה היא׃
40Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte cxiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.
40וישחקו לו והוא גרש את כלם ויקח את אבי הנערה ואת אמה ואת אשר אתו ויבא החדרה אשר שם שכבת הנערה׃
41Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al sxi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Levigxu.
41ויאחז ביד הנערה ויאמר אליה טליתא קומי אשר פרושו הילדה אני אמר לך קומי נא׃
42Kaj tuj levigxis la knabineto kaj piediris; cxar sxi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.
42ומיד קמה הילדה ותתהלך והיא בת שתים עשרה שנה וישמו שמה גדולה׃
43Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciigxu pri tio; kaj li ordonis doni al sxi mangxi.
43ויזהר אותם מאד שלא יודע הדבר לאיש ויאמר לתת לה לאכול׃