1Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,
1さて、主にある囚人であるわたしは、あなたがたに勧める。あなたがたが召されたその召しにふさわしく歩き、
2kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,
2できる限り謙虚で、かつ柔和であり、寛容を示し、愛をもって互に忍びあい、
3penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.
3平和のきずなで結ばれて、聖霊による一致を守り続けるように努めなさい。
4Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko;
4からだは一つ、御霊も一つである。あなたがたが召されたのは、一つの望みを目ざして召されたのと同様である。
5unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,
5主は一つ、信仰は一つ、バプテスマは一つ。
6unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj.
6すべてのものの上にあり、すべてのものを貫き、すべてのものの内にいます、すべてのものの父なる神は一つである。
7Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo.
7しかし、キリストから賜わる賜物のはかりに従って、わたしたちひとりびとりに、恵みが与えられている。
8Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.
8そこで、こう言われている、「彼は高いところに上った時、とりこを捕えて引き行き、人々に賜物を分け与えた」。
9(CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero?
9さて「上った」と言う以上、また地下の低い底にも降りてこられたわけではないか。
10La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)
10降りてこられた者自身は、同時に、あらゆるものに満ちるために、もろもろの天の上にまで上られたかたなのである。
11Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;
11そして彼は、ある人を使徒とし、ある人を預言者とし、ある人を伝道者とし、ある人を牧師、教師として、お立てになった。
12por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,
12それは、聖徒たちをととのえて奉仕のわざをさせ、キリストのからだを建てさせ、
13gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;
13わたしたちすべての者が、神の子を信じる信仰の一致と彼を知る知識の一致とに到達し、全き人となり、ついに、キリストの満ちみちた徳の高さにまで至るためである。
14por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo;
14こうして、わたしたちはもはや子供ではないので、だまし惑わす策略により、人々の悪巧みによって起る様々な教の風に吹きまわされたり、もてあそばれたりすることがなく、
15sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,
15愛にあって真理を語り、あらゆる点において成長し、かしらなるキリストに達するのである。
16el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.
16また、キリストを基として、全身はすべての節々の助けにより、しっかりと組み合わされ結び合わされ、それぞれの部分は分に応じて働き、からだを成長させ、愛のうちに育てられていくのである。
17La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,
17そこで、わたしは主にあっておごそかに勧める。あなたがたは今後、異邦人がむなしい心で歩いているように歩いてはならない。
18mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;
18彼らの知力は暗くなり、その内なる無知と心の硬化とにより、神のいのちから遠く離れ、
19kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco.
19自ら無感覚になって、ほしいままにあらゆる不潔な行いをして、放縦に身をゆだねている。
20Sed vi ne tiel lernis Kriston;
20しかしあなたがたは、そのようにキリストに学んだのではなかった。
21se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero;
21あなたがたはたしかに彼に聞き、彼にあって教えられて、イエスにある真理をそのまま学んだはずである。
22por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj,
22すなわち、あなたがたは、以前の生活に属する、情欲に迷って滅び行く古き人を脱ぎ捨て、
23kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso,
23心の深みまで新たにされて、
24kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.
24真の義と聖とをそなえた神にかたどって造られた新しき人を着るべきである。
25Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.
25こういうわけだから、あなたがたは偽りを捨てて、おのおの隣り人に対して、真実を語りなさい。わたしたちは、お互に肢体なのであるから。
26Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;
26怒ることがあっても、罪を犯してはならない。憤ったままで、日が暮れるようであってはならない。
27ankaux ne donu lokon al la diablo.
27また、悪魔に機会を与えてはいけない。
28SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.
28盗んだ者は、今後、盗んではならない。むしろ、貧しい人々に分け与えるようになるために、自分の手で正当な働きをしなさい。
29El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.
29悪い言葉をいっさい、あなたがたの口から出してはいけない。必要があれば、人の徳を高めるのに役立つような言葉を語って、聞いている者の益になるようにしなさい。
30Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.
30神の聖霊を悲しませてはいけない。あなたがたは、あがないの日のために、聖霊の証印を受けたのである。
31CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;
31すべての無慈悲、憤り、怒り、騒ぎ、そしり、また、いっさいの悪意を捨て去りなさい。互に情深く、あわれみ深い者となり、神がキリストにあってあなたがたをゆるして下さったように、あなたがたも互にゆるし合いなさい。
32kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.
32互に情深く、あわれみ深い者となり、神がキリストにあってあなたがたをゆるして下さったように、あなたがたも互にゆるし合いなさい。