1Kaj Dio diris al Jakob: Levigxu, iru al Bet-El kaj logxu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav.
1ときに神はヤコブに言われた、「あなたは立ってベテルに上り、そこに住んで、あなたがさきに兄エサウの顔を避けてのがれる時、あなたに現れた神に祭壇を造りなさい」。
2Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al cxiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj purigxu kaj sxangxu viajn vestojn.
2ヤコブは、その家族および共にいるすべての者に言った、「あなたがたのうちにある異なる神々を捨て、身を清めて着物を着替えなさい。
3Kaj ni levigxu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.
3われわれは立ってベテルに上り、その所でわたしの苦難の日にわたしにこたえ、かつわたしの行く道で共におられた神に祭壇を造ろう」。
4Kaj ili donis al Jakob cxiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud SXehxem.
4そこで彼らは持っている異なる神々と、耳につけている耳輪をことごとくヤコブに与えたので、ヤコブはこれをシケムのほとりにあるテレビンの木の下に埋めた。
5Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.
5そして彼らは、いで立ったが、大いなる恐れが周囲の町々に起ったので、ヤコブの子らのあとを追う者はなかった。
6Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaux la nomon Bet-El, li kaj cxiuj homoj, kiuj estis kun li.
6こうしてヤコブは共にいたすべての人々と一緒にカナンの地にあるルズ、すなわちベテルにきた。
7Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; cxar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato.
7彼はそこに祭壇を築き、その所をエル・ベテルと名づけた。彼が兄の顔を避けてのがれる時、神がそこで彼に現れたからである。
8Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni sxin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-Bahxut.
8時にリベカのうばデボラが死んで、ベテルのしもの、かしの木の下に葬られた。これによってその木の名をアロン・バクテと呼ばれた。
9Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin.
9さてヤコブがパダンアラムから帰ってきた時、神は再び彼に現れて彼を祝福された。
10Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.
10神は彼に言われた、「あなたの名はヤコブである。しかしあなたの名をもはやヤコブと呼んではならない。あなたの名をイスラエルとしなさい」。こうして彼をイスラエルと名づけられた。
11Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multigxu; popolo kaj popolaro farigxos el vi, kaj regxoj eliros el via lumbo.
11神はまた彼に言われた、「わたしは全能の神である。あなたは生めよ、またふえよ。一つの国民、また多くの国民があなたから出て、王たちがあなたの身から出るであろう。
12Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon.
12わたしはアブラハムとイサクとに与えた地を、あなたに与えよう。またあなたの後の子孫にその地を与えよう」。
13Kaj Dio forlevigxis de li sur la loko, kie Li parolis kun li.
13神は彼と語っておられたその場所から彼を離れてのぼられた。
14Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton sxtonan; kaj li versxis sur gxin versxoferon kaj versxis sur gxin oleon.
14そこでヤコブは神が自分と語られたその場所に、一本の石の柱を立て、その上に灌祭をささげ、また油を注いだ。
15Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El.
15そしてヤコブは神が自分と語られたその場所をベテルと名づけた。
16Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraux negranda interspaco, por veni al Efrata, Rahxel naskis, kaj sxia akusxigxo estis malfacila.
16こうして彼らはベテルを立ったが、エフラタに行き着くまでに、なお隔たりのある所でラケルは産気づき、その産は重かった。
17Dum sxia akusxigxa suferado la akusxistino diris al sxi: Ne timu, cxar ankaux cxi tiu cxe vi estas filo.
17その難産に当って、産婆は彼女に言った、「心配することはありません。今度も男の子です」。
18Dum la elirado de sxia animo, cxar sxi estis mortanta, sxi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.
18彼女は死にのぞみ、魂の去ろうとする時、子の名をベノニと呼んだ。しかし、父はこれをベニヤミンと名づけた。
19Kaj Rahxel mortis, kaj oni enterigis sxin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Lehxem.
19ラケルは死んでエフラタ、すなわちベツレヘムの道に葬られた。
20Kaj Jakob starigis monumenton super sxia tombo. Tio estas la tomba monumento de Rahxel gxis la nuna tago.
20ヤコブはその墓に柱を立てた。これはラケルの墓の柱であって、今日に至っている。
21Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder.
21イスラエルはまた、いで立ってミグダル・エダルの向こうに天幕を張った。
22En la tempo, kiam Izrael logxis en tiu lando, Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio auxdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:
22イスラエルがその地に住んでいた時、ルベンは父のそばめビルハのところへ行って、これと寝た。イスラエルはこれを聞いた。さてヤコブの子らは十二人であった。
23la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Zebulun;
23すなわちレアの子らはヤコブの長子ルベンとシメオン、レビ、ユダ、イッサカル、ゼブルン。
24la filoj de Rahxel: Jozef kaj Benjamen;
24ラケルの子らはヨセフとベニヤミン。
25kaj la filoj de Bilha, sklavino de Rahxel: Dan kaj Naftali;
25ラケルのつかえめビルハの子らはダンとナフタリ。
26kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Asxer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskigxis al li en Mezopotamio.
26レアのつかえめジルパの子らはガドとアセル。これらはヤコブの子らであって、パダンアラムで彼に生れた者である。
27Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas HXebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.
27ヤコブはキリアテ・アルバ、すなわちヘブロンのマムレにいる父イサクのもとへ行った。ここはアブラハムとイサクとが寄留した所である。
28Isaak havis la agxon de cent okdek jaroj.
28イサクの年は百八十歳であった。イサクは年老い、日満ちて息絶え、死んで、その民に加えられた。その子エサウとヤコブとは、これを葬った。
29Kaj Isaak konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.
29イサクは年老い、日満ちて息絶え、死んで、その民に加えられた。その子エサウとヤコブとは、これを葬った。