1Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,
1חזון ישוע המשיח אשר נתן לו האלהים להראות את עבדיו את אשר היה יהיה במהרה והוא הודיע בשלחו ביד מלאכו לעבדו יוחנן׃
2kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri cxio, kion li vidis.
2אשר העיד דבר האלהים ועדות ישוע המשיח ואת כל אשר ראה׃
3Felicxaj estas la leganto kaj la auxskultantoj de la vortoj de la profetajxo kaj la observantoj de la skribitajxoj en gxi; cxar la tempo estas proksima.
3אשרי הקורא ואשרי השמעים את דברי הנבואה ושמרים את אשר כתוב בה כי קרובה העת׃
4Johano al la sep eklezioj en Azio:Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaux Lia trono;
4יוחנן אל שבע הקהלות אשר באסיא חסד לכם ושלום מאת ההוה והיה ויבוא ומן שבעת הרוחות אשר לפני כסאו׃
5kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,
5ומאת ישוע המשיח העד הנאמן ובכור מן המתים ועליון למלכי ארץ לו אשר אהב אתנו ובדמו גאלנו מחטאתינו׃
6kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
6ויעש אתנו למלכים וכהנים לאלהים אביו הכבוד והעז לעולמי עולמים אמן׃
7Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.
7הנה הוא בא עם העננים וראתה אתו כל עין גם אלה אשר דקרהו וספדו עליו כל משפחות הארץ כן יהיה אמן׃
8Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.
8אני האלף ואני התו ראש וסוף נאם יהוה אלהים ההוה והיה ויבוא אלהי צבאות׃
9Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.
9אני יוחנן אחיכם וגם חבר לכם בלחץ ובמלכות ובסבלנות למען ישוע המשיח הייתי באי אשר שמו פטמוס בעבור דבר האלהים ובעבור עדות ישוע המשיח׃
10Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto,
10ואהי ברוח ביום האדון ואשמע אחרי קול גדול כקול שופר׃
11dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.
11ויאמר אני האלף ואני התו הראשון והאחרון ואת אשר אתה ראה כתב אל ספר ושלחהו אל הקהלות אשר באסיא לאפסוס ולזמירנא ולפרגמוס ולתיאטירא ולסרדיס ולפילדפיא וללודקיא׃
12Kaj mi min turnis, por vidi la vocxon, kiu parolis kun mi. Kaj turnigxinte, mi vidis sep orajn lampingojn;
12ואפן לראות את הקול המדבר אלי ויהי בפנותי וארא שבע מנרות זהב׃
13kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan gxispiede, kaj zonitan cxirkaux la brusto per ora zono.
13ובתוך שבע המנרות דמות בן אדם לבוש מעיל וחגור אזור זהב על לבו׃
14Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel negxo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;
14וראשו ושערו לבנים כצמר צחר כשלג ועיניו כלבת אש׃
15kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de multaj akvoj.
15ומרגלתיו כעין נחשת קלל כצרופות בכור וקולו כקול מים רבים׃
16Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia busxo eliris akra dutrancxa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.
16ויהי לו ביד ימינו שבעה כוכבים ומפיו יוצאת חרב פיפיות חדה ופניו כשמש המאיר בגבורתו׃
17Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,
17וכראתי אותו ואפל לרגליו כמת וישת עלי יד ימינו ויאמר אל תירא אני הראשון והאחרון והחי׃
18kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.
18ואהי מת והנני חי לעולמי עולמים אמן ובידי מפתחות שאול ומות׃
19Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio okazos poste;
19ועתה כתב את אשר ראית ואשר נעשה עתה ואשר עתיד להיות אחרי כן׃
20la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la angxeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.
20את סוד שבעת הכוכבים אשר ראית בימיני ואת שבע מנרות הזהב שבעת הכוכבים הם מלאכי שבע הקהלות ושבע המנרות אשר ראית שבע קהלות הנה׃