1Dina, la filino de Lea, kiun sxi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando.
1レアがヤコブに産んだ娘デナはその地の女たちに会おうと出かけて行ったが、
2Kaj vidis sxin SXehxem, filo de HXamor la HXivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.
2その地のつかさ、ヒビびとハモルの子シケムが彼女を見て、引き入れ、これと寝てはずかしめた。
3Kaj algluigxis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino.
3彼は深くヤコブの娘デナを慕い、この娘を愛して、ねんごろに娘に語った。
4Kaj SXehxem diris al sia patro HXamor jene: Prenu por mi cxi tiun knabinon kiel edzinon.
4シケムは父ハモルに言った、「この娘をわたしの妻にめとってください」。
5Jakob auxdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis gxis ilia veno.
5さてヤコブはシケムが、娘デナを汚したことを聞いたけれども、その子らが家畜を連れて野にいたので、彼らの帰るまで黙っていた。
6Kaj HXamor, la patro de SXehxem, eliris al Jakob, por paroli kun li.
6シケムの父ハモルはヤコブと話し合おうと、ヤコブの所に出てきた。
7Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili auxdis, la viroj cxagrenigxis kaj forte kolerigxis, ke li faris malnoblajxon en Izrael, kusxinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
7ヤコブの子らは野から帰り、この事を聞いて、悲しみ、かつ非常に怒った。シケムがヤコブの娘と寝て、イスラエルに愚かなことをしたためで、こんなことは、してはならぬ事だからである。
8HXamor ekparolis al ili, dirante: SXehxem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu sxin al li kiel edzinon.
8ハモルは彼らと語って言った、「わたしの子シケムはあなたがたの娘を心に慕っています。どうか彼女を彼の妻にください。
9Kaj boparencigxu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi.
9あなたがたはわたしたちと婚姻し、あなたがたの娘をわたしたちに与え、わたしたちの娘をあなたがたにめとってください。
10Kaj logxu kun ni, kaj la lando estos antaux vi; logxu kaj faru negocojn kaj akiru posedajxojn en gxi.
10こうしてあなたがたとわたしたちとは一緒に住みましょう。地はあなたがたの前にあります。ここに住んで取引し、ここで財産を獲なさい」。
11Kaj SXehxem diris al sxia patro kaj al sxiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos.
11シケムはまたデナの父と兄弟たちとに言った、「あなたがたの前に恵みを得させてください。あなたがたがわたしに言われるものは、なんでもさしあげましょう。
12Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.
12たくさんの結納金と贈り物とをお求めになっても、あなたがたの言われるとおりさしあげます。ただこの娘はわたしの妻にください」。
13Kaj la filoj de Jakob respondis al SXehxem kaj al lia patro HXamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina;
13しかし、ヤコブの子らはシケムが彼らの妹デナを汚したので、シケムとその父ハモルに偽って答え、
14kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; cxar tio estus por ni hontindajxo.
14彼らに言った、「われわれは割礼を受けない者に妹をやる事はできません。それはわれわれの恥とするところですから。
15Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos cxe vi cxiun virseksulon.
15ただ、こうなさればわれわれはあなたがたに同意します。もしあなたがたのうち男子がみな割礼を受けて、われわれのようになるなら、
16Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni logxos kun vi, kaj ni estos unu popolo.
16われわれの娘をあなたがたに与え、あなたがたの娘をわれわれにめとりましょう。そしてわれわれはあなたがたと一緒に住んで一つの民となりましょう。
17Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros.
17けれども、もしあなたがたがわれわれに聞かず、割礼を受けないなら、われわれは娘を連れて行きます」。
18Ilia parolo placxis al HXamor, kaj al SXehxem, la filo de HXamor.
18彼らの言葉がハモルとハモルの子シケムとの心にかなったので、
19Kaj la junulo ne prokrastis fari la aferon, cxar li deziris la filinon de Jakob; kaj li estis la plej honorata inter cxiuj domanoj de sia patro.
19若者は、ためらわずにこの事をした。彼がヤコブの娘を愛したからである。また彼は父の家のうちで一番重んじられた者であった。
20Kaj HXamor kaj lia filo SXehxem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la logxantoj de sia urbo, dirante:
20そこでハモルとその子シケムとは町の門に行き、町の人々に語って言った、
21Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili logxu en la lando kaj faru en gxi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.
21「この人々はわれわれと親しいから、この地に住まわせて、ここで取引をさせよう。地は広く、彼らをいれるにじゅうぶんである。そしてわれわれは彼らの娘を妻にめとり、われわれの娘を彼らに与えよう。
22Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas logxi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos cxe ni cxiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj.
22彼らが割礼を受けているように、もしわれわれのうちの男子が皆、割礼を受けるなら、ただこの事だけで、この人々はわれわれに同意し、われわれと一緒に住んで一つの民となるのだ。
23Ilia akiritajxo kaj havajxo kaj cxiuj iliaj brutoj farigxos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili logxos kun ni.
23そうすれば彼らの家畜と財産とすべての獣とは、われわれのものとなるではないか。ただわれわれが彼らに同意すれば、彼らはわれわれと一緒に住むであろう」。
24Kaj obeis al HXamor kaj al lia filo SXehxem cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidigxis cxiuj virseksuloj, cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo.
24そこで町の門に出入りする者はみなハモルとその子シケムとに聞き従って、町の門に出入りするすべての男子は割礼を受けた。
25En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn virseksulojn.
25三日目になって彼らが痛みを覚えている時、ヤコブのふたりの子、すなわちデナの兄弟シメオンとレビとは、おのおのつるぎを取って、不意に町を襲い、男子をことごとく殺し、
26Kaj HXamoron kaj lian filon SXehxem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de SXehxem kaj eliris.
26またつるぎの刃にかけてハモルとその子シケムとを殺し、シケムの家からデナを連れ出した。
27La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
27そしてヤコブの子らは殺された人々をはぎ、町をかすめた。彼らが妹を汚したからである。
28Iliajn sxafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj cxion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis.
28すなわち羊、牛、ろば及び町にあるものと、野にあるもの、
29Kaj ilian tutan ricxon kaj cxiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis cxion, kio estis en la domoj.
29並びにすべての貨財を奪い、その子女と妻たちを皆とりこにし、家の中にある物をことごとくかすめた。
30Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.
30そこでヤコブはシメオンとレビとに言った、「あなたがたはわたしをこの地の住民、カナンびととペリジびとに忌みきらわせ、わたしに迷惑をかけた。わたしは、人数が少ないから、彼らが集まってわたしを攻め撃つならば、わたしも家族も滅ぼされるであろう」。彼らは言った、「わたしたちの妹を遊女のように彼が扱ってよいのですか」。
31Sed ili diris: CXu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?
31彼らは言った、「わたしたちの妹を遊女のように彼が扱ってよいのですか」。