1Sur mia kusxejo dum la nokto mi sercxis tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.
1על משכבי בלילות בקשתי את שאהבה נפשי בקשתיו ולא מצאתיו׃
2Mi levigxos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi sercxos tiun, kiun mia animo amas; Mi sercxis lin, sed mi lin ne trovis.
2אקומה נא ואסובבה בעיר בשוקים וברחבות אבקשה את שאהבה נפשי בקשתיו ולא מצאתיו׃
3La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis:CXu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?
3מצאוני השמרים הסבבים בעיר את שאהבה נפשי ראיתם׃
4Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, GXis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la cxambron de sxi, kiu naskis min.
4כמעט שעברתי מהם עד שמצאתי את שאהבה נפשי אחזתיו ולא ארפנו עד שהביאתיו אל בית אמי ואל חדר הורתי׃
5Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.
5השבעתי אתכם בנות ירושלם בצבאות או באילות השדה אם תעירו ואם תעוררו את האהבה עד שתחפץ׃
6Kiu estas sxi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per cxiaj pudroj de la parfumisto?
6מי זאת עלה מן המדבר כתימרות עשן מקטרת מור ולבונה מכל אבקת רוכל׃
7Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj cxirkauxas gxin El la fortuloj de Izrael,
7הנה מטתו שלשלמה ששים גברים סביב לה מגברי ישראל׃
8CXiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; CXiu portas sian glavon cxe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.
8כלם אחזי חרב מלמדי מלחמה איש חרבו על ירכו מפחד בלילות׃
9Edzigxan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la regxo Salomono.
9אפריון עשה לו המלך שלמה מעצי הלבנון׃
10GXiajn kolonojn li konstruis el argxento, La cxarpentajxon el oro, la tegajxon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.
10עמודיו עשה כסף רפידתו זהב מרכבו ארגמן תוכו רצוף אהבה מבנות ירושלם׃
11Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la regxon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edzigxofesto, En la tago de la gxojo de lia koro.
11צאינה וראינה בנות ציון במלך שלמה בעטרה שעטרה לו אמו ביום חתנתו וביום שמחת לבו׃