1Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.
1וירד מן ההר וילך אחריו המון עם רב׃
2Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
2והנה איש מצרע בא וישתחו לו ויאמר אדני אם תרצה תוכל לטהרני׃
3Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita.
3וישלח ישוע את ידו ויגע בו ויאמר חפץ אנכי טהר ומיד נרפאה צרעתו׃
4Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.
4ויאמר אליו ישוע ראה פן תספר לאיש כי אם לך לך והראה אל הכהן והקרב את הקרבן אשר צוה משה לעדות להם׃
5Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin,
5ויהי כבאו אל כפר נחום ויגש אליו שר מאה אחד ויתחנן לו לאמר׃
6kaj dirante:Sinjoro, mia knabo kusxas paralizulo en la domo, kaj terure suferas.
6אדני הנה נערי נפל למשכב בביתי והוא נכה אברים ומענה עד מאד׃
7Kaj li diris al li:Mi venos, kaj sanigos lin.
7ויאמר ישוע אליו אבא וארפאהו׃
8Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.
8ויען שר המאה ויאמר אדני נקלתי מבאך בצל קורתי אך דבר נא רק דבר ונרפא נערי׃
9CXar mi ankaux estas homo sub auxtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.
9כי אנכי איש נתון תחת השלטון וגם יש תחת ידי אנשי צבא ואמרתי לזה לך והלך ולזה בוא ובא ולעבדי עשה זאת ועשה׃
10Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.
10וישמע ישוע ויתמה ויאמר אל ההלכים אחריו אמן אמר אני לכם גם בישראל לא מצאתי אמונה גדולה כזאת׃
11Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidigxos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la cxielo;
11ואני אמר לכם רבים יבאו ממזרח וממערב ויסבו עם אברהם ויצחק ויעקב במלכות השמים׃
12sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
12אבל בני המלכות המה יגרשו אל החשך החיצון שם תהיה היללה וחרוק השנים׃
13Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo.
13ויאמר ישוע אל שר המאה לך וכאמונתך כן יהיה לך וירפא נערו בשעה ההיא׃
14Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kusxanta, malsana de febro.
14ויבא ישוע ביתה פטרוס וירא את חמותו נפלת למשכב כי אחזתה הקדחת׃
15Kaj li tusxis sxian manon, kaj la febro forlasis sxin; kaj sxi levigxis kaj servis al li.
15ויגע בידה ותרף ממנה הקדחת ותקם ותשרתם׃
16Kaj kiam vesperigxis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis cxiujn malsanulojn;
16ויהי לעת ערב ויביאו אליו רבים אחוזי שדים ויגרש את הרוחות בדבר וירפא את כל החולים׃
17por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:Li mem prenis niajn malfortajxojn kaj portis niajn malsanojn.
17למלאת את אשר דבר ישעיהו הנביא לאמר חלינו הוא נשא ומכאבינו סבלם׃
18Kaj kiam Jesuo vidis cxirkaux si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.
18ויהי כראות ישוע המון עם רב סביבתיו ויצו לעבר משם אל עבר הים׃
19Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li:Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.
19ויגש אליו אחד הסופרים ויאמר אליו רבי אלכה אחריך אל כל אשר תלך׃
20Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.
20ויאמר אליו ישוע לשועלים יש חורי עפר ולעוף השמים קנים ובן האדם אין לו מקום להניח שם את ראשו׃
21Kaj alia el la discxiploj diris al li:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.
21ואחר מן התלמידים אמר אליו אדני הניחה לי בראשונה ללכת ולקבר את אבי׃
22Sed Jesuo diris al li:Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.
22ויאמר אליו ישוע לך אחרי והנח למתים לקבר את מתיהם׃
23Kaj kiam li eniris en sxipeton, liaj discxiploj lin sekvis.
23וירד אל האניה וירדו אתו תלמידיו׃
24Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la sxipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.
24והנה סער גדול היה בים ותכסה האניה בגלים והוא ישן׃
25Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante:Sinjoro, savu; ni pereas.
25ויגשו אליו תלמידיו ויעירו אותו לאמר הושיענו אדנינו אבדנו׃
26Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li levigxis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj farigxis granda sereno.
26ויאמר אליהם קטני האמונה למה זה יראתם ויקם ויגער ברוחות ובים ותהי דממה גדולה׃
27Kaj la homoj miregis, dirante:Kia estas cxi tiu, ke ecx la ventoj kaj la maro lin obeas?
27ויתמהו האנשים ויאמרו מי אפוא הוא אמר גם הרוחות והים לו ישמעון׃
28Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo.
28ויהי כבאו אל עבר הים אל ארץ הגרגשים ויפגשוהו שני אנשים אחוזי שדים יצאים מבתי הקברות והמה רגונים מאד עד אשר לא יכל איש לעבר בדרך ההוא׃
29Kaj jen ili kriis, dirante:Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? cxu vi venis cxi tien, por turmenti nin antaux la tempo?
29והנה הם צעקים לאמר מה לנו ולך ישוע בן האלהים הבאת הלם לענותנו בלא עתנו׃
30Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, pasxtigxantaj tie.
30ועדר חזירים רבים היה שם במרעה הרחק מהם׃
31Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.
31ויתחננו אליו השדים לאמר אם תגרשנו שלחנו בעדר החזירים׃
32Kaj li diris al ili:Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutajxo en la maron, kaj pereis en la akvoj.
32ויאמר אליהם לכו לכם ויצאו ויבאו בעדר החזירים והנה השתער כל עדר החזירים מן המורד על הים וימותו במים׃
33Kaj la pasxtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis cxion, kaj pri la demonhavintoj.
33וינוסו הרעים ויבאו העירה ויגידו את הכל ואת אשר נעשה לאחוזי השדים׃
34Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.
34והנה כל העיר יצאה לקראת ישוע וכראותם אתו ויבקשו ממנו לעבר מגבולם׃