1Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.
1וירד באניה ויעבר ויבא אל עירו׃
2Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
2והנה הם מביאים אליו איש נכה אברים והוא משכב על המטה ויהי כראות ישוע את אמונתם ויאמר אל נכה האברים חזק בני נסלחו לך חטאתיך׃
3Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:CXi tiu blasfemas.
3והנה אנשים מן הסופרים אמרו בלבבם מגדף הוא׃
4Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?
4וירא ישוע את מחשבתם ויאמר למה תחשבו רעה בלבבכם׃
5CXar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu kaj piediru?
5כי מה הנקל האמר נסלחו לך חטאתיך אם אמר קום התהלך׃
6Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
6אך למען תדעון כי בן האדם יש לו השלטן בארץ לסלח חטאים ויאמר אל נכה האברים קום שא את מטתך ולך לך אל ביתך׃
7Kaj li levigxis, kaj iris al sia domo.
7ויקם וילך לביתו׃
8Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian auxtoritaton al homoj.
8והמון העם כראותם זאת השתוממו וישבחו את האלהים אשר נתן שלטן כזה לבני אדם׃
9Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.
9ויהי בעבר ישוע משם וירא איש ישב בבית המכס ושמו מתי ויאמר אליו לכה אחרי ויקם וילך אחריך׃
10Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.
10ויהי בהסבו בביתו והנה מוכסים וחטאים רבים באו ויסבו עם ישוע ותלמידיו׃
11Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj:Kial via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj?
11ויראו הפרושים ויאמרו אל תלמידיו מדוע עם המוכסים והחטאים אכל רבכם׃
12Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
12וישמע זאת ישוע ויאמר אליהם החזקים אינם צריכים לרפא כי אם החולים׃
13Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
13ואתם צאו ולמדו מה הוא חסד חפצתי ולא זבח כי לא באתי לקרא את הצדיקים כי אם את החטאים לתשובה׃
14Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?
14ויגשו אליו תלמידי יוחנן ויאמרו מדוע אנחנו והפרושים צמים הרבה ותלמידיך אינם צמים׃
15Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
15ויאמר אליהם ישוע איך יוכלו בני החפה להתאבל בעוד החתן עמהם הנה ימים באים ולקח מאתם החתן ואז יצומו׃
16Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.
16אין משים מטלית חדשה על שמלה בלה כי תנתק מלאתו מן השמלה ותרע הקריעה׃
17Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.
17ואין נותנים יין חדש בנאדות בלים פן יבקעו הנאדות והיין ישפך והנאדות יאבדו אבל נותנים את היין החדש בנאדות חדשים ושניהם יחדו ישמרו׃
18Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.
18ויהי הוא מדבר אליהם את אלה והנה אחד השרים בא וישתחו לו ויאמר עתה זה מתה בתי בא נא ושים את ידך עליה ותחיה׃
19Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.
19ויקם ישוע וילך אחריו הוא ותלמידיו׃
20Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo;
20והנה אשה זבת דם שתים עשרה שנה נגשה מאחריו ותגע בציצת בגדו׃
21cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
21כי אמרה בלבה אך אם אגע בבגדו אושע׃
22Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.
22ויפן ישוע וירא אותה ויאמר חזקי בתי אמונתך הושיעה לך ותושע האשה מן השעה ההיא׃
23Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,
23ויבא ישוע אל בית השר וירא את המחללים בחלילים ואת העם ההומה ויאמר׃
24diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.
24סורו מפה כי לא מתה הילדה אך ישנה היא וישחקו לו׃
25Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis.
25ויהי אחרי גרש העם ויבא הביתה ויאחז בידה ותקם הנערה׃
26Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.
26ותצא השמועה הזאת בכל הארץ ההיא׃
27Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.
27ויעבר ישוע משם וילכו אחריו שני אנשים עורים והמה צעקעם ואמרים חננו בן דוד׃
28Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.
28וכבואו הביתה נגשו אליו העורים ויאמר אליהם ישוע המאמינים אתם כי יש לאל ידי לעשות זאת ויאמרו אליו כן אדנינו׃
29Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido.
29ויגע בעיניהם ויאמר יעשה לכם כאמונתכם׃
30Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.
30ותפקחנה עיניהם ויגער בם ישוע ויאמר ראו פן יודע לאיש׃
31Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.
31והמה בצאתם השמיעו את שמעו בכל הארץ ההיא׃
32Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.
32המה יצאו והנה הביאו אליו איש אלם אחוז שד׃
33Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael.
33וכאשר גרש השד וידבר האלם ויתמה המון האנשים ויאמרו מעולם לא נראתה כזאת בישראל׃
34Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.
34והפרושים אמרו על ידי שר השדים מגרש הוא את השדים׃
35Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.
35ויסב ישוע בכל הערים והכפרים וילמד בבתי כנסיותיהם ויבשר בשורת המלכות וירפא כל מחלה וכל מדוה בעם׃
36Kaj vidante la homamasojn, li estis kortusxita pri ili, cxar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston.
36ובראותו את ההמנים נכמרו רחמיו עליהם כי הם מתעלפים ונדחים כצאן אשר אין להם רעה׃
37Tiam li diris al siaj discxiploj:La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.
37אז ידבר לתלמדידיו ויאמר רב הקציר והפעלים מעטים׃
38Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
38לכן התחננו אל בעל הקציר לשלח פעלים לקצירו׃