Esperanto

Korean

1 Chronicles

22

1Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.
1다윗이 가로되 이는 여호와 하나님의 전이요 이는 이스라엘의 번제단이라 하였더라
2Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis sxtonhakistojn, por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo de Dio.
2다윗이 명하여 이스라엘 땅에 우거하는 이방 사람을 모으고 석수를 시켜 하나님의 전을 건축할 돌을 다듬게 하고
3Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto;
3다윗이 또 문짝못과 거멀못에 쓸 철을 한 없이 준비하고 또 심히 많아서 중수를 셀 수 없는 놋을 준비하고
4kaj sennombran kvanton da cedra ligno, cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.
4또 백향목을 무수히 준비하였으니 이는 시돈 사람과 두로 사람이 백향목을 다윗에게로 많이 수운하여 왔음이라
5Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.
5다윗이 가로되 내 아들 솔로몬이 어리고 연약하고 여호와를 위하여 건축할 전은 극히 장려하여 만국에 명성과 영광이 있게 하여야 할지라 그러므로 내가 이제 위하여 준비하리라 하고 죽기 전에 많이 준비하였더라
6Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.
6다윗이 그 아들 솔로몬을 불러 이스라엘 하나님 여호와를 위하여 전을 건축하기를 부탁하여
7Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;
7이르되 내 아들아 나는 내 하나님 여호와의 이름을 위하여 전을 건축할 마음이 있었으나
8sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron.
8여호와의 말씀이 내게 임하여 이르시되 너는 피를 심히 많이 흘렸고 크게 전쟁하였느니라 네가 내 앞에서 땅에 피를 많이 흘렸은즉 내 이름을 위하여 전을 건축하지 못하리라
9Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.
9한 아들이 네게서 나리니 저는 평강의 사람이라 내가 저로 사면 모든 대적에게서 평강하게 하리라 그 이름을 솔로몬이라 하리니 이는 내가 저의 생전에 평안과 안정을 이스라엘에게 줄 것임이니라
10Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam.
10저가 내 이름을 위하여 전을 건축할지라 저는 내 아들이 되고 나는 저의 아비가 되어 그 나라 위를 이스라엘 위에 굳게 세워 영원까지 이르게 하리라 하셨나니
11Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.
11내 아들아 여호와께서 너와 함께 하시기를 원하며 네가 형통하여 여호와께서 네게 대하여 말씀하신 대로 여호와의 전을 건축하며
12La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.
12여호와께서 네게 지혜와 총명을 주사 너로 이스라엘을 다스리게 하시고 너의 하나님 여호와의 율법을 지키게 하시기를 더욱 원하노라
13Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.
13네가 만일 여호와께서 모세로 이스라엘에게 명하신 모든 율례와 규례를 삼가 행하면 형통하리니 강하고 담대하여 두려워 말고 놀라지 말지어다
14Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio.
14내가 환난 중에 여호와의 전을 위하여 금 십만 달란트와 은 일백만 달란트와 놋과 철을 그 중수를 셀 수 없을만큼 심히 많이 예비하였고 또 재목과 돌을 예비하였으나 너는 더할 것이며
15Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj.
15또 공장이 네게 많이 있나니 곧 석수와 목수와 온갖 일에 익숙한 모든 사람이니라
16La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.
16금과 은과 놋과 철이 무수하니 너는 일어나 일하라 여호와께서 너와 함께 계실지로다
17Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono:
17다윗이 또 이스라엘 모든 방백에게 명하여 그 아들 솔로몬을 도우라 하여 가로되
18La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando, kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo.
18너희 하나님 여호와께서 너희와 함께하지 아니하시느냐 사면으로 너희에게 평강을 주지 아니하셨느냐 이 땅 거민을 내 손에 붙이사 이 땅으로 여호와와 그 백성 앞에 복종하게 하셨나니
19Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Levigxu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.
19이제 너희는 마음과 정신을 진정하여 너희 하나님 여호와를 구하고 일어나서 여호와 하나님의 성소를 건축하고 여호와의 언약궤와 하나님의 거룩한 기구를 가져다가 여호와의 이름을 위하여 건축한 전에 드리게 하라 하였더라