Esperanto

Korean

1 Chronicles

21

1Satano levigxis kontraux Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.
1사단이 일어나 이스라엘을 대적하고 다윗을 격동하여 이스라엘을 계수하게 하니라
2Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo:Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-SXeba gxis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.
2다윗이 요압과 백성의 두목에게 이르되 너희는 가서 브엘세바에서부터 단까지 이스라엘을 계수하고 돌아와서 내게 고하여 그 수효를 알게 하라
3Joab diris:La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili cxiuj, ho regxo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio farigxu kulpo sur Izrael?
3요압이 가로되 여호와께서 그 백성을 지금보다 백배나 더하시기를 원하나이다 내 주 왕이여 이 백성이 다 내 주의 종이 아니니이까 내 주께서 어찌하여 이 일을 명하시나이까 어찌하여 이스라엘로 죄가 있게 하시나이까 하나
4Sed la vorto de la regxo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.
4왕의 명령이 요압을 재촉한지라 드디어 떠나서 이스라엘 땅에 두루 다닌 후에 예루살렘으로 돌아와서
5Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montrigxis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.
5백성의 수효를 다윗에게 고하니 이스라엘 중에 칼을 뺄만한 자가 일백 십만이요 유다 중에 칼을 뺄 만한 자가 사십 칠만이라
6La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, cxar antipatia estis al Joab la vorto de la regxo.
6요압이 왕의 명령을 밉게 여겨 레위와 베냐민 사람은 계수하지 아니하였더라
7Kaj tiu afero malplacxis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.
7하나님이 이 일을 괘씸히 여기사 이스라엘을 치시매
8Tiam David diris al Dio:Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; cxar mi agis tre malsagxe.
8다윗이 하나님께 아뢰되 내가 이 일을 행함으로 큰 죄를 범하였나이다 이제 간구하옵나니 종의 죄를 사하여 주옵소서 내가 심히 미련하게 행하였나이다 하니라
9Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:
9여호와께서 다윗의 선견자 갓에게 이르시되
10Iru kaj diru al David:Tiele diras la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.
10가서 다윗에게 말하여 이르기를 여호와의 말씀이 내가 네게 세 가지를 보이노니 그 중에서 하나를 택하라 내가 그것을 네게 행하리라 하셨다 하라
11Kaj Gad venis al David, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Akceptu por vi:
11갓이 다윗에게 나아가 고하되 여호와의 말씀이 너는 마음대로 택하라
12aux dum tri jaroj estos malsato en la lando; aux dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontrauxuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aux dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj angxelo de la Eternulo ekstermados en cxiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.
12혹, 삼년 기근일지 혹, 네가 석달을 대적에게 패하여 대적의 칼에 쫓길 일일지, 혹 여호와의 칼 곧 온역이 사흘동안 이 땅에 유행하며 여호와의 사자가 이스라엘 온 지경을 멸할 일일지 하셨나니 내가 무슨 말로 나를 보내신 이에게 대답할 것을 결정하소서
13Tiam David diris al Gad:Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, cxar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
13다윗이 갓에게 이르되 내가 곤경에 있도다 여호와께서는 긍휼이 심히 크시니 내가 그의 손에 빠지고 사람의 손에 빠지지 않기를 원하나이다
14Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.
14이에 여호와께서 이스라엘 백성에게 온역을 내리시매 이스라엘 백성의 죽은 자가 칠만이었더라
15Kaj Dio sendis angxelon al Jerusalem, por fari en gxi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedauxris la malbonon, kaj diris al la angxelo-ekstermanto:Suficxe! nun haltigu vian manon! La angxelo de la Eternulo staris tiam apud la drasxejo de Ornan, la Jebusido.
15하나님이 예루살렘을 멸하러 사자를 보내셨더니 사자가 멸하려 할 때에 여호와께서 보시고 이 재앙 내림을 뉘우치사 멸하는 사자에게 이르시되 족하다 이제는 네 손을 거두라 하시니 때에 여호와의 사자가 여부스 사람 오르난의 타작 마당 곁에 선지라
16David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la angxelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la cxielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejagxuloj, kovritaj per sakajxoj, jxetis sin vizagxaltere.
16다윗이 눈을 들어보매 여호와의 사자가 천지 사이에 섰고 칼을 빼어 손에 들고 예루살렘 편을 가리켰는지라 다윗이 장로들로 더불어 굵은 베를 입고 얼굴을 땅에 대고 엎드려
17Kaj David diris al Dio:Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonajxon; sed kion faris cxi tiuj sxafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.
17하나님께 아뢰되 명하여 백성을 계수하게 한 자가 내가 아니니이까 범죄하고 악을 행한 자는 곧 내니이다 이 양무리는 무엇을 행하였나이까 청컨대 나의 하나님 여호와여 주의 손으로 나와 내 아비의 집을 치시고 주의 백성에게 재앙을 내리지 마옵소서
18La angxelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido.
18여호와의 사자가 갓을 명하여 다윗에게 이르시기를 올라가서 여부스 사람 오르난의 타작 마당에서 여호와를 위하여 단을 쌓으라 하신지라
19Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.
19다윗이 이에 갓이 여호와의 이름으로 이른 말씀대로 올라가니라
20Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la angxelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kasxis. Ornan tiam estis drasxanta tritikon.
20때에 오르난이 밀을 타작하다가 돌이켜 천사를 보고 네 아들과 함께 숨었더니
21Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la drasxejo kaj adorklinigxis antaux David vizagxaltere.
21다윗이 오르난에게 나아가매 오르난이 내어다보다가 다윗을 보고 타작 마당에서 나와서 얼굴을 땅에 대고 절하매
22David diris al Ornan:Donu al mi la lokon de la drasxejo, por ke mi konstruu sur gxi altaron al la Eternulo; pro gxia plena prezo donu gxin al mi, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo.
22다윗이 오르난에게 이르되 이 타작하는 곳을 내게 붙이라 너는 상당한 값으로 붙이라 내가 여호와를 위하여 여기 한 단을 쌓으리니 그리하면 온역이 백성 중에서 그치리라
23Kaj Ornan diris al David:Prenu al vi; mia sinjoro la regxo faru tion, kio placxas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la drasxilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; cxion mi fordonas.
23오르난이 다윗에게 고하되 왕은 취하소서 내 주 왕의 좋게 여기시는대로 행하소서 보소서 내가 이것들을 드리나이다 소들은 번제물로 곡식 떠는 기계는 화목으로 밀은 소제물로 삼으시기 위하여 다 드리나이다
24Sed la regxo David diris al Ornan:Ne; mi volas acxeti pro plena prezo; cxar mi ne oferportos vian proprajxon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.
24다윗 왕이 오르난에게 이르되 그렇지 아니하다 내가 결단코 상당한 값으로 사리라 내가 여호와께 드리려고 네 물건을 취하지 아니하겠고 값 없이는 번제를 드리지도 아니하리라 하고
25Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.
25그 기지 값으로 금 육백 세겔을 달아 오르난에게 주고
26Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la cxielo sur la altaron de la brulofero.
26다윗이 거기서 여호와를 위하여 단을 쌓고 번제와 화목제를 드려 여호와께 아뢰었더니 여호와께서 하늘에서부터 번제단 위에 불을 내려 응답하시고
27Kaj la Eternulo ordonis al la angxelo, ke li remetu sian glavon en gxian ingon.
27사자를 명하시매 저가 칼을 집에 꽂았더라
28En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.
28이 때에 다윗이 여호와께서 여부스 사람 오르난의 타작 마당에서 응답하심을 보고 거기서 제사를 드렸으니
29La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altajxo en Gibeon.
29옛적에 모세가 광야에서 지은 여호와의 장막과 번제단이 그 때에 기브온 산당에 있으나
30Sed David ne povis iri antaux gxin por demandi Dion; cxar lin timigis la glavo de la angxelo de la Eternulo.
30다윗이 여호와의 사자의 칼을 두려워하여 감히 그 앞에가서 하나님께 묻지 못함이라