1Al la angxelo de la eklezio en Efeso skribu: Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj:
1אל מלאך קהל אפסוס כתב כה אמר האחז בימינו שבעת הכוכבים המתהלך בתוך שבע מנרות הזהב׃
2Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;
2ידעתי את מעשיך ואת עמלך ואת סבלך וכי לא תוכל שאת את הרשעים ותנסה את האמרים שליחים אנחנו ואינם ותמצאם כזבים׃
3kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne lacigxis.
3ואתה נשאת הרבה ויש לך סבלנות ולמען שמי לא יעפת׃
4Sed mi havas kontraux vi, ke vi forlasis vian unuan amon.
4אך יש לי עליך כי עזבת את אהבתך הראשונה׃
5Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el gxia loko, se vi ne pentos.
5זכר אפוא אי מזה נפלת ושובה ועשה מעשיך הראשנים ואם לא הנני בא עליך מהר ונסחתי מנורתך ממקומה אם לא תשוב׃
6Sed cxi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaux malamas.
6אבל זאת היא לך כי תשנא את מעשי הניקלסיים אשר שנאתים גם אני׃
7Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.
7מי אשר אזן לו ישמע את אשר הרוח אמר לקהלות המנצח אתן לו לאכל מעץ החיים אשר בתוך גן עדן לאלהים׃
8Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu: Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu farigxis senviva kaj vivis:
8ואל מלאך קהל זמירנא כתב כה אמר הראשון והאחרון אשר מת ויחי׃
9Mi scias vian aflikton kaj vian malricxecon (vi tamen estas ricxa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.
9ידעתי את מעשיך ואת צרתך ואת רישך ואולם עשיר אתה ואת גדוף האמרים יהודים אנחנו ואינם כי אם כנסית השטן׃
10Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo jxetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
10אל תירא את אשר עליך לסבל הנה עתיד המלשין להשליך מכם לבית המשמר למען תנסו והייתם בצרה עשרת ימים היה נאמן עד מות ואתנה לך עטרת החיים׃
11Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektigxos de la dua morto.
11מי אשר אזן לו ישמע את אשר הרוח אמר לקהלות המנצח לא ינזק במות השני׃
12Kaj al la angxelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutrancxa glavo:
12ואל מלאך קהל פרגמוס כתב כה אמר אשר לו חרב פיפיות החדה׃
13Mi scias, kie vi logxas:tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, ecx en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie logxas Satano.
13ידעתי את מעשיך ואת מקום שבתך אשר שם כסא השטן ותדבק בשמי ולא שקרת באמונתי גם בימי אנטיפס עדי הנאמן אשר נהרג אצלכם מקום מושב השטן׃
14Sed mi havas kelkon kontraux vi:ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak jxeti falilon antaux la Izraelidojn, por ke ili mangxu idoloferitajxojn kaj malcxastu.
14אך מעט יש לי עליך כי שם עמך אנשים דבקים בתורת בלעם אשר הורה את בלק לתת מכשול לפני בני ישראל לאכל מזבחי אלילים ולזנות׃
15Kaj vi ankaux havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.
15כן נמצאו גם בך אנשים דבקים בתורת הניקלסיים אשר שנאתי׃
16Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraux ili per la glavo de mia busxo.
16שובה ואם לא כי עתה אבוא עליך מהרה ונלחמתי בם בחרב פי׃
17Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.
17מי אשר אזן לו ישמע את אשר הרוח אמר לקהלות המנצח אאכילנו מן המן הגנוז ונתתי לו אבן לבנה ועל האבן מפתח שם חדש אשר לא ידענו איש זולתי המקבל׃
18Kaj al la angxelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:
18ואל מלאך קהל תיאטירא כתב כה אמר בן האלהים אשר עיניו כלבת אש ומרגלתיו כעין נחשת קלל׃
19Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.
19ידעתי את מעשיך ואהבתך ואמונתך ועבורתך וסבלך וכי מעשיך האחרונים רבים הם מן הראשנים׃
20Sed mi havas kontraux vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj sxi instruas kaj delogas miajn servistojn malcxasti kaj mangxi idoloferitajxojn.
20אך מעט יש לי עליך כי תניח את האשה איזבל האמרת כי היא נביאה ללמד ולהתעות את עבדי לזנות ולאכל זבחי אלילים׃
21Kaj mi donis al sxi tempon, por ke sxi pentu; kaj sxi ne volas penti pri sia malcxasteco.
21ואתן לה זמן לשוב והיא מאנה לשוב מתזנותיה׃
22Jen mi jxetos sxin en liton, kaj la kun sxi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri sxiaj faroj.
22הנני מפיל אתה על מטה ואת המנאפים אתה בצרה גדולה אם לא ישובו ממעשיהם׃
23Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.
23והרגתי במות את בניה וידעו כל הקהלות כי אני חקר כליות ולב ונתתי לכם לכל איש כפרי מעלליו׃
24Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al cxiuj, kiuj ne havas cxi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundajxojn de Satano, kiel oni diras:Mi ne jxetos sur vin alian sxargxon.
24אבל אמר אני לכם ולשאר הנמצאים בתיאטירא כל אשר אין להם הלקח ההוא ולא ידעו את עמקות השטן כאשר הם מתהללים לא אשים עליכם משא אחר׃
25Tamen tion, kion vi havas, tenu, gxis mi venos.
25אפס מה שיש לכם החזיקו בו עד כי אבוא׃
26Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj gxis la fino mi donos auxtoritaton super la nacioj;
26והמנצח ושמר את מעשי עד עת קץ אתן לו שלטן על הגוים׃
27kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaux ricevis de mia Patro;
27ורעם בשבט ברזל ככלי יוצר ינפצו כאשר קבלתי גם אנכי מאת אבי׃
28kaj mi donos al li la matenan stelon.
28ונתתי לו כוכב השחר׃
29Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
29מי אשר אזן לו ישמע את אשר הרוח אמר לקהלות׃