1Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno?
1ועתה מה נאמר על אברהם אבינו מה זה השיג לפי הבשר׃
2CXar se Abraham pravigxis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaux Dio.
2כי אם נצדק אברהם מתוך המעשים לו התהלה אך לא לפני האלהים׃
3CXar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
3כי הכתוב מה הוא אמר והאמן אברהם ביהוה ויחשבה לו צדקה׃
4Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo.
4הנה הפעל לא יחשב לו שכרו על פי החסד כי אם על פי החוב׃
5Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.
5אבל לאשר איננו פעל כי אם מאמין במצדיק את הרשע אמונתו תחשב לו לצדקה׃
6Kiel David ankaux pridiras la felicxon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,
6כאשר גם דוד מאשר את האדם אשר האלהים יחשב לו צדקה בלא מעשים באמרו׃
7dirante: Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.
7אשרי נשוי פשע כסוי חטאה׃
8Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
8אשרי אדם לא יחשב יהוה לו עון׃
9CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.
9ועתה האשור הזה העל המילה הוא אם גם על הערלה הלא אמרנו כי לאברהם נחשבה אמונתו לצדקה׃
10Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;
10ואין נחשבה לו אם בהיותו מהול או בעודנו ערל הן לא בהיותו מהול כי אם בערלתו׃
11kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;
11ואות המילה קבל לחותם צדקת האמונה אשר היתה לו בערלתו להיות לאב לכל המאמינים והם ערלים למען אף להם תחשב הצדקה׃
12kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.
12ולהיות לאב גם למולים אך לא לאשר הם נמולים לבד כי אם גם הלכים בעקבות האמונה שהיתה לו לאברהם בעודנו בערלתו׃
13CXar ne per la legxo farigxis la promeso al Abraham aux al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.
13כי לא על ידי תורה באה ההבטחה לאברהם ולזרעו להיותו ירש העולם כי אם על ידי צדקת האמונה׃
14CXar se tiuj, kiuj estas laux la legxo, estas heredantoj, la fido nuligxis, kaj la promeso vantigxis;
14כי אלו לבני התורה הירשה האמונה לריק תהיה וההבטחה בטלה׃
15cxar la legxo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas legxo, tie ankaux ne ekzistas transpasxo.
15כי התורה מביאה קצף כי באשר אין תורה גם אין שם עברה׃
16GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj
16על כן מתוך אמונה למען לפי חסד למען תחיה ההבטחה קימת לכל זרעו לא לבני התורה לבדם כי גם לבני אמונת אברהם אשר הוא אב לכלנו׃
17(kiel estas skribite:Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus.
17ככתוב כי אב המון גוים נתתיך והוא האמין בהביט אל אל המחיה את המתים והקורא את אשר לא היה כמו הוה׃
18Li ekster espero kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj, laux la diritajxo:Tiel estos via idaro.
18באשר אין תקוה קוה ויאמן למען אשר יהיה לאב המון גוים כמו שנאמר כה יהיה זרעך׃
19Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;
19ולא רפתה אמונתו ולא התבונן אל גופו שכבר נפוג בהיותו כבן מאת שנה ואל בלות רחם שרה׃
20tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio,
20ולא חלק לבו בהבטחת האלהים כחסר האמונה כי אם התחזק באמונתו ויתן כבוד לאלהים׃
21kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaux fari.
21וידע בלבב שלם כי את אשר הבטיח גם יכל לעשותו׃
22Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto.
22על כן גם נחשבה לו לצדקה׃
23Kaj ne por li sola estis skribite, ke gxi estis kalkulita al li;
23ולא לבד למענו כתובה זאת שנחשבה לו׃
24sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,
24כי אם גם למעננו אשר עתידה להחשב לנו המאמינים במי שהעיר את ישוע אדנינו מן המתים׃
25kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.
25אשר נמסר בעבור פשעינו ונעור לבעבור צדקנו׃