1Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo?
1משכיל לאסף למה אלהים זנחת לנצח יעשן אפך בצאן מרעיתך׃
2Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.
2זכר עדתך קנית קדם גאלת שבט נחלתך הר ציון זה שכנת בו׃
3Direktu Viajn pasxojn al la eternaj ruinoj, Al cxio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
3הרימה פעמיך למשאות נצח כל הרע אויב בקדש׃
4Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
4שאגו צרריך בקרב מועדך שמו אותתם אתות׃
5Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraux la lignajn plektajxojn.
5יודע כמביא למעלה בסבך עץ קרדמות׃
6Kaj nun cxiujn gxiajn skulptajxojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
6ועת פתוחיה יחד בכשיל וכילפת יהלמון׃
7Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la logxejon de Via nomo.
7שלחו באש מקדשך לארץ חללו משכן שמך׃
8Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis cxiujn domojn de Dio en la lando.
8אמרו בלבם נינם יחד שרפו כל מועדי אל בארץ׃
9Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.
9אותתינו לא ראינו אין עוד נביא ולא אתנו ידע עד מה׃
10Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? CXu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
10עד מתי אלהים יחרף צר ינאץ אויב שמך לנצח׃
11Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.
11למה תשיב ידך וימינך מקרב חוקך כלה׃
12Dio estas ja mia Regxo de antikve, Li faras savon sur la tero.
12ואלהים מלכי מקדם פעל ישועות בקרב הארץ׃
13Vi dissxiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
13אתה פוררת בעזך ים שברת ראשי תנינים על המים׃
14Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;
14אתה רצצת ראשי לויתן תתננו מאכל לעם לציים׃
15Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.
15אתה בקעת מעין ונחל אתה הובשת נהרות איתן׃
16Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi arangxis lumon kaj sunon;
16לך יום אף לך לילה אתה הכינות מאור ושמש׃
17Vi difinis cxiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi arangxis.
17אתה הצבת כל גבולות ארץ קיץ וחרף אתה יצרתם׃
18Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsagxa malhonoras Vian nomon.
18זכר זאת אויב חרף יהוה ועם נבל נאצו שמך׃
19Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam.
19אל תתן לחית נפש תורך חית ענייך אל תשכח לנצח׃
20Rememoru la interligon, CXar cxiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.
20הבט לברית כי מלאו מחשכי ארץ נאות חמס׃
21La suferanto ne reiru hontigita; Malricxulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
21אל ישב דך נכלם עני ואביון יהללו שמך׃
22Levigxu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsagxulo faras al Vi cxiutage.
22קומה אלהים ריבה ריבך זכר חרפתך מני נבל כל היום׃
23Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj levigxis kontraux Vi, konstante kreskas.
23אל תשכח קול צרריך שאון קמיך עלה תמיד׃