1Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj discxiploj lin sekvis.
1ויצא משם ויבא אל ארצו וילכו אחריו תלמידיו׃
2Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin auxdante, miris, dirante:De kie tiu viro havas tion? kaj:Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj?
2וביום השבת החל ללמד בבית הכנסת וישמעו רבים וישתוממו לאמר מאין לזה כאלה ומה היא החכמה הנתונה לו עד אשר נעשו גבורות כאלה על ידיו׃
3CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.
3הלא זה הוא החרש בן מרים ואחי יעקב ויוסי ויהודה ושמעון והלא אחיותיו אתנו פה ויהי להם למכשול׃
4Kaj Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.
4ויאמר אליהם ישוע אין הנביא נקלה כי אם בארצו ובין קרוביו ובביתו׃
5Kaj li povis tie fari nenian potencajxon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.
5ולא יכל לעשות שם פלא רק על חלשים מעטים שם את ידיו וירפאם׃
6Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilagxojn, instruante.
6ויתמה על חסרון אמונתם ויסב בכפרים סבוב ולמד׃
7Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;
7ויקרא אל שנים העשר ויחל לשלח אותם שנים שנים ויתן להם שלטן על רוחות הטמאה׃
8kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;
8ויצו אותם אשר לא ישאו מאומה לדרך זולתי מקל לבדו לא תרמיל ולא לחם ולא נחשת בחגורה׃
9sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.
9רק להיות נעולי סנדל ושתי כתנות לא ילבשו׃
10Kaj li diris al ili:Kie ajn vi eniros en domon, tie logxu, gxis vi foriros el tiu loko.
10ויאמר אליהם במקום אשר תבאו בית איש שבו בו עד כי תצאו משם׃
11Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin auxskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.
11וכל אשר לא יקבלו אתכם ולא ישמעו אליכם צאו משם ונערו את עפר כפות רגליכם לעדות להם אמן אני אמר לכם לסדם ולעמרה יקל ביום הדין מן העיר ההיא׃
12Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu.
12ויצאו ויקראו לשוב בתשובה׃
13Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj sxmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.
13ויגרשו שדים רבים ויסוכו בשמן חלשים רבים וירפאום׃
14Kaj la regxo Herodo auxdis pri tio, cxar lia nomo jam konatigxis; kaj li diris:Johano, la Baptisto, levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li.
14וישמע עליו המלך הורדוס כי נודע שמו ויאמר יוחנן הטובל קם מן המתים ועל כן פעלות בו הגבורות׃
15Sed aliaj diris:Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris:Tiu estas profeto, kvazaux unu el la profetoj.
15ואחרים אמרו כי הוא אליהו ואחרים אמרו כי נביא הוא או כאחד הנביאים׃
16Sed, tion auxdinte, Herodo diris:Johano, kiun mi senkapigis, levigxis.
16וישמע הורדוס ויאמר יוחנן אשר אנכי נשאתי את ראשו מעליו הוא קם מן המתים׃
17CXar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, cxar li estis edzigxinta kun sxi.
17כי הוא הורודס שלח לתפש את יוחנן ויאסרהו בבית הסהר בגלל הורודיה אשת פילפוס אחיו כי אתה לקח לו לאשה׃
18CXar Johano diris al Herodo:Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.
18יען אשר אמר יוחנן אל הורדוס אשת אחיך איננה מתרת לך׃
19Kaj Herodias klopodis kontraux li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;
19ותשטם אותו הורודיה ותבקש המיתו ולא יכלה׃
20cxar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj auxskultante lin, li embarasigxis, kaj auxskultis lin volonte.
20כי הורדוס ירא את יוחנן בדעתו כי הוא איש צדיק וקדוש ויגן בעדו והרבה עשה בשמעו אליו ויאהב לשמע אתו׃
21Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermangxon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj cxefoj de Galileo,
21ויבא היום המכשר כי הורדוס ביום הלדת אתו עשה משתה לגדוליו ולשרי האלפים ולראשי הגליל׃
22eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj sxi placxis al Herodo kaj al liaj kunmangxantoj; kaj la regxo diris al la knabino:Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.
22ותבא בת הורודיה ותרקד ותיטב בעיני הורדוס ובעיני המסבים עמו ויאמר המלך אל הנערה שאלי ממני את אשר תחפצי ואתן לך׃
23Kaj li jxuris al sxi:Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, gxis duono de mia regno.
23וישבע לה לאמר כל אשר תשאלי ממני אתן לך עד חצי מלכותי׃
24Kaj elirinte, sxi diris al sia patrino:Kion mi petu? Kaj tiu diris:La kapon de Johano, la Baptisto.
24ותצא ותאמר לאמה מה אשאל ותאמר את ראש יוחנן המטביל׃
25Kaj sxi tuj eniris rapide al la regxo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
25ותמהר מאד לבוא אל המלך ותשאל לאמר רצוני אשר תתן לי עתה בקערה את ראש יוחנן המטביל׃
26Kaj la regxo farigxis tre malgxoja; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ne volis rifuzi al sxi.
26ויתעצב המלך מאד אך בעבור השבועה והמסבים עמו לא רצה להשיב פניה׃
27Kaj tuj la regxo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,
27ומיד שלח המלך אחד הטבחים ויצוהו להביא את ראשו׃
28kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino; kaj la knabino donis gxin al sia patrino.
28וילך ויכרת את ראשו בבית הסהר ויביאהו בקערה ויתנהו לנערה והנערה נתנה אתו אל אמה׃
29Kaj kiam liaj discxiploj auxdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis gxin en tombon.
29וישמעו תלמידיו ויבאו וישאו את גויתו וישימוה בקבר׃
30Kaj la apostoloj kolektigxis al Jesuo, kaj rakontis al li cxion, kion ili faris kaj instruis.
30ויקהלו השליחים אל ישוע ויגידו לו את כל אשר עשו ואת אשר למדו׃
31Kaj li diris al ili:Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. CXar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon ecx por mangxi.
31ויאמר אליהם באו אתם לבדד אל מקום חרבה ונוחו מעט כי רבים היו הבאים והיצאים עד לאין עת להם לאכול׃
32Kaj ili foriris en la sxipeto al dezerta loko aparte.
32וילכו משם באניה אל מקום חרבה לבדד׃
33Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin.
33וההמון ראה אותם יצאים ויכירהו רבים וירוצו שמה ברגליהם מכל הערים ויעברו אותם ויאספו אליו׃
34Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, cxar ili estis kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.
34ויצא וירא המון עם רב ויהמו מעיו עליהם כי היו כצאן אשר אין להם רעה ויחל ללמד אותם דברים הרבה׃
35Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj discxiploj venis al li, kaj diris:La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;
35ויהי כאשר רפה היום לערוב ויגשו אליו תלמידיו לאמר הנה המקום חרב והיום רד מאד׃
36forsendu ilin, por ke ili iru en la cxirkauxajn kampojn kaj vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.
36שלח אותם וילכו אל החצרים והכפרים מסביב לקנות להם לחם כי אין להם מה לאכל׃
37Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris al li:CXu ni iru kaj acxetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili mangxi?
37ויען ויאמר אליהם תנו אתם להם לאכלה ויאמרו אליו הנלך לקנות לחם במאתים דינר ונתן להם לאכלה׃
38Kaj li diris al ili:Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciigxinte, ili diris:Kvin, kaj du fisxojn.
38ויאמר אליהם כמה ככרות לחם יש לכם לכו וראו וידעו ויאמרו חמש ושני דגים׃
39Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo.
39ויצו אותם לשבת כלם חברה חברה לבדה על ירק הדשא׃
40Kaj ili sidigxis en aroj, centope kaj kvindekope.
40וישבו להם שורות שורות למאות ולחמשים׃
41Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux ilin; kaj li dividis la du fisxojn inter cxiuj.
41ויקח את חמשת ככרות הלחם ואת שני הדגים וישא עיניו השמימה ויברך ויפרס את הלחם ויתן לתלמידיו לשום לפניהם ואת שני הדגים חלק לכלם׃
42Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis.
42ויאכלו כלם וישבעו׃
43Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaux el la fisxoj.
43וישאו מן הפתותים מלוא סלים שנים עשר וגם מן הדגים׃
44Kaj tiuj, kiuj mangxis la panojn, estis kvin mil viroj.
44והאכלים מן הלחם היו כחמשת אלפי איש׃
45Kaj tuj li devigis siajn discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason.
45ואחרי כן האיץ בתלמידיו לרדת באניה ולעבור לפניו אל עבר הים אל בית צידה עד שלחו את העם׃
46Kaj adiauxinte ilin, li foriris sur la monton, por pregxi.
46ויהי אחר שלחו אתם ויעל ההרה להתפלל׃
47Kaj kiam vesperigxis, la sxipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero.
47ויהי ערב והאניה באה בתוך הים והוא לבדו ביבשה׃
48Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin;
48וירא אותם מתעמלים בשוטם כי הרוח לנגדם ויהי כעת האשמרת הרביעית ויבא אליהם מתהלך על פני הים ויואל לעבור לפניהם׃
49sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke gxi estas fantomo, kaj ili ekkriis;
49והם בראתם אתו מתהלך על פני הים חשבו כי מראה רוח הוא ויצעקו׃
50cxar cxiuj vidis lin kaj maltrankviligxis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.
50כי כלם ראוהו ויבהלו אז דבר אתם ויאמר אליהם חזקו כי אני הוא אל תיראו׃
51Kaj li supreniris al ili en la sxipeton, kaj la vento cxesigxis; kaj ili sentis grandan miregon;
51וירד אליהם אל האניה והרוח שככה וישתוממו עוד יותר בלבבם ויתמהו׃
52cxar ili ne komprenis pri la panoj, cxar ilia koro estis sensenta.
52כי לא השכילו בדבר ככרות הלחם מפני טמטום לבבם׃
53Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret, kaj alligis la sxipeton.
53ויעברו את הים ויבאו ארצה גניסר ויקרבו אל היבשה׃
54Kaj kiam ili estis elsxipigxintaj, tuj oni rekonis lin,
54ויהי כצאתם מן האניה אז הכירהו׃
55kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis cxirkauxporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili auxdis, ke li estas.
55וירוצו בכל סביבותיהם ויחלו לשאת את החולים במשכבות אל כל מקום אשר שמעו כי שם הוא׃
56Kaj kien ajn li eniris, en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tusxu nur la randon de lia vesto; kaj cxiuj, kiuj tusxis, resanigxis.
56ובכל מקום אשר יבא אל הכפרים או הערים ואל השדות שם שמו את החולים בחוצות ויתחננו לו כי יגעו רק בציצת בגדו והיה כל אשר נגעו ונושעו׃