Esperanto

Hebrew: Modern

Psalms

66

1Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.
1למנצח שיר מזמור הריעו לאלהים כל הארץ׃
2Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
2זמרו כבוד שמו שימו כבוד תהלתו׃
3Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.
3אמרו לאלהים מה נורא מעשיך ברב עזך יכחשו לך איביך׃
4La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
4כל הארץ ישתחוו לך ויזמרו לך יזמרו שמך סלה׃
5Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
5לכו וראו מפעלות אלהים נורא עלילה על בני אדם׃
6Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.
6הפך ים ליבשה בנהר יעברו ברגל שם נשמחה בו׃
7Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne levigxu. Sela.
7משל בגבורתו עולם עיניו בגוים תצפינה הסוררים אל ירימו למו סלה׃
8Lauxdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.
8ברכו עמים אלהינו והשמיעו קול תהלתו׃
9Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.
9השם נפשנו בחיים ולא נתן למוט רגלנו׃
10CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.
10כי בחנתנו אלהים צרפתנו כצרף כסף׃
11Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;
11הבאתנו במצודה שמת מועקה במתנינו׃
12Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
12הרכבת אנוש לראשנו באנו באש ובמים ותוציאנו לרויה׃
13Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
13אבוא ביתך בעולות אשלם לך נדרי׃
14Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia busxo, Kiam mi estis en premo.
14אשר פצו שפתי ודבר פי בצר לי׃
15Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virsxafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
15עלות מחים אעלה לך עם קטרת אילים אעשה בקר עם עתודים סלה׃
16Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
16לכו שמעו ואספרה כל יראי אלהים אשר עשה לנפשי׃
17Al Li mi vokis per mia busxo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
17אליו פי קראתי ורומם תחת לשוני׃
18Se mi vidus maljustajxon en mia koro, Mia Sinjoro min ne auxskultus;
18און אם ראיתי בלבי לא ישמע אדני׃
19Sed Dio auxskultis, Li atentis la vocxon de mia pregxo.
19אכן שמע אלהים הקשיב בקול תפלתי׃
20Glorata estu Dio, Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.
20ברוך אלהים אשר לא הסיר תפלתי וחסדו מאתי׃