Esperanto

Hebrew: Modern

Zechariah

3

1Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontrauxagi al li.
1ויראני את יהושע הכהן הגדול עמד לפני מלאך יהוה והשטן עמד על ימינו לשטנו׃
2Kaj la Eternulo diris al Satano:La Eternulo faras al vi severan riprocxon, ho Satano, severe riprocxas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; gxi estas ja brulsxtipo, savita el la fajro.
2ויאמר יהוה אל השטן יגער יהוה בך השטן ויגער יהוה בך הבחר בירושלם הלוא זה אוד מצל מאש׃
3Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaux la angxelo.
3ויהושע היה לבש בגדים צואים ועמד לפני המלאך׃
4CXi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.
4ויען ויאמר אל העמדים לפניו לאמר הסירו הבגדים הצאים מעליו ויאמר אליו ראה העברתי מעליך עונך והלבש אתך מחלצות׃
5Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la cxeesto de la angxelo de la Eternulo.
5ואמר ישימו צניף טהור על ראשו וישימו הצניף הטהור על ראשו וילבשהו בגדים ומלאך יהוה עמד׃
6Kaj la angxelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante:
6ויעד מלאך יהוה ביהושע לאמר׃
7Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se vi irados laux Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras cxi tie.
7כה אמר יהוה צבאות אם בדרכי תלך ואם את משמרתי תשמר וגם אתה תדין את ביתי וגם תשמר את חצרי ונתתי לך מהלכים בין העמדים האלה׃
8Auxskultu, ho cxefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, cxar ili komprenas misterajn signojn:jen Mi venigos Mian servanton-markoton.
8שמע נא יהושע הכהן הגדול אתה ורעיך הישבים לפניך כי אנשי מופת המה כי הנני מביא את עבדי צמח׃
9CXar vidu la sxtonon, kiun Mi metis antaux Josuon:sur cxi tiu sola sxtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur gxi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de cxi tiu lando en unu tago.
9כי הנה האבן אשר נתתי לפני יהושע על אבן אחת שבעה עינים הנני מפתח פתחה נאם יהוה צבאות ומשתי את עון הארץ ההיא ביום אחד׃
10En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbrancxon kaj sub figarbon.
10ביום ההוא נאם יהוה צבאות תקראו איש לרעהו אל תחת גפן ואל תחת תאנה׃