Esperanto

Hebrew: Modern

Mark

7

1Kaj kolektigxis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,
1ויקהלו אליו הפרושים ומן הסופרים אשר באו מירושלים׃
2kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj discxiploj mangxas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj.
2ויהי כראותם מתלמידיו אכלים לחם בטמאת ידיהם בלא נטילה ויוכיחו אתם׃
3Kaj la Fariseoj kaj cxiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne mangxas, tenante la tradicion de la antauxuloj;
3כי הפרושים וכל היהודים לא יאכלו בלתי את רחצו את ידיהם עד הפרק באחזם בקבלת הזקנים׃
4kaj veninte el komercejo, ili ne mangxas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.
4ואת אשר מן השוק אינם אכלים בלא טבילה ועוד דברים אחרים רבים אשר קבלו לשמר כמו טבילת כסות וכדים ויורות ומטות׃
5Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj:Kial ne faras viaj discxiploj laux la tradicio de la antauxuloj, sed mangxas panon kun manoj profanaj?
5וישאלו אותו הפרושים והסופרים מדוע תלמידיך אינם נהגים על פי קבלת הזקנים כי אכלים לחם בלא נטבילת ידים׃
6Kaj li diris al ili:Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
6ויען ויאמר אליהם היטב נבא ישעיהו עליכם החנפים ככתוב העם הזה בשפתיו כבדוני ולבו רחק ממני׃
7Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
7ותהו יראתם אתי מצות אנשים מלמדים׃
8CXar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.
8כי עזבתם את מצות אלהים לאחז בקבלת בני אדם טבילות כדים וכסות וכאלה רבות אתם עשים׃
9Kaj li diris al ili:Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
9ויאמר אליהם מה יפה עשיתם אשר בטלתם את מצות האלהים כדי שתשמרו את קבלתכם׃
10CXar Moseo diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.
10כי משה אמר כבד את אביך ואת אמך ומקלל אביו ואמו מות יומת׃
11Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux sia patrino:Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
11ואתם אמרים איש כי יאמר לאביו ולאמו קרבן פרושו מתנה לאלהים כל מה שאתה נהנה לי׃
12vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aux sia patrino;
12ולא תניחו לו לעשות עוד מאומה לאביו ולאמו׃
13vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
13ותפרו את דבר האלהים על ידי קבלתכם אשר קבלתם והרבה כאלה אתם עשים׃
14Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili:CXiuj min auxskultu kaj komprenu:
14ויקרא אל כל העם ויאמר אליהם שמעו אלי כלכם והבינו׃
15ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.
15אין דבר מחוץ לאדם אשר יוכל לטמא אותו בבאו אל קרבו כי אם הדברים היוצאים ממנו המה יטמאו את האדם׃
16Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
16כל אשר אזנים לו לשמע ישמע׃
17Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj discxiploj demandis lin pri la parabolo.
17ויהי כאשר שב הביתה מן ההמון וישאלהו תלמידיו על דבר המשל׃
18Kaj li diris al ili:CXu vi ankaux estas tiel sen kompreno? CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;
18ויאמר אליהם האף אתם חסרי בינה הלא תשכילו כי כל הבא את תוך האדם מחוצה לו לא יטמאנו׃
19cxar gxi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante cxiajn mangxajxojn.
19כי לא יבוא אל לבו כי אם אל כרשו ויצא למוצאות להבר כל אכל׃
20Kaj li diris:Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.
20ויאמר היצא מן האדם הוא מטמא את האדם׃
21CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj,
21]22-12[ כי מתוך לב האדם יצאות המחשבות הרעות נאף וזנה ורצוח וגנוב ואהבת בצע ורשעה ורמיה וזוללות וצרות עין וגדוף וזדון וסכלות׃
22sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco;
22]22-12[׃
23cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
23כל הרעות האלה מקרב האדם הן יוצאות ומטמאות אתו׃
24Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kasxita.
24ויקם משם וילך לו אל גבולות צור וצידון ובבואו הביתה לא אבה כי יודע לאיש ולא יכל להסתר׃
25Sed auxdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaux liaj piedoj.
25כי אשה אשר רוח טמאה נכנסה בבתה הקטנה שמעה את שמעו ותבא ותפל לרגליו׃
26Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj sxi petis lin, ke li elpelu la demonon el sxia filino.
26והאשה יונית וארץ מולדתה כנען אשר לסוריא ותבקש ממנו לגרש אר השד מבתה׃
27Kaj li diris al sxi:Lasu unue satigi la infanojn, cxar ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.
27ויאמר אליה ישוע הניחו לשבע בראשונה הבנים כי לא טוב לקחת לחם הבנים ולהשליכו לצעירי הכלבים׃
28Sed sxi respondis kaj diris al li:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj sub la tablo mangxas el la panpecetoj de la infanoj.
28ותען ותאמר אליו כן אדני אבל גם צעירי הכלבים יאכלו תחת השלחן מפרורי לחם הבנים׃
29Kaj li diris al sxi:Pro cxi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.
29ויאמר אליה בגלל דברך זה לכי לך יצא השד מבתך׃
30Kaj kiam sxi iris en sian domon, sxi trovis la infaninon kusxigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.
30ותבא אל ביתה ותמצא את הילדה משכבת על חמטה והשד יצא ממנה׃
31Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.
31וישב ויצא מגבול צור וצידון ויבא אל ים הגליל בתוך גבול עשר הערים׃
32Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaux parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.
32ויביאו אליו איש אשר היה חרש ואלם ויתחננו לו לשום עליו את ידו׃
33Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kracxinte, li tusxis lian langon;
33ויקח אתו לבדו מקרב ההמון וישם את אצבעותיו באזניו וירק ויגע על לשנו׃
34kaj suprenrigardinte al la cxielo, li gxemis, kaj diris al li:Efata, tio estas:Malfermigxu.
34ויבט השמימה ויאנח ויאמר אליו אפתח ופרושו הפתח׃
35Kaj liaj oreloj malfermigxis, kaj la ligilo de lia lango malstrecxigxis, kaj li parolis klare.
35וברגע נפתחו אזניו ויתר קשר לשונו וידבר בשפה ברורה׃
36Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili cxie sciigis gxin.
36ויזהר אותם כי לא יספרו לאיש וכאשר יזהירם כן ירבו להכריז׃
37Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris cxion bone; li igas la surdulojn auxdi, kaj la mutulojn paroli.
37וישתוממו עד מאד ויאמרו את הכל עשה יפה גם החרשים הוא עשה לשמעים גם האלמים למדברים׃