Esperanto

Hebrew: Modern

Zechariah

4

1Kaj revenis la angxelo, kiu antauxe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo.
1וישב המלאך הדבר בי ויעירני כאיש אשר יעור משנתו׃
2Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon gxi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur gxi, kaj po sep tubetoj trovigxas sur la lucernoj supre de gxi.
2ויאמר אלי מה אתה ראה ויאמר ראיתי והנה מנורת זהב כלה וגלה על ראשה ושבעה נרתיה עליה שבעה ושבעה מוצקות לנרות אשר על ראשה׃
3Kaj du olivarboj trovigxas super gxi:unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de gxi.
3ושנים זיתים עליה אחד מימין הגלה ואחד על שמאלה׃
4Kaj mi ekparolis kaj diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kio tio estas, ho mia sinjoro?
4ואען ואמר אל המלאך הדבר בי לאמר מה אלה אדני׃
5La angxelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris:CXu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro.
5ויען המלאך הדבר בי ויאמר אלי הלוא ידעת מה המה אלה ואמר לא אדני׃
6Tiam li responde diris al mi jene:Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas:Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.
6ויען ויאמר אלי לאמר זה דבר יהוה אל זרבבל לאמר לא בחיל ולא בכח כי אם ברוחי אמר יהוה צבאות׃
7Kiu vi estas, ho granda monto? antaux Zerubabel vi farigxos ebenajxo; kaj li metos la unuan sxtonon sub komuna vokado:Felicxo, felicxo al gxi!
7מי אתה הר הגדול לפני זרבבל למישר והוציא את האבן הראשה תשאות חן חן לה׃
8Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
8ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
9La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon, kaj liaj manoj ankaux finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
9ידי זרבבל יסדו הבית הזה וידיו תבצענה וידעת כי יהוה צבאות שלחני אלכם׃
10CXar kiu povas malsxati cxi tiun tagon kiel malgrandan, kiam gxoje rigardas la vertikalsxnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?
10כי מי בז ליום קטנות ושמחו וראו את האבן הבדיל ביד זרבבל שבעה אלה עיני יהוה המה משוטטים בכל הארץ׃
11Tiam mi denove parolis kaj diris al li:Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro?
11ואען ואמר אליו מה שני הזיתים האלה על ימין המנורה ועל שמאולה׃
12Kaj mi parolis ankoraux kaj diris al li:Kion signifas la du brancxoj de olivarboj, kiuj trovigxas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?
12ואען שנית ואמר אליו מה שתי שבלי הזיתים אשר ביד שני צנתרות הזהב המריקים מעליהם הזהב׃
13Li respondis al mi kaj diris:CXu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro.
13ויאמר אלי לאמר הלוא ידעת מה אלה ואמר לא אדני׃
14Tiam li diris:Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.
14ויאמר אלה שני בני היצהר העמדים על אדון כל הארץ׃