1Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos cxe vi miajn ordonojn,
1בני אם תקח אמרי ומצותי תצפן אתך׃
2Ke via orelo atente auxskultos sagxon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
2להקשיב לחכמה אזנך תטה לבך לתבונה׃
3Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian vocxon al la sagxo:
3כי אם לבינה תקרא לתבונה תתן קולך׃
4Se vi sercxos gxin kiel argxenton, Sercxegos kiel trezoron:
4אם תבקשנה ככסף וכמטמונים תחפשנה׃
5Tiam vi komprenos la timon antaux la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.
5אז תבין יראת יהוה ודעת אלהים תמצא׃
6CXar la Eternulo donas sagxon; El Lia busxo venas scio kaj kompreno.
6כי יהוה יתן חכמה מפיו דעת ותבונה׃
7Li havas helpon por la virtuloj; Li estas sxildo por tiuj, kiuj vivas pie.
7וצפן לישרים תושיה מגן להלכי תם׃
8Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.
8לנצר ארחות משפט ודרך חסידו ישמר׃
9Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj cxiun bonan vojon.
9אז תבין צדק ומשפט ומישרים כל מעגל טוב׃
10CXar sagxo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.
10כי תבוא חכמה בלבך ודעת לנפשך ינעם׃
11Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos,
11מזמה תשמר עליך תבונה תנצרכה׃
12Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontrauxverajxon,
12להצילך מדרך רע מאיש מדבר תהפכות׃
13De tiuj, kiuj forlasas la gxustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,
13העזבים ארחות ישר ללכת בדרכי חשך׃
14Kiuj gxojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
14השמחים לעשות רע יגילו בתהפכות רע׃
15Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankigxis;
15אשר ארחתיהם עקשים ונלוזים במעגלותם׃
16Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
16להצילך מאשה זרה מנכריה אמריה החליקה׃
17Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
17העזבת אלוף נעוריה ואת ברית אלהיה שכחה׃
18CXar sxia domo kondukas al morto, Kaj sxiaj pasxoj al la inferuloj;
18כי שחה אל מות ביתה ואל רפאים מעגלתיה׃
19CXiuj, kiuj eniras al sxi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;
19כל באיה לא ישובון ולא ישיגו ארחות חיים׃
20Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la pasxosignojn de piuloj.
20למען תלך בדרך טובים וארחות צדיקים תשמר׃
21CXar la piuloj logxos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur gxi;
21כי ישרים ישכנו ארץ ותמימים יותרו בה׃
22Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.
22ורשעים מארץ יכרתו ובוגדים יסחו ממנה׃