1Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulajxon.
1ואשוב ואשא עיני ואראה והנה מגלה עפה׃
2Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas disvolvitan skribrulajxon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la largxon de dek ulnoj.
2ויאמר אלי מה אתה ראה ואמר אני ראה מגלה עפה ארכה עשרים באמה ורחבה עשר באמה׃
3Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la suprajxon de la tuta lando; cxar cxiu, kiu sxtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi, kaj cxiu, kiu jxuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en gxi.
3ויאמר אלי זאת האלה היוצאת על פני כל הארץ כי כל הגנב מזה כמוה נקה וכל הנשבע מזה כמוה נקה׃
4Mi elirigas gxin, diras la Eternulo Cebaot, kaj gxi eniros en la domon de sxtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere jxuras per Mia nomo; kaj gxi restos en lia domo kaj ekstermos gxin kune kun gxia ligno kaj kun gxiaj sxtonoj.
4הוצאתיה נאם יהוה צבאות ובאה אל בית הגנב ואל בית הנשבע בשמי לשקר ולנה בתוך ביתו וכלתו ואת עציו ואת אבניו׃
5La angxelo, kiu parolis kun mi, elpasxis, kaj diris al mi:Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas.
5ויצא המלאך הדבר בי ויאמר אלי שא נא עיניך וראה מה היוצאת הזאת׃
6Mi diris:Kio tio estas? Kaj li respondis:Eliras mezurvazo; kaj li diris plue:Tio estas ilia aspekto en la tuta lando.
6ואמר מה היא ויאמר זאת האיפה היוצאת ויאמר זאת עינם בכל הארץ׃
7Kaj jen levigxis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo.
7והנה ככר עפרת נשאת וזאת אשה אחת יושבת בתוך האיפה׃
8Li diris:Tio estas la Malpieco; kaj li jxetis sxin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li jxetis la plumban mason.
8ויאמר זאת הרשעה וישלך אתה אל תוך האיפה וישלך את אבן העפרת אל פיה׃
9Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la cxielon.
9ואשא עיני וארא והנה שתים נשים יוצאות ורוח בכנפיהם ולהנה כנפים ככנפי החסידה ותשאנה את האיפה בין הארץ ובין השמים׃
10Mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kien ili forportas tiun mezurvazon?
10ואמר אל המלאך הדבר בי אנה המה מולכות את האיפה׃
11Li respondis al mi:Por konstrui por gxi domon en la lando SXinar; kiam cxio estos preta, oni starigos gxin tie sur gxia bazo.
11ויאמר אלי לבנות לה בית בארץ שנער והוכן והניחה שם על מכנתה׃